Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Nitta Takamichi
Edukado-ensalutnomo: superteksto
Vivtempo: 1981 -
Devenlando: Japanujo
Agadlando(j): Japanujo
Prezento: Nitta Takamichi [NITTA Takamiĉi] estas japana Esperantisto, naskita la 15an de Decembro 1981, organizanto de Esperanto-biblioteko kaj de Esperanto-kurso PRILUMI kaj iniciatinto de la projekto "Multilingual Library", kiun subvenciis "Central Community Chest of Japan (Akaihane)" en 2022.

Unuaj jaroj:
Nitta konatiĝis kun la ideo havi komunan lingvon por la tuta mondo dum babilado kun la patro post vespermanĝo. La patro iam lernis la lingvon kaj estis bone informita pri ĝi. Sed la patro tute ne donis la detalojn, nek malkaŝis eĉ la nomon de la lingvo. Tio tre bone efikis kaj instigis lin esplori la lingvon. Post la babilado li starigis tri demandojn por sia esploro: 1) kial ĝi malsukcesis; 2) ĉu ne estis rimarkindaj atingoj; 3) kiel oni organizis la komunumon. Tiam li estis 14-jara kaj ne estis interreta konekto en la hejmo - estis tre bonaj kondiĉoj por filozofiumi. Li lernis la lingvon per libroj kaj retaj radioelsendoj, precipe viena kaj korea, dum la unuaj tri jaroj.

Esploro pri loka Esperanto-movado:
Nitta unuafoje partoprenis en Esperanto-evento en 2000. En la kongres-urbo Kumamoto, ekster la kongresejo, li hazarde konatiĝis kun Mine Yositaka, renoma historiisto pri japana Esperanto-movado. Dum lia unua konversacio en Esperanto, Mine sciigis al li, ke en lia urbo iam estis homo, kiu tradukis “Kroniko Japana”. Post la kongreso, Nitta komencis esplori unue pri la tradukinto Nohara Kiuiĉi kaj poste pri poeto Ueyama Masao, posteulo de Nohara, intervjuante iliajn koncernatojn kaj familianojn. Tiel li komprenis kia estis kaj estas Esperanto-movado por japanaj Esperantistoj. Lia esploro daŭris ĝis 2015.

Junulara movado:
Li fariĝis la prezidanto de Japana Esperanto-Junularo (JEJ) en 2003, 2014 kaj 2015. Dum siaj periodoj li faris rimarkindajn projektojn, t.e. subvencioj por homoj kiuj volas studi en Jagelona Universitato kaj en RITE de edukado.net kaj por homoj kiuj volas ekzameniĝi en KER-ekzamenoj k.a. Por instigi junulojn ekverki por internaciaj revuoj, li okazigis KIK (Konkurso: Internacie Kontribui) kun granda buĝeto. Oni atentigas, ke tiamaj membroj de JEJ plu aktivas en la movado eĉ post la mezaĝuliĝo. Krom junularaj aferoj, Nitta faris intervjuon kun japana Esperanto-verkisto Hans Jasik, kiu ne plu estis aktiva en Esperantujo.
En 2015 Nitta kunlaboris kun studenta revuo Paŝo, kies iniciatintoj ne estis kontentaj pri junulara movado de JEJ gvidata de mezaĝuloj. Nitta helpis tradukadon de la antaŭparolo de “Paŝo n-ro 1” kaj kreis kanton “Nova Paŝo” por celebri aperon de nova junulara movado.

Por savi librojn kaj dokumentojn:
En 2013 Nitta fondis la Esperanto-Bibliotekon en Ŝimonoseki por savi librojn kaj dokumentojn, kiujn li vidis dum sia esploro pri Esperanto-movado pli efemeraj ol la alilingvaj. En la kolekto estas la verkoj de Mine Yositaka, Kobayashi Tsukasa, Tani Hiroyuki, Egawa Harukuni kaj Hirotaka Masaaki.
Kadre de Esperanto-Biblioteko, krom kursojn, li okazigas diversajn eventojn: Nacia Legado de Pollando, Multlingva lego-kunsido de la Eta Princo, Renkontiĝo de Junuloj Koreaj kaj Japanaj (agnoskita de Japana Ministerio pri Eksteraj Aferoj). De 2021 Nitta kunlaboras kun Takayama Hideki por la biblioteka projekto.

