Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Malcolm Jones
Edukado-ensalutnomo: mojo
Vivtempo: 1949 -
Devenlando: Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento: Malcolm Jones naskiĝis la 15-an de novembro 1949 en la urbeto Skipton, norda Anglio. El unulingva, laborista familio, li entuziasmiĝis pri fremdaj lingvoj en la gimnazio, studis la germanan kaj la rusan en la kolegio Worcester ĉe la Universitato de Oksfordo kaj diplomitiĝis en 1972. En la sekva jaro li trejniĝis kiel instruisto pri fremdaj lingvoj je mezlerneja nivelo. Post du jaroj da pliperfektiĝo pri la germana, kiam li laboris instruante la anglan en gimnazio en Hamburgo. Li trovis sian unuan longdaŭran postenon en mezlernejo en Chippenham, sudokcidenta Anglio, 1975-1992. Tiam, iom hazarde kaj ne planite, li eksciis pri vaka posteno en sia malnova gimnazio en Skipton. Pluraj faktoroj koincidis por decidigi lin kandidati, kaj lia sukceso inaŭguris la duan karierduonon: ĝis emeritiĝo en 2008 li tie plu instruis precipe la germanan, laŭbezone la francan, kaj dumtempe funkciis kiel fakestro.

Iel eksciinte pri Esperanto kiel gimnaziano – ĉu pro la UK en Harrogate, 1961? - li akiris lernejpremie meminstrulibron kaj eklegis… Tamen li ne finlegis, manke de konatoj ‘samideanaj’ kaj malkuraĝigite de la gimnaziaj instruistoj, kiuj senscie rekomendis nur ‘verajn’ lingvojn.
Iam-tiam la lingvo reaperis, kaj li reprenis la libron de la breto, ekzemple dum ’projektsemajnoj’ en Hamburgo, kiam oni turnis atenton al aferoj ne kutimaj en la studplano. Pli el vidpunkto teoria pri ‘lingvo’ li prezentis al la gejunuloj la ideojn el tiuj unuaj legitaj ĉapitroj, kaj simile unu-du fojojn poste en Chippenham.

La granda ŝanĝo okazis en 1984: post la tiujara Brita Esperanto-Kongreso li legis prian gazetartikolon, kiu proponis senpagan enkondukan korespondan kurson. Ĉi-foje li ne ĉesigis la lernadon – kaj ankoraŭ nun plu lernas. Li aniĝis al EAB (Esperanto Asocio de Britio) kaj al UEA, ĉeestis la UK-on en Augsburg, 1985, kaj samjare akiris la altgradan diplomon de EAB. Jam en 1984 li starigis kaj lernejan klubon, kiu renkontiĝis lunĉpaŭze unu fojon semajne, kaj ĉiusemajnan vesperan studrondon por plenkreskuloj en sia propra domo, kaj por ambaŭ grupoj li ebligis internaciajn kontaktojn per korespondado. Post la transloĝiĝo li same faris en Skipton. La Skipton-a vespera grupo plu renkontiĝas, sed nun nur unu fojon monate, kaj dum la plejparto de 2020 pro la pandemio nur ‘virtuale’.

Sufiĉe rapide li elektiĝis al pozicioj en la brita movado – estrarano de Esperanto Teachers’ Association (Asocio de Esperantistaj Instruistoj), membro de la federacia Konsila Komisiono, estrarano de EAB mem. Membriĝinte al ILEI, li deĵoris dum kelkjara periodo ankaŭ en tiu organizo, i.a. kiel sekretario de LKK kiu starigis la konferencon en Caerleon, 1989, kaj en postaj jaroj kiel sekciestro por Britio. Bedaŭrinde, la membraro de ETA grade ŝrumpis, ĝis oni devis malfondi ĝin en 2002, ekde kiam ankaŭ la ligoj kun ILEI malfortiĝis.

