| Prezento: |
Mi naskiĝis en 1950 en ĉarma nordfranca urbeto, Bergues, je dek kilometroj de Dunkirko (Dunkerque).
Mi tie laboris kiel instruisto en elementa lernejo. Mia profesio ebligis al mi disponi pri senpaga apartamento, kaj hazardo – aŭ destino? – faris, ke estis proponita al mi loĝejo je «strato Zamenhof», kiam mi ankoraŭ ne estis esperantisto.
Mia esperantistiĝo komenciĝis ja pli poste, en 1992, mi do estis tiam 42-jara.
Kial kaj kiel mi eklernis nian internacian lingvon?
Ĉu pro la fakto ke mi loĝis je strato Zamenhof? Ne...
Okaze de prelego de fama filozofo, invitita de la dunkirka sekcio de la asocio «Mondcivitano», mi estis allogita de la mondcivitana ideo kaj aliĝis al la grupo, tiam prezidata de Jacques Yvart, famkonata de la kantŝatantoj en Esperantujo. Jam je mia unua kunveno, mi informiĝis pri la lingvo uzata de la mondcivitanoj okaze de internaciaj renkontiĝoj. La angla, kompreneble. Mi rebatis, ke tion mi bedaŭras, ke mi diris, ke ni devus uzi lingvon, kiu apartenas al neniu lando, kaj ke tiu lingvo ekzistas: Esperanto.
Tiam, Jacques Yvart diris, ke li konas en Dunkirko sinjorinon, kiu parolas ĉi tiun lingvon, kaj – ĉar mi la proponon lanĉis – ke mi iru viziti tiun personon, por peti pri eventuala instruado de Esperanto. Tion mi faris, kaj Gemma Rassouw tuj entuziasmiĝis pri la ŝanco povi instrui sian karan lingvon al grupo de 15 mondcivitanoj. Kondiĉe tamen, ke ni kreu novan asocion. Tiel naskiĝis en 1992 Dunkirko-Esperanto, kies unua prezidanto estis S-ino Rassouw kaj mi la unua sekretario. Post unu jaro da lernado, mi transprenis la rolojn de prezidanto kaj kursgvidanto.
Mi regule partoprenis en franc-flandra vilaĝo, Morbecque, en staĝo iniciatita de SYM – Societo Yvonne Martinot – kaj de ties konata kulturcentro: Kvinpetalo. Mi tie konatiĝis kun belgino, Mari-Roza De Wolf, prezidanto de Esperanto-asocio en Aalst (BE), kiu iĝis mia edzino en 1996. Kune, ni tre ofte partoprenis en staĝoj proponitaj de Kvinpetalo, kie ni ĝuis altnivelajn kursojn de Katalin Kováts, Georges Lagrange, Claude Gacond k.a., kiuj ebligis al mi sukcesi en la diversaj ekzamenoj de FEI, Franca Esperanto-Instituto, ĝis la trianivela «Kapableco», kiun mi trapasis en 2001.
Mari-Roza kaj mi estris la asocion Dunkirko-Esperanto kaj instruis al trideko da membroj, ĝis nia foriro suden post mia emeritiĝo. En la departementoj Alpes-Maritimes unue kaj Var poste, ni plu aktivis por la movado. Ambaŭ ni instruis en Cannes kaj gvidis kursojn kadre de MES, Mediteranea Esperanto-Semajno aŭ de kutima novembra staĝo iniciatita de la Federacio Esperanto-Provenco.
Mi estis sekretario de ĉi tiu federacio dum pli ol dek jaroj, reprezentis ĝin dum ses jaroj en la komitatkunvenoj de Esperanto-Francio kaj redaktis dum deko da jaroj la federacian bultenon «Esperanto-Provenco».
Mi membras ankaŭ en FEI, ĵurianas por ties ekzamenoj kaj ofte estas petata por korektado de revuoj kaj diversaj verkoj.
Kune kun samfederaciano, Thierry Spanjaard, mi iniciatis la Jutuban kanalon EsKu pri Esperanto-Kulturo.
Post la forpaso de mia edzino en 2023, mi decidis reiri al Dunkirko, kie mi nun denove instruas al grupo de sep gelernantoj.
Mi ankaŭ partoprenas en «lingva kafejo» en Kalezo, kie pluraj lingvoj estas parolataj, inkluzive de Esperanto.
Fonto: Pascal Vilain por la Panteono, en decembro 2025
|