Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Josef Vojáček
Edukado-ensalutnomo: Vojacek
Vivtempo: 1943 -
Devenlando: Ĉeĥoslovakujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Mi naskiĝis en 1943 kaj infanecon mi travivis en urbeto Valašské Klobouky (Valaĥiaj ĉapeloj) en tiama Ĉeĥoslovakio, kiu situas en orienta parto de Moravio, proksime al Slovakio. Tie mi frekventis Bazan lernejon kaj Gimnazion. Post abiturienta ekzameno mi foriris studi Elektroteknikan Fakultaton en Brno. Feriojn mi pasigis plejparte hejme ĉe gepatroj. Fine de mia ferio antaŭ la kvina studjaro de mia studado montris al mi mia patrino anoncon en gazeto pri kurso de Esperanto en Brno. Mi aŭdis, ke iuj korespondas per Esperanto, do mi pripensis, ke mi povus provi, kio ĝi estas kaj mi aliĝis al la kurso. Ni havis eminentan instruiston kaj esperantiston, s-ron Vondroušek, kiun certe multaj konas kiel tradukinton de verko de ĉeĥa verkisto Karel Ĉapek. Dum la lecionoj mi eksciis, ke Esperanto ne servas nur al korespondado, sed ke temas pri multe pli serioza afero. Por kristnaskaj ferioj mi forveturis hejmen kaj en januaro kaj februaro estis ekzamena periodo. Mi lernis hejme kaj Brnon mi vizitis nur por fari ekzamenojn. Tiel mi dum du monatoj mankis en la kurso kaj post reveno mi vidis, ke mi multe postrestis. Sed antaŭ Esperanto havis preferon mia faka lernado por sukcese fini mian altlernejan studadon, kaj tamen mi sporade vizitadis kunvenojn de Esperanto-klubo. En novembro 1966 mi diplomiĝis kaj komence de decembro mi estis promociita iĝeniero. Baldaŭ post tio mi komencis labori en Meŝinfakaj kaj Metalurgiaj Uzinoj en Dubnica nad Váhom (Dubnica super Váh).

Kiel altlerneja finstudinto mi devis en la jaroj 1967-8 partopreni unujaran militservon. Inter soldatoj de baza militservo mi sukcesis organizi Esperanto-rondeton kaj por ili mi mendis Ĉ-E kaj E-Ĉ poŝvortaron en brna Esperanto-klubo. Tiam mi ne havis spertojn pri instruado de Esperanto kaj eble pli multe ol scio de Esperanto mi donis al ili konojn pri Esperanto. Post reveno en mian antaŭan laborejon en Dubnica n/V mi tie ankaŭ vizitadis etan E-rondeton. Sekvajare mi edziniĝis, sed mia edzino ne povis tie trovi laborlokon, mi do foriris al filio de Kancelářské stroje (Kancelariaj maŝinoj) en Gottwaldov. Ĉi tiun nomon la urbo havis nur dum socialisma erao, post velura revolucio en 1989 reveniĝis al origina nomo Zlín. Post unu jaro mi transiris al filio en K. S. Hradec Králové, por esti teknikisto de komputilo instalota en Teknologia fakultato en Gottwaldov. Mi estis sendita per mia nova labordonanto al trimonata kurso por teknikistoj de komputiloj Odra 1204 en Vroclavon, Pollando. Ankaŭ en Vroclavo mi havis eblecon vizitadi kunvenojn de loka E-rondeto. Post mia reveno el la kurso mi havis eblecon transiri kiel teknikisto al la komputilo en Brno, kien ni transloĝiĝis. Mi plu vizitadis E-klubon kaj mi kunlaboris en preparado de elektroteknikaj terminoj por teknika vortaro. En la jaro 1978 ni (mi kun edzino) partoprenis UK-n en Varna, Bulgario. Tie mi ekkonis kelkajn eksterbrnajn esperantistojn. Dum reveturo ni vizitis mian korespondanton en rumana urbo Braŝov. Sekvan jaron mi transiris al nova laborloko ĉe Instituto de Komputotekniko Ostrava, en ĝian filion Komputocentro Brno. Tie mi eklaboris kiel teknikisto de komputilo EC 1010, produktata en Hungario, kaj estis sendita al trimonata kurso por teknikistoj en Budapeŝton. Tie instruistoj prelegis hungare kaj interpretistoj tradukis al la rusa, ĉar niaj ĉefoj asertis, ke ne necesas tradukistoj al la ĉeĥa aŭ slovaka, ĉar niaj teknikistoj scias la rusan. Por pli buntaj lingvaj variantoj mi preskaŭ ĉiuvespere vizitadis iun Esperanto klubon, ĉe unu mi fariĝis preskaŭ hejmulo. Mi havis eblecon konatiĝi kun kelkdekoj da esperantistoj, ekzemple kun s-roj Münich, Arpád Maté kaj viziti en universitato fakon, kie estis instruata Esperanto. Plue mi konatiĝis kun Zsofia Korody kaj Ilona Kutny.

