Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Li WEILUN
Vivtempo: 1936 -
Devenlando: Malajzio
Agadlando(j): Ĉinujo, Meksiko, Nord-Koreujo
Prezento: Li Weilun, fama esperantisto, naskiĝis en Malajo (nun Malajzio) la 14-an de septembro 1936, estas emerita vicprofesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.

Li revenis al Ĉinio en aprilo 1949. Post posteno ĉe Guangya Mezlernejo en Kantono en 1955, li estis akceptita en la Pekina Rusa Instituto (kiu kunfandiĝis kun la Pekina Fremdlingva Instituto en 1959) por studi la rusan. Post diplomiĝo de la universitato en 1959, li restis en la universitato kiel instruisto. Li studis la hispanan en Pekina Fremdlingva Universitato de 1962 ĝis 1965, kaj poste laboris en Pekina Lingva Instituto (nun Pekina Lingva kaj Kultura Universitato) ĝis sia emeritiĝo. Dum tiu ĉi periodo li studis la hispanan en Meksiko de 1982 ĝis 1984.

Li okupiĝis pri la instruado de la hispana lingvo kaj Esperanto. Li lernis Esperanton en 1979 kaj komencis instrui la internacian lingvon en multaj ĉinaj urboj kaj en Meksikio kaj Norda Koreio. Li estas dumviva membro de UEA, Honora membro de ILEI (2012) kaj Eks-prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio.

Nun Li ankoraŭ gvidas Esperanto-kurson en la Maljunulejo Yanyian-ĝardeno. Liaj lernantoj de Esperanto atingis dudek mil. Li kompilis Elementa kurso de Esperanto(du volumoj,Moderna Esperanto(du volumoj), Moderna Esperanto por Infanoj(kvar volumoj).

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
zhangwei je 2024-01-27 05:00:11

Kara mia instrusito Li Weilun, gratulon al vi en Panteono. Ni konas unu la alian pli ol dek jaroj. Vi instruas min multe ne nur Esperanton ankaŭ la spriton vi havas. Vi donas la grandan kvanton de mono al studentoj en baza lernejoj, financis universitataj studentoj partopreni eventoj de Esperanto en alia urboj kaj landoj. Vi donis viajn lernlibrojn al la ĉiceronoj en Norda Koreio kaj instruis Esperanton tie ankaŭ. Vi ĉiam estas mia stelo kaj modelo mi devas lerni. Mi deziras vin sana kaj longviva.
zhang wei.

2.
Arko je 2023-12-15 06:24:21

Gratulon!

1.
Katalin je 2023-12-14 22:24:02

Estimata Sinjoro Weilun, Mi kore gratulas vin pro via nuna distingo kaj ĝojas, ke ankaŭ vi riĉigas nian kolekton de prezento de grandaj personoj de nia movado. Ni dankas vin pro via grava agado kaj deziras al vi bonan sanon. Amike, Katalin Kovats

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.