Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Marc van OOSTENDORP
Edukado-ensalutnomo: fonolog
Vivtempo: 1967 -
Devenlando: Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento: Mia unua renkontiĝo kun Esperanto estis en la loka biblioteko de la nederlanda urbo kie mi loĝis. La jaro estis 1981, mi estis 13-jara kaj ĵus eklernis la anglan, la germanan, kaj la francan – lingvojn kiujn mi trovis interesegaj kaj pri kiuj mi volis scii pli. En la nederlanda, la vorto Esperanto estas inter la nomoj de la angla (‘Engels’) kaj la franca (‘Frans’) laǔ alfabeta vicordo.

La libro kiun mi trovis estis Praktika kurso de Esperanto de la nederlandano Bert de Wit. Mi skribis al li, kaj li promesis senpagi korekti la ekzercojn kiujn mi faris. Poste ni faris same pri la Paŝoj al plena posedo de William Auld. Post tio mi ĉiam estis esperantisto.

Min ĉefe ravis la lingvo. Mi studis lingvistikon ankaǔ pro miro pri la fenomeno, kiu estas Esperanto. Mi memoras ke dum la unua studjaro, docento klarigis ke ‘ni, lingvistoj studas naturajn homajn lingvojn, ne artefaritajn kiel Esperanto, kiuj ne havas denaskajn parolantojn’. Mi tuj eksciis, ke tio ne veras, kaj verkis mian magistriĝan tezon pri la sintakso de denaskuloj. Poste mi dum kelkaj jaroj estis la unua profesoro en la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto de la Universitato de Amsterdamo (kie poste instruis Wim Jansen kaj nuntempe Federico Gobbo). Mi tiam ankaǔ kunredaktis la sciencan revuon LPLP.

Mi poste faris aliajn aferojn ene de lingvistiko, ne necese ĉiam kun rilato al Esperanto, kvankam la demando ‘kio estas natura kaj kio artefarita en homa lingvo’ daǔre interesas min. Ekzemple, mi nuntempe multe laboras pri la metriko de poezio (en multaj lingvoj, sed ankaǔ en Esperanto).

Mi jam antaǔe estis iom aktiva en la movado, ĉefe en la landa movado de Nederlando. Ĉirkaǔ la jaro 2000 mi dum kelkaj jaroj laboris kiel estrarano de Esperanto Nederland. En tiu periodo mi ankaǔ verkis nederlandlingvan libron pri la historio de la movado por nederlanda eldonisto, Een wereldtaal (‘Monda lingvo’).

Mi nuntempe estas profesoro pri lingvistiko en la Radboud Universitato de Nimego (Nederlando) kaj esploristo en la Instituto Meertens de la Reĝa Akademio pri Sciencoj en Amsterdamo (Nederlando). Dum la lastaj jaroj mi decidis iomete reaktiviĝi por la movado, ĉefe ĉar mi ne povas nei ke Esperanto estas parto de mia vivo, kaj ke ĝi bezonas iom da aktivado, ankaǔ de homoj kiel mi. Mi nuntempe prezidas Esperanto Nederland, kaj ekde la komenco de 2022 estas en la Akademio de Esperanto, kie unu el miaj taskoj estas estri la novan laborgrupon pri KER-Ekzamenoj, en kiu ni kontrolas la novan C2-nivelajn ekzamenojn. Ĉar ankaǔ profesie min interesas lingva ekzamenado mi multe lernis de tiu laboro jam dum tiuj unuaj monatoj: kio estas la ‘plej alta nivelo’ en lingvo kiel Esperanto?

Kaj mi kelkfoje ankoraǔ pensas pri la 13-jarulo en la loka biblioteko – kontenta ke li decidis eklerni la lingvon kiu poste tiom signifis por lia vivo.

Fonto: Marc van Oostendorp por la Panteno, en decembro 2022. Foto: Saskia Aukema

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
MarijaB je 2022-12-15 10:12:07

Gratulojn!

Marija

3.
ineke je 2022-12-15 08:54:26

Gratulojn, Marc!

2.
Mao87 je 2022-12-15 08:45:45

Kara Marc, korajn gratulojn. Estis plezure ekkoni vin dum tiu bela sperto, kiu estis la KER-C2 Ekzamenoj.
Amike
'Rico' (Maurizio).

1.
Katalin je 2022-12-14 23:50:30

Marc, mi bonvenigas vin en la Panteono, kien vi eniris ĝuste en via naskiĝtago. Do, estu la tago duobla, eĉ plurobla festo. Dankon pro viaj subteno kaj helpo por la C2-ekzamenoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.