Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Heinz-Wilhelm SPRICK
Edukado-ensalutnomo: hipopotamo
Vivtempo: 1962 -
Devenlando: Germanujo
Agadlando(j): Germanujo
Prezento: Esperanton mi hazarde malkovris en 1982. Studante nur unu jaron en Hanovro (Germanio) mi trovis faldfolion en la studenta manĝejo, kiu invitis al informvespero kaj al posta kurso por komencantoj. Scivoleme mi partoprenis. Kaptis min la ideo kaj ankaŭ la lingvo mem, kaj mi restis ĉirkaŭ 4 monatojn ĝis la fino de la kurso. Ni tiam uzis la libron „Praktiku kun ni Esperanton“.
Poste mi paŭzis kelkajn jarojn, ĉar mi lernis la profesion por fariĝi flegisto.

Tamen mi ŝatis daŭrigi la lernadon de Esperanto kaj aĉetis kelkajn lernolibrojn, per kiuj mi studis mem. 1986 mi vojaĝis kun amiko al mia unua Esperanto-kunveno al la hodiaŭa Esperanto-urbo en Herzberg. Mi nur malbone povis paroli Esperanton, sed estis mirinde, ke mi jam sufiĉe bone povis kompreni ekzemple raporton pri la UK en Pekino. Tie mi ankaŭ renkontis junan polon, kun kiu mi havis leteramikecon kaj poste ni vizitis unu la alian hejme.

La amiko, kiu akompanis min al Herzberg, kaj kiun mi rapidinstruis survoje, kaj ankaŭ aliaj amikoj demandis min, kie oni povas lerni Esperanton. Hazarde mi legis en iu gazeto, ke GEJ povus sendi instruiston al iu loko por fari intensan kurson semajnfinan. Tion mi organizis en 1987 en mia vilaĝo. Partoprenis 7 homoj kaj ni poste kunvenis regule kaj volis daŭrigi la lernadon. Ĉar mi tiam estis la plej sperta, mi iamaniere transprenis la rolon de instruisto.

Fakte tiu kurso estis ankaŭ la komenco de la ekesto de nia loka klubo en Hameleno, ĉar la tiama instruisto de GEJ, Bernhard Pabst, nomis nin „La Ratkaptista Bando“.

Ĉar hejme ni ekhavis infanojn, la Esperanto-vivo nur malregule okazis dum la sekvaj jaroj. Sed iam mi komencis klopodi organizi kursojn ĉe la Popolaltlernejo kaj ne ĉesis varbi por Esperanto. Kelkfoje estis sufiĉe da aliĝintoj kaj la kursoj povis okazi. Alternative ni okazigis la kursojn private ankaŭ kun nur malmultaj partoprenantoj. Ankaŭ per tio nia klubo ricevis novajn membrojn.

Por eduki kaj testi min mem, mi aliĝis dum la sekvaj jaroj al diversaj lingvoekzamenoj, de GEA, ILEI kaj fine la KER-C1-ekzameno.

Tuj en la komenco de la Pandemio, kiam planita surloka kurso ne rajtis okazi, mi serĉis eblon okazigi kurson en la reto. Pro mia okupiteco en la hospitalo, mi mem ne vidis eblon mem krei iun kurson, mi serĉis en la reto, kio jam ekzistis. Helpis min la kurso „La teorio Nakamura“ ĉe lernu.net. La kurso estas bona bazo, al kiu mi povas aldoni ekzercojn, Kahoot-kvizon, ktp. Sed ĉefe ankaŭ la kursanoj ŝatas babili inter si triope en la Zoom-subĉambroj kaj poste rakonti pri tio en la ĉefa ĉambro.

Poste oakzis pluraj kursoj tiumaniere. Estis interese, venis partoprenantoj ne nur el diversaj germanaj urboj, sed ankaŭ el aliaj landoj, ekz. el Rusujo, Ukrainujo, Italujo, Nederlando, Pollando kaj eĉ Egiptujo. Ekestis ankaŭ jam bonaj amikecoj inter kelkaj kursanoj.

Mia ĉefa celo estas ankaŭ informi ilin pri la Esperanto-movado kaj instigi ilin viziti kunvenojn kaj renkontiĝojn. Kaj bonŝance multaj el ili jam faris tion. Mi ĝojis vidi sep el la iamaj kursanoj dum la GEK en Oldenburg en 2022 surloke. Unu eĉ partoprenis jam la UK en Montrealo.

Krom la instruado:

Kiel prezidanto de la Esperanto-grupo en Hameleno mi organizas la kluban vivon. Surloke helpe de klubanoj ni organizas informstandojn, ĝardenajn festojn, antaŭkristnaskajn festojn kun „E-vorto de la jaro“, la Ratajn Rendevuojn kun organizado de koncertoj, rete regule okazas la Kantoparadoj kaj aliaj kunvenoj.

En 2015 nia klubo organizis la Germanan Esperanto-Kongreson en Hameleno.
Mi estas estrarano de EMAS, la landa ligo de GEA por Malsupra Saksio, respondecas por la Zoom-kunvenoj de GEA kaj membras en diversaj Esperanto-organizoj.

Mia moto: Ne malŝparu tempon kaj energion por persvadi homojn, kiuj plendas kaj ne vere interesiĝas pri Esperanto – rakontu pri viaj propraj spertoj kaj la pozitivaj aspektoj de Esperanto, kiamaniere ili riĉigis vian vivon!

Fonto: Heinz-Wilhelm mem por la Panteono en 2022.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
sudastelaro je 2024-01-11 15:44:45

Gratulojn, Heinz, pro la eniro en la Panteonon!

6.
Albatrosulo je 2023-12-22 09:01:31

Kara Heinz!
Kia plezuro vidi vin tie ĉi en la Panteono kaj kia granda honoro por vi! Mi sincere kaj elkore gratulas vin. Dankon pro via laboro por la esperantistaro.
Conny I

5.
rughulo je 2023-12-20 10:12:57

Bv. proponi por la kantoparado en Hameleno organizita de Heinz - la himnon por ret-kolibroj !

4.
hipopotamo je 2023-12-17 22:10:47

Elkoran dankon, Rico!

3.
Mao87 je 2023-12-16 17:55:04

Gratulon, Heinz!

2.
hipopotamo je 2023-12-15 18:08:21

Elkoran dankon por aldoni min al la panteono. Estas granda honoro por mi. Laŭ mi mi pensas, ke mi apenaŭ meritas tion. Estas multaj aliaj, kiuj agadas pli multe ol mi. Sed mi ĉiam klopodas informi pri Esperanto kaj ĝuas nun miajn retajn kursojn. Por la nuna mi eĉ devis fari du grupojn, ĉar subite estis pli ol 40 aliĝoj. Kaj la plej multaj el ili ja diligente lernas Esperanton kaj kelkaj eĉ jam sufiĉe bone parolas ĝin. Kaj mi ege ĝuis renkonti kelkajn el ili ĉi-jare dum la Germana Kongreso kaj ankaŭ dum UK en Torino. Estis bonege renkonti ilin nun ankaŭ surloke kaj vidi, kiom ili progresis kaj nun mem ĝuis la bonan etoson de la kongresoj. Eble ja ankaŭ iuj el ili iam mem instruos Esperanton ...

1.
Katalin je 2023-12-14 22:18:34

Korajn gratulojn Heinz-Wilhelm pro via bonega kaj valora agado. Vi vere povas esti modelo por multaj esperantistoj. Bonan sanon kaj grandan entuziasmon al vi, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.