Edukado:
En 2012, Nitta fariĝis lingvohelpanto de lernu.net. En 2018, li fariĝis la unua Onklo de “Ekparolu!” el Azio. En 2018, li helpis japanajn lernantojn en la reta kurso de Renato Corsetti. Ekster interreto, li okazigas multajn kursojn en siaj hejmurboj. De 2017 li okupiĝas pri sia privata Esperanto-kurso Prilumi.

Premio:
Premio Mauro La Torre (2022) pro la eseo “Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado" en kiu Nitta prezentas kaj analizas sian metodon elpensita en Majo 2014 por sia enkonduka kurso. Jen la filmregistraĵo pri lia prelego.

Por fari Esperantujon pli egala kaj justa:
Rimarkinte ke multaj el la kontribuantoj al internaciaj revuoj estas eŭropanoj, Nitta lanĉis internacian konkurson KIK2 (kun aŭspicioj de UEA, Esperanto, Kontakto, OdE, Monato, BA) kolektinte grandan sumon de mondonacoj en 2016. Post la konkurso, ene de Japanio, Nitta daŭre kuraĝigas homojn ekverki por internaciaj revuoj. En 2022, lia lernanto, Hatachi Toshiko, gajnis la 3an premion de la Premio Paul Gubbins.

Okazigo de KER-ekzamenoj en diversaj urboj (2018, 2019, 2020, 2022):
Por ke homoj ekster grandaj urboj havu eblon ekzameniĝi en KER-ekzamenoj, Nitta okazigas KER-sesiojn plurloke: Ŝimonoseki, Okinaŭo kaj Sapporo. En 2019 li okazigis parolan ekzamenon unuafoje en Japanio. En 2022 li estis ekstera kunlaboranto de C2-nivelo de KER-ekzamenoj.

Literaturo:
“Spros’ en Frosto”, traduko, Beletra Almanako 20 (2014).
“Amiko”, originala mikronovelo, Ĉiuj steloj etas nokte (2021).
“Hajkoj” de Sugita Hisaĵo, traduko, Beletra Almanako 44 (2022).
En 2021 Nitta estis ĵuriano de INK, literatura konkurso de Akademio Literatura de Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Multalfabeto je 2023-03-25 17:58:40

Valorajn agadojn. Tial mian gratulon Nitta! Ĵus aperis nova novelo dulingva (eo-jp) "Perceptoj de Delvaux". Eble ĝi estas aldoninda al la multlingva biblioteko?

4.
SSatomi je 2023-01-05 13:28:43

Gratulojn, kara Nitta!

3.
ĵajroad je 2022-12-26 21:44:40

Kara sro Nitta Takamiĉi. Mi gratulas vian eniron al panteono de aktivuloj kaj pri Japano mi devas diri, ke ni ĉiuj havas multe por fari. Mi scias, ke en nordaj regionoj kiel Hamamacu kaj aliaj mi mem havas amikon en urbo Ajĉi, urbo Ĉita kie laboras multe da eksterlandanoj. Mi scias, ke estas multe da koreanoj kiuj laboras en Japano sed malbone parolas la japana. Tiu ne estas iliaj problemoj tiu estas NIA PROBLEMO de esperantistoj! Kaj ili kredas, ke nur la angla povas solvi iliajn problemoj. Nu! Mi esperas, ke japanaj esp-istoj kiel vi laboru por solvi tion.

2.
Gxojo je 2022-12-15 04:40:20

Gratulojn al vi! Via agado sendube estas aplaŭdinda kaj admirinda. :)

1.
Katalin je 2022-12-14 23:53:52

Bonvenon Nitta en nia Panteono kaj gratulojn al vi pro via multflanka agado, serioza laboro kaj ĉiama subteno.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.