| Plena nomo: |
Julie Šupichová |
| Vivtempo: |
1884 - 1970 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Agadlando(j): |
Ĉeĥoslovakujo , Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Julie Šupichová estis ĉeĥa instruistino kaj esperantistino, honora membrino de UEA (1933), la plej grava Esperanto- instruisto en Ĉeĥio.
Esperantistino de 1907, fondintino de Esperanta Unuiĝo en Č. Kostelec, de Rondeto de Esperantistinoj (Praha), kies honora membrino ŝi fariĝis, de Libera Unuiĝo de Esperanto-Amikaro (ĝis la nazia okupacio). Membrino de la supera institucio Lingva Komitato, de la komitato de Bohema Asocio Esperantista, kaj de la ekzamena komisiono de Esperanto-Asocio de ĈSR, sekretario de la XIII-a Universala Kongreso en Praha, delegitino kaj prelegantino ĉe Internacia Konferenco Instruista en Ĝenevo 1922 (aranĝis Instituto J. J. Rousseau), prezidantino de virina kunveno ĉe 1a XV-a UK en Nurenbergo, membrino de la Kuratoraro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, delegitino de UEA.
Ŝi fariĝis honora membrino de UEA, de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, de Esperantista Societo "Komenský" en Ostrava-Zábřeh kaj de la menciita Esperanto-Amikaro.
Ŝtate ekzamenita pri kapableco instrui Esperanton en lernejoj.
Aŭtoriono de okjara kurso kaj kroniko de Esperanto en la revuo Malý čtenář (Malgranda leganto, Vilímek, Praha) kaj de 23 librotitoloj, precipe lernolibroj kaj aliaj helpiloj, el kiuj Lernolibro de Esperanto aperis kvinfoje (ministerie aprobita por lernejoj), po unu eldono en la kroata lingvo (Zagreb), kaj pola (Varsovio) kaj en la blindula skribo. Ankaŭ ŝia Juna korespondanto aperis en Pollando. Gravan rolon en la informado de la ĉeĥa publiko havis ŝiaj libroj Esperanto, jeho vývoj a význam pro národní školu (Esperanto, ĝia evoluo kaj signifo por la nacia lernejo, 1935) kaj Kdo je Zamenhof (Kiu estas Zamenhof, 1947).
J. Šupichová pionire kaj senlace kunlaboris kun 60 gazetoj sur la kampo de edukado, klerigo kaj propagando de Esperanto, gvidis dum jaroj en Národní politika rubrikon "Z esperantského světa", kursojn en gazetoj kaj revuoj, ankaŭ sep prelego-ciklojn en la Radio.
Verkoj:
– Pomocný jazyk mezinárodni Esperanto (1917, internacia helplingvo Esperanto)
– Legu kaj parolu! (1925)
– Kniha česko-esperantské konversace (1925, libro de ĉeĥa-esperanta konversacio)
– Rádce českého esperantisty (1929, konsilantode ĉeĥa esperantisto)
– Esperanto, jeho význam pro národní školu (1935, Esperanto, ĝia signifo por la nacia lernejo)
– Esperanto: mluvnice a cvičebnice pro samouky a kursy (1933, gramatiko kaj ekzercaro por aŭtodidaktoj kaj kursoj)
– Esperantský dopisovatel: návod, jak psáti esperantské dopisy soukromé a obchodni (1935, esperanta korespondanto, instruo, kiel skribi leterojn privatajn kaj komercajn)
– Samideana vortaro (1935)
– Zajimáte se o Esperanto? 150 otázek a odpovědí o esperantu a jeho hnuti (1939, ĉu vi intereseiĝas pri Esperanto? 150 demandoj kaj respondoj pri Esperanto kaj ĝia movado)
– Hovoříme esperantsky / Esperanta konversacio (1947)
– L. L. Zamenhof (1947)
– Mladý dopisovatel (1951; juna korespondanto)
– Esperanto v kostce (= Esperanto koncize, 1954)
– Ni legas kaj lernas (1957)
– Unua legaĵo: por komencantoj (TKKE, 1957)
Fonto: Miroslav Malovec, en decembro 2025. |
|
|