Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Martin Ptasiński
Edukado-ensalutnomo: marcinkat
Vivtempo: 1983 -
Devenlando: Pollando
Agadlando(j): Germanujo
Prezento: Martin Ptasiński – pola-soraba-germana esperantisto, slavisto, tradukisto. Esperantistiĝis en 2004, ekde 2011 partoprenas studsesiojn en la ICH Herzberg (ekde 2013 kunlaboras tie kiel preleganto), en 2013-2014 sekvis la Instruistan Trejnadon en UAM Poznań kaj fariĝis Esperanto-instruisto. Estrarano de AGEI, kunlaboranto de la revuoj IPR, Juna Amiko kaj Monato.

Profesie mi estas tradukisto (germana-soraba), instruisto de la soraba lingvo en Cottbus/Chóśebuz kaj de la pola, ĉeĥa, ukraina kaj Esperanto en Frankfurto ĉe Majno.

Esperanton mi lernis kiel civilservanto en somero 2004 en la mezgermana urbeto Hadamar, sed la unuan kontakton kun ĝi mi jam havis kiel 14-jaraĝulo en la lernejo, kie mia instruistino de la germana prezentis ĝin al ni. Tiam mi decidis, ke mi iam eklernos tiun belan lingvon, kion mi fine faris sep jarojn poste. Dum la unuaj jaroj de mia esperantisteco mi esperantumis nur rete, sed en 2011 eniris la „analogan“ Esperantan mondon en Herzberg. Esperanto tiris min de mia unua studfako „komputado“ al lingvistiko kaj al lingvoinstruado. Ekde 2014 mi regule prelegas pri lingvistikaj temoj ĉe FEL en Antverpeno. Mian unuan Esperanto-kurson mi okazigis en 2013 en mia tiama altlernejo en Wiesbaden. La Esperanto-kurso estis parto de la oficiala programo de la fakultato kaj allogis pli ol 10 gestudentojn. Tiu Esperanto-kurso estis samtempe la unua kurso, kiun mi gvidis kiel instruisto. Post tio mi studis lingvistikon en Gießen (apud Frankfurto). Ekde 2018 mi ankaŭ instruas Esperanton en la popola altlernejo de Frankfurto (la plej granda en Germanio), kie mi jam okazigis kursojn por komencantoj kaj progresintoj, kaj eĉ eksterkadran studsemajnon pri Esperanto. Unu el la plej eksterordinaraj kursoj tie estis la kurso „Kun la Eta Princo al Esperanto“, kie la partoprenantoj lernis Esperanton perhelpe de la rakonto pri la Eta Princo.

Krom Esperanto kaj lingvistiko, la kolektado de la „Eta Princo“ en diversaj lingvoj kaj eldonoj estas mia pasio – tia granda, ke en 2021 mi tradukis ĝin al Reformita Esperanto de 1894 (la reformprojekto de Zamenhof mem, kiu prezerviĝis kun ĉiuj radikoj kaj vortaro), kaj tiel ankaŭ iomete „pliesperantistigis“ la Etan Princon.
Mian unuan tradukon al Esperanto mi plenumis jam en 2004 (nur du monatojn post mia esperantistiĝo), tradukante informflugfolion de la malsanulejo, kie mi tiam laboris kiel civilservanto.
Mia aktuala granda projekto estas la traduko de liriko de la soraba nacia poeto Ćišiński al Esperanto. Krome mi ankaŭ verkas mian unuan propran novelon (en Esperanto), kiun mi espereble baldaŭ povos publikigi en Esperantujo.

Jen intervjuo de Katalin Kovats kun Martin pri lia instruagado.

Fonto: Martin mem por la Panteono en decembro 2022.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
andor je 2022-12-17 15:46:01

Gratulojn kaj daŭran prosperon!

1.
Katalin je 2022-12-15 00:12:38

Bonvenon, Martin, en la Panteono kaj pluajn sukcesojn en via agado.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.