Ĉirkaŭ mia kvardeka vivojaro mi travivis grandajn vivoŝanĝojn. Mi edziniĝis duan fojon kaj mia edzino loĝis kaj laboris en Vyškov, 40 km de Brno. Mi transloĝiĝis al Vyškov en ŝian loĝejon, dank´ al ŝi mi ricevis laboron en Militista Altlernejo de Surtera Armeo, kie mi instruis komputilojn kaj programadon. Mi volis plu studi kaj laŭ konsilo de prof. Lánský, kun kiu mi konatiĝis dum seminario en Poprad (orienta Slovakio), mi sendis peton por la studado al Karola Universitato en Prago. Mi ricevis inviton al akcepta ekzameno el Universitato Konstantino Filozofo en Nitra (Slovakio). Al mia surprizo prof. Lánský klarigis al mi, ke en Prago estas malmulte da fakuloj por gvidi la studentojn kaj ili akceptas nur doktorojn kaj inĝenierojn forĵetas, tial li sendis mian peton al Nitra. Tie mi sukcese trapasis akceptekzamenon kaj estis akceptita. Temo de mia disertaĵo estis Duonaŭtomata traduko de teksto. En Vyškov mi fariĝis prezidanto de E-rondeto, kiu havis ĉirkaŭ 10 membrojn. Mi sukcesis ankaŭ aranĝi unu internacian renkontiĝon. Dum jaroj kelkaj maljunaj membroj mortis, kelkaj ne vizitadis niajn kunvenojn. Mi strebis provizi la rondeton per novaj membroj per instruado de Esperanto, sed mi ne havis pli ol 1 ĝis 2 gelernantojn jare. Mi ne sukcesis ilin altiri al Esperanto kaj kelkajn jarojn post finiĝo de kurso ilia intereso ĉesis. En la jaro 2001 okazis malaltigado de laborantoj en la Altlernejo kaj por mi ne restis loko. Preskaŭ unu jaron mi ankoraŭ laboris en proksima Armea Esplor¬instituto kaj poste mi trovis laborlokon en Pedagogia fakultato de Universitato Masaryk en Brno, kie mi instruis informadikon.
Komenco de mia instruado de Esperanto en la fakultato estis preskaŭ hazardo. Venis alvoko de Ministerio de edukado por ellaboro de projektoj por renovigo kaj plibonigo de instruado. Mi diris al ĉefo de nia katedro, ke mi havas neniun ideon pri temo, kian projekton mi povus prepari. Li sciis, ke mi okupiĝas pri Esperanto kaj eĉ lia avo estis aktiva e-isto. Li konsilis al mi „Preparu projekton por kurso de Esperanto!“ Laŭ la konsilo mi preparis projekton kaj ĝi estis aprobita. Mi havis malnovan eldonon de lernotekstoj al videokurso Mazi en Gondolando, do mi preparis laŭ ĝi lernmaterialojn al la kurso. Mi kompilis lernotekstojn kun ekzercoj kaj kantaro, preparis prezentojn en PowerPoint, ĉe IEI mendis lernotekstojn al la videokurso kaj alian E-literaturon ĉe eldonejo Kava-Pech kaj mi ekinstruis Esperanton kiel nedevigan studobjekton. Krome mi por mono el la projekto sukcesis partopreni UK-n en Gotenburgo kaj ILEI konferencon sude de Svedio en 2003. Poste mi ankoraŭ preparis projektojn por daŭriga kurso kaj por klerigkibernetiko laŭ lernolibro de prof. Frank. Mian doktorigan studadon mi finis kiel eksterlanda studento, per defendo de dizertacio 19. 3. 2002, kies rezulto estis programo por traduko de faka teksto el teknologio de edukado el la ĉeĥa esperanten. Ĝi povas esti helpilo por ĉeĥaj studentoj ĉe AIS, kiuj devas prezenti sian laboraĵon en Esperanto. Mian disertaĵon mi esperantigis kaj defendis en AIS seminario en Komárno, suda Slovakio. Poste mi tie ankaŭ docentiĝis per gvidado de kurso pri logiko.
