Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Elda DOERFLER
Edukado-ensalutnomo: testudo
Vivtempo: 1945 -
Devenlando: Italujo
Agadlando(j): Italujo, Kubo, Pollando
Prezento: Naskita en 1945, ŝi hazarde renkontis Esperanton en 1973. Tiam, en septembro, ŝi ĉeestis kurson, kies instruanto estis Renato Bisi, valorega instruanto, ŝia elstara amika konsilanto. Danke al li, en 1975, ŝi jam estis preta por kunlaborado dum organizado de Itala E-Kongreso en Triesto.

Profesie Elda estis flegistino, poste ĉefflegistino precipe en neŭrologia fako.
Ŝi akiris diplomon ankaŭ pri instruado al etaj infanoj de baza lernejo.

Komence de sia kariero ŝi, instigita de s-ro Bisi, ekzameniĝis kun sukceso tria-grade dum la itala Esperanto-kongreso, organizita en 1978 de la famaj gefratoj Dazzini. De tiam ŝi ekinstruis al geknaboj, dum s-ro Bisi okupiĝis pri la plenkreskuloj. Dum pluraj jaroj kune kun sia mentoro Elda propagandis la lingvon kaj proponis priajn kursojn en pluraj mezgradaj lernejoj de Triesto. Tiu ĉi propaganda formo, post pluregaj jaroj de halto pro malfacilaj rilatoj kun lernejaj instancoj, estis ree farita kelkajn jarojn antaŭ la Kovida periodo en mezgradaj kaj superaj lernejoj.

Ŝi gvidis multajn kursojn, por progresantoj kaj komencantoj, samtempe aktivante kiel sekretario ene de la Triesta Esperanto-Asocio. Ŝi kunorganizis plurajn kongresojn, naciajn, trinaciajn kaj internaciajn, kaj diversajn seminariojn kaj renkontiĝojn. Ekster TEA, kiel E-filatelisto, muntis plurajn ekspoziciojn per siaj kolektitaj esperantaĵoj, precipe en la Centra Poŝtejo kaj en la Poŝta Mezeŭropa Muzeo. Rilate al ĉi temo, ŝi estas prezidanto, ekde 2006, de Esperanto-Ligo Filatelista - Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj, kaj ĉefredaktanto de ĝia organo La Verda Lupeo.
Revenante al instruado, ŝi havis la eksterordinaran ŝancon instrui Esperanton al diverslingvanoj, ĉefe junaj gestudentoj vizitantaj la Superan lernejon por interpretistoj kaj tradukistoj de Triesto, kiuj estis allogitaj de la ideo de Internacia Lingvo. En ĉi lastaj jaroj ŝiaj kursoj estis ofte vizititaj de italoj, kroatoj, slovenoj kaj eĉ unu hispano, kio igis la kunlernadon tre interesa kaj por lernantoj kaj la instruanto mem.

Elda faris eksterlande informvojaĝojn, prezentante lecionojn kaj prelegante pri Esperanto en lernejoj, bibliotekoj kaj kulturdomoj en Kubo (1996) kaj en Bjalistoko (Pollando) en 2014 kaj 2015.

En 2010 ŝi trapasis sukcese la superan ekzamenon, atingante nivelon C1.
Dum sia Esperanto-vivo ŝi tradukis kaj verkis kelkajn libr(et)ojn rilatajn al sia urbo kaj triesta dialekto.
Elda kunredaktis la organon de OSIEK La Gazeto.
De 1989 ĝis 1997, kunredaktis La Eta Gazeto-n (24-paĝan, A5-formatan organon de TEA). Post ties malapero, sola ŝi publikigis 6-paĝan, A4-formatan TEA-Bultenon, por asocianoj kaj ĝenerala publiko, entenantan parte informetojn pri nia kaj internacia agado, parte pri okazaĵoj tra la mondo, ne rilataj al Esperanto.

Krom lingvaj kontroloj de diversaj Esperanto-libroj poste eldonitaj, ŝi havis la grandan honoron esti petita (kune kun tri aliaj esperantistoj: Christian Declerk, Sen Rodin kaj Julia Sigmund) de Eŭgeno de Zilah lingve revizii la pli ol 600-paĝan historian romanon La Princo ĉe la Hunoj, kiu estis eldonita en 2011.

---------------

Fonto: Elda Doerfler por la Panteono en decembro 2023.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
sudastelaro je 2024-01-11 14:43:15

Elda, gratulojn pro la merita publika agnosko pri kvindekjara agado por Esperanto kaj esperantistoj, plena je faroj por flegi (kiel bona flegistino) nian kulturon kaj eksterigi ĝin al la mondo. Vi jam havas poreternan lokon en niaj koroj, nun ankaŭ en la Panteono!

2.
Zdenka je 2023-12-15 06:25:01

Plenmerite, kara Elda. Mi ĝojas vidi vin en Panteono.

1.
Katalin je 2023-12-14 22:11:56

Kara Elda, akceptu miajn sincerajn gratulojn okaze de via enpanteoniĝo, la 50-jara jubileo de via esperantistiĝo kaj pro via senlima kaj valora agado por nia movaado. Bonan sanon kaj feliĉon al vi, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.