Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Hervé Gonin
Vivtempo: 1947 -
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento: Naskiĝo: la 13-an de aprilo 1947 en Liono
Familia kunteksto kaj esperantisteco: la gepatroj estis aktivaj esperantistoj. La patro, blinda, ĉeestis sian unuan kongreson en Parizo en 1932, kaj aktive partoprenis la fondon de LIBE, internacia Ligo de Blindaj Esperantistoj, kies sekretario li estis dum multaj jaroj antaŭ ol prezidi ĝin. Dum 35 jaroj li redaktis la brajlan revuon Esperanta Ligilo. Li estis honorigita per honora membreco de UEA en 1994. La patrino, ankaŭ esperantista kaj duonvidantino, helpis lin senĉese. Memevidente ekde sia sesa jaro, la filo Hervé akompanis kaj gvidis la gepatrojn dum renkontiĝoj, staĝoj kaj kongresoj. Li lernis la lingvon pratkikante ĝin, kvazaŭ denaske. Li trapasis ekzamenojn de Franca Esperanto Instituto ĝis pedagogia atesto en 1969.
Profesia kariero: Akirinte magistratan disertacion kaj CAPES en 1969, li instruis la hispanan lingvon en liceo de DOUAI ekde 1970 kaj en postabiturientaj klasoj. Doktoriĝis pri hispana lingvistiko en 1976. Emeritiĝis en 2006.

Poresperanta agado
Li partoprenis la agadon en Liono ĝis 1970: kreo de junulara sekcio en la grupo, organizo de ekspozicio kaj junulara semajnfino (1969), gvido de kurso (unuagrada en kolegio kaj 3-a grada en klubo). Post somera staĝo en Grésillon en 1969, dum kiu li akiris pedagogian diplomon pri Esperanto li konatiĝis kun tiamaj aktivuloj en UFE, kaj baldaŭ elektiĝis kiel komitatano de UFE (1971), redaktoro de Franca esperantisto (ekde 1972 n° 273 ĝis 2001 n° 526), poste estrarano (1973), eĉ prezidanto de UFE inter 1975 kaj 1977, kriza momento en la movado.

Tamen la gravega malsano de lia edzino devigis lin rezigni de ĉiuj agadoj, kiuj postulis oftajn forvojaĝojn ĉar li devis dediĉi ekde tiam multan tempon al flegado, kaj mastrumado. Tamen li konservis ĉiujn aktivecojn ligitajn al redaktado, tradukado, kaj epizode spektaklojn: unuhomajn spektaklojn miksantajn teatrojn, poezion, skeĉojn, muzikon, prezentitajn en Liono, Grésillon, Saint-Etienne (landa kongreso), Beogrado (blindula kongreso), Boulogne (markola kongreso), Khalmtout, Breda (blindula kongreso, Parizo (festivalo)…
Sine de UFE li oficis dum multaj jaroj kiel membro de FEI, kaj iniciatis la franclingvan tradukan konkurson. Kadre de la revuo Franca Esperantisto li iniciatis la Antologieton de la franca literaturo, kiun li kunordigis (44 numeroj dum 19 jaroj). Por Casterman li tradukis albumojn de Tinĉjo: la krabo kun oraj pinĉiloj (1981), Tinĉjo en Tibeto (2005) kaj La templo de l’suno (2012). Tradukitaj sed neeldonitaj estas la cigaroj de l’faraono kaj la 7 kristalaj globoj. Por la literaturaj numeroj de Franca Esperantisto, tute aŭ parte: Maurois (1984), Bonaventure des Periers (1985), Supervielle (1988), Beaumarchais: la edziĝo de Figaro (1989), Courteline (1989), Gautier (1992), Leblanc (1994), Renard (1994), Florian (1996)… Restis neeldonitaj Maurois (2) kaj Leblanc (2)…

Fine li verkis Bibliografio de la franclingvaj literaturaj tekstoj kaj kunlabore kun J Amouroux Historio de la Esperanta movado en Francio, en 3 numeroj kaj li kunlaboris al Vagante tra la francaj Esperanto-poŝtkartoj de la sama J.Amouroux.
Dum tempo li redaktis la francan serion de Esperanto-Dokumentoj de UEA.
Lia lasta apero en la Esperanto vivo estis precize por prelego pri la historio de la Franca movado en Francio kaj prezento de parto de liaj muzink-instrumentoj dum la UK en Lille.

Ekster-esperanta agado
Partopreno en multaj filatelaj ekspozicioj en Douai (inkluzive prezenton de pri esperantaj filatelaĵoj) kaj ekspozicio pri esperantaj poŝtkartoj en Valenciennes.
Li animis plurajn klubojn en la liceo, pri teatro, gitaro, eĉ fotorivelado.
Alia grava hobio estas la muziko. Li estis gitaristo kaj liutisto. Li prelegis – koncertis pri gitaro kadre de la kulturdomo de Douai, koncertis en liceoj kaj partoprenis en la orkestro pri antikva muziko de la Muzik-konservatorio de Douai. Sed ĉefe, de kvindeko da jaroj, li kolektas tradiciajn muzikinstrumentojn el la tuta mondo (la kolekto atingas nun 600 objektojn) kaj li fondis asocion INSTRUMONDE por organizi ekspoziciojn (pli ol cent kvindek en lernejoj, liceoj, muzikistaj kluboj, lernejoj por estontaj instruistoj, kongreso de flutistoj en konservatorio de Douai, ktp. Foje tiu pasio renkontis esperantistan publikon (eŭropa kongreso de Parizo, semajno de Morbecque …), klubo de Arras…
Nuntempe li retiriĝis en Ardeche-kamparo sude de Francio.

Informoj akiritaj pere de Edmond Plutniak (2022)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Jorgos je 2023-05-02 16:22:04

Ankaŭ mi volas al vi gratulegi !

Mi ne memoras, ĉu ni jam renkontighis sed de viaj gepatroj mi en Liono ricevis "Kapablecan Ekzamenon".

Samideane via Jorgos.

3.
Monik je 2022-12-16 21:47:28

DANKON al vi pro tiom da tradukoj, vi malfermas al Esperantistoj la malkovron de parto de la franca literaturo ! GRATULOJN pro via mirinda kolekto de muzik-instrumentoj,
Ni fieras pri vi ! Longe restu vigla kaj sana.
Monika05

2.
Telemo je 2022-12-15 18:46:11

Gratulojn al Hervé pro lia multfaceta laboro por kaj per Esperanto. Dankegon!

1.
edmond je 2022-12-15 16:52:28

Bonvenon Hervé kaj gratulojn por via GRANDIOZA laboro. Nun ni atendas la eldonon de viaj du lastaj tradukoj de Tinĉjo albumoj kaj la aperon de la libro(j) pri viaj 600 tutmondaj muzikinstrumentoj. Kore,
Edmond kaj Arlette

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.