En la jaro 2007 mi emeritiĝis kaj tiel komenciĝis mia sekva vivetapo kiel pensiulo. Unu studjaron mi ankoraŭ instruis en la fakultato. Por la sekva studjaro mi ricevis peton de vicdekano de Naturscienca fakultato el Universitato Jan Evangelista Purkině en Olomouc, ĉu mi povus instrui Esperanton en la fakultato, kaj mi konsentis. Verŝajne li havis kontakton de iu loka esperantisto. Krome mi ankoraŭ instruis informadikon en ekonomia mezlernejo en Brno kaj restis al mi instruado de Esperanto en Pedagogia fakultato, do mi havis salajrojn de tri labordonantoj. En la mezlernejo mi instruis du studjarojn, same Esperanton en Olomouc. Por la dua jaro restis ankaŭ kelkaj studentoj por la progresiga kurso. En Pedagogia fakultato en Brno ne plu estis mono por mia salajro, ĉar la projekto jam finiĝis. Mi proponis instrui senpage, sed tio ne eblis, ĉar mi devus havi kontrakton por instruado, en kiu estos indikita financa rekompenco. Estraro de fakultato ne havis intereson pri daŭrigo de instruado de Esperanto, tamen por la lasta printempa semestro 2010 mi ne ricevis pagon por instruado kaj mi devis fini. Post du jaroj mi sukcesis interkonsenti instruadon de Esperanto en Instituto de lingvistiko kaj baltistiko en Filozofia fakultato de Universitato Masaryk. Mi instruis laŭ videokurso Mazi en Gondolando kaj aldonis ankoraŭ studobjekton Enkonduko en interlingvistikon. Tio daŭris dum kvin semestroj. Al ĉefo de la katedro ne plaĉis, ke la altlerneja kurso estas bazita je fabela videokurso, tial li la pluan instruadon ĉesigis. Tio estis fino de mia universitata instruado de Esperanto. Kia estis la rezulto? Krom kelkaj studentoj, kiuj jam antaŭe konis kaj ankaŭ lernis Esperanton, neniu restis en la movado, laŭ mia scio. Restis ebleco instrui Esperanton en kurso sub E-klubo por akiri novajn membrojn, ĉar kelkaj maljunaj membroj unu post la alia mortis. Sed estis problemo akiri kursanojn. Intereso pri Esperanto inter loĝantaro estas malgranda, reklamo estas multekosta kaj neefika. En la jaro 2013 mi aranĝis en Moravia landa biblioteko migran ekspozicion Ĉu Esperanto estas morta lingvo? Tie estis informo pri E-kurso kaj surbaze de ĝi aliĝis unu interesulo. Li estis memstudanto-progresinto kaj mi instruis lin laŭ lernolibro Paŝoj al plena posedo. Poste li vizitadis diversajn renkontiĝojn kaj kursojn, eble SES kaj nun li estas prezidanto de brna E-klubo. Pasintjare estis du gekursanoj kaj kurson laŭ Mazi en Gondolando kun ili mi finis februare nunjare. Nun mi havas du kursaninojn, kiuj verŝajne fariĝos novaj aktivaj membroj de nia klubo.

Fonto, Josef por la Panteono, en decembro 2022.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2022-12-15 00:22:35

Bonvenon, Josef, en nia Panteono. Gratulojn pro via agado. Mi deziras al vi bonan sanon kaj forton por via plua esperantumado. Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.