Tra la jaroj li kontribuis diversmaniere al la brita movado: organizante federaciajn ‘Zamenhof-festojn’; verkante artikolojn, recenzojn, tradukojn por la nacia revuo, La Brita Esperantisto, aparte dum la redaktorado de la karmemoraj Vilĉjo Auld kaj Paul Gubbins; informante la lokan gazetaron; starigante ekspoziciojn en bibliotekoj kaj simile; rolante en skeĉoj kaj teatraĵoj dum britaj kongresoj, sed ankaŭ pli grandskale – 1987, jubilee en Londono: La Graveco de la Fideliĝo; 1989, ĉe UK en Brajtono: Kiel amas aliuloj – ambaŭ tradukitaj de Vilĉjo Auld kaj reĝisoritaj de Lou Brookes; 2006 ĉe UK en Florenco: Mikael kaj la monstro, verkita kaj reĝisorita de Paul Gubbins.

Entute li multe kunlaboris kun Paul Gubbins, koincide samaĝa, samstudfaka, kaj serioze eklerninta Esperanton samjare. Krom la teatra kaj revua kunlaboro gravis ankaŭ la instruado en Barlaston, kie li dum pluraj jaroj helpis Paul pri la Somerlernejo. Li instruadis ankaŭ ĉe aliaj eventoj, precipe dum la Barlaston-aj semajnfinaj kursoj por komencantoj / progresantoj Course-you-can kaj Lernu! kaj dum Buchanan-seminario ĉe la Universitao de Liverpolo. Unu fojon li instruis eksterlande, ĉe ‘MES’ (Mediteranea Esperanto-Semajno).

Dum sia tuta Esperanto-vivo post diplomitiĝo li instruas senpaŭze je ĉiuj niveloj per la korespondaj kursoj de EAB, kiuj nuntempe okazas plej ofte per la reto, kaj li estas kontrolanto de ekzamenoj de EAB.
Diversperiode li kunlaboris kun EAB-anoj pri revizioj aŭ kreado de tiuj korespondaj kursoj. Precipe kun Angela Tellier li kunaŭtoris Elementary,..!, bazitan sur Gerda malaperis!, kaj por junaj infanoj Urso-Kurso kaj ĝian posteulon Springboard to Languages. Li transprenis la taskon prepari, interlige kun kolegoj en partner-lernejoj, la kandidatigon de tiu kurso por stipendio en la Comenius-programo de EU. Post la sukcesa akcepto, Tim Morley aliĝis al Angela por prizorgi la instruadon kaj la internaciajn vizitojn, 2008-2010.
Supozeble pro la grandegaj ŝanĝoj en teknikaj ebloj, la korespondlernantoj nun ne tiom multas, kaj li trovis pli da tempo por alia okupo – provlegado. Li jam helpis pri pluraj temoj – federacia revuo, sciencfikcia romano, muzikaj terminoj kaj ĝuste dum 2020 la revizio de Manlibro pri Instruado de Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
lawenda je 2021-01-28 15:29:25

Gratulon, kara Malcolm!

5.
ClaudeNourmont je 2020-12-22 12:23:44

Multajn gratulojn!

4.
Forigita uzanto je 2020-12-15 17:30:21

Elkore mi gratulas vin. Mi deziras pliajn sukcesojn al vi.

3.
Mao87 je 2020-12-15 15:27:27

Kara Malcolm!
Mi ĝoje gratulas vin pro via ege meritita eniro en la Panteonon. Mi fakte iom surpriziĝas, ke ĝi ne okazis antaŭe. Instraudo, verkado, provlegado, aktorado, bonaj konsiloj kaj kuraĝigo de la lernantoj... la liston mi povus daŭrigi. Sed mi ne faros. Mi nur aldonos unu aferon: dankon, ĉar mi certe estas inter tiuj homoj, kiuj multe profitis de via helpo, subteno kaj kuraĝigo en mia propra Esperanto-aventuro.

2.
Monik je 2020-12-15 08:58:32

Kara Numero 13, Gratulojn !
Ni konatiĝis okaze de ekskurso en 1998 dum la UK kaj de tiam ni plurfoje rilatis.
Dankon pro via helpo kiam temis pri redaktado de ILEI flugfolioj por UNESKO, pro via instruado en Agay-Francujo okaze de M.E.S. renkontigo. Restu sana kaj agema. Amike
Monika05

1.
Katalin je 2020-12-14 23:09:52

Kara Malcolm, Koran dankon por via multflanka subteno, kaj speciale pro la ĉi-jara helpo en la provlegado de la Manlibro. Pluan sukcesan agadon en la movado, amike, Katalin 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.