Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 16; | Aldoni propran komenton
S-ro Claude Gacond estis unu el la homoj kiujn mi plej admiris kaj respektis en mia tuta vivo.
Mi ekkonis lin kaj lian edzinon Andree en 2006, dum mi studadis pri la Esperanta kulturo kaj pri la historio de la Movado pere de la Koresponda Perfektiga Kurso de Boris Kolker.
Hazarde mi ne trafis ajnan kulturan seminarion dum mia unua vizito de la Centro CDELI, sed kompense s-ro Gacond kune kun la tre kara s-ino Martine Schneller organizis por mi du belegajn neforgeseblajn tagojn. S-ro Gacond invitis min viziti la Centron CDELI, kie mi faris demandojn pri la portretoj kaj fotoj kiuj dekoraciis la prelegsalonon. Tio incitis lin paroli abunde pri aliaj planitaj lingvoj, pri la Universalaj Kongresoj, pri la pioniroj de la Movado... En la salono ĉeestis nur du ravitaj spektantinoj: Martine kaj mi. Tamen li faris brilan fascinan prelegon, kvazaŭ li havis mil spektantojn. Forte impresis min lia entuziasmo, lia erudicio, lia optimismo koncerne la homan kapablon plibonigi tiun cxi mondon, realigi tutmondan pacon kaj justecon, forigi antaŭjuĝojn... S-ro Gacond estis ĝisosta instruisto kaj edukisto, kiu tutkore fidis la homan kapablon eduki kaj edukiĝi. Li ne nur revis, sed ankaŭ agis por plenumi siajn revojn. Pro tio mi ege admiras lin kiel homon kaj kiel esperantiston.
Okaze de aliaj vizitoj al La Chaux-de-Fonds, mi ĉeestis kvin kulturajn seminariojn kaj plurajn ekskursojn. Mi ŝuldas al s-ro Gacond multajn el la plej belaj kaj signifoplenaj tagoj de mia vivo. Kun granda danko kaj amo mi ĉiam memoros lin.
S-anon Claude Gacond mi kelkfoje renkontis :
...precipe pro lia afabla gastigado ('87-V) okaze de nia Jubilea Biciklado ĉirkaŭ Eŭropo ; tiam kunveturis Sylvie Michel (el Pariza regiono), kiu biciklis 6 300 Km-ojn por diskonigi E-on ;
...pli poste (en '90-aj jaroj) li venis al mi ĉe Pireneoj kun deketo da plantamantoj el 4-5 landoj por printempe studi, kolekti, plurlingve registri lokajn maloftajn plantojn.
Mi ne ŝatas tion, ke tiaj homoj forpasas... ni tiom maltroe de ili eklernis !
Ripozu en Paco, kara Claude ! Jorgos.
Mi sincere kondolencas. Persone mi ne havis eblecon konatiĝi kun Claude, sed mi multe aŭdis aŭ legis pri li kaj precipe pri CDELI. Ripozu trankvile.
Adiaŭ Claude, dankon pro via bonkoreco, kiun mi malkovris dum staĝo en Bouresse en Francujo, kaj mi ne forgesas, ke estas danke al vi, ke mi malkovris la Unuan Libron kaj sekve komprenis la mirindan originalecon kaj nekredeblan potencon de la kreo de Zamenhof.
Ne nur kortuŝite, sed konsternite mi legis la informojn, ke hieraŭ forlasis nin tre kara persona amiko Claude.
Ripozu vi en paco eterna. Al lia vidvino mi esprimas kondolencon profundan, ĉar mankas vortoj de konsolo.
Triste, Utho Maier, Germana Esperanto-Biblioteko Aalen
Kara Claude,
Dankon, ke vi atendis min post la studsabato. Dankon, ke mi povis ĝojigi vin per la informo, ke via laboro daŭre estas zorge pluportata de ni kaj ke vi povas fieri pri tio, kion vi iniciatis. Dankon, ke mi povis ankoraŭ interparoleti kun vi en Esperanto, ja via korpo jam lacis, sed la menso ankoraŭ klaris kiam apenaŭ 20 horojn post nia lasta renkontiĝo vi por ĉiam forlasis nin. Mi scias, ke tio estas la ordo de la vivo, tamen… 😢
Kun peza koro mi adiaŭas vin,
Monika 😭💔
La forpaso de Claude signifas finon de iu grava periodo de Esperanto-pedagogio, instruado de la lingvo. Krom la faktoj kaj agoj, kiuj legeblas super tiuj komentoj, netakseble gravaj kaj influaj estis tiuj staĝoj kaj kursoj, kiujn li organizis kaj ebligis en KCE, kie inter aliaj ankaŭ mi komencis mian Esperanto-instruistan karieron, partoprenante staĝon ĉe li en la somero 1989. Mi memoras ke li ne nur instruigis min, sed farigis al mi multajn aliajn laborojn: kuiradon kaj servadon en la kuirejo, purigadon, donis oficejan kaj bibliotekajn taskojn. Mi eĉ devis senŝtonigi ĝardenan grundon kaj planti rozojn. Kelkfoje mi jam protestis interne, foje eĉ volis forlasi la centron, ĝis la tago, kiam mi ekvidis, ke li mem lavis kaj etendis la lavitajn litaĵojn post la foriro de la gastoj, kaj ĝenerale ne ĝeniĝis fari ajnan laboron, kiu farendis por teni la kulturan centron funkcianta. En tiu periodo mi jam estis instruisto en ŝtata lernejo en Hungario, sed staĝi ĉe Claude instruis al mi, ke en Esperantujo, se ni volas instrui la lingvon de Zamenhof, ni mem devas trovi la lernantojn, ebligi ĉiujn cirkonstancojn por la lernado ĉar neniu faros tion anstataŭ ni. Danke al li mi komprenis tiujn "verdajn regulojn" kaj en miaj trejnadoj mi klopodas pludoni tiujn spertojn kaj konsilojn. Kvankam mi plurfoje renkontis Claude ankoraŭ post 1989, li ĉiam kun rido akceptis min kaj menciis, ke kiom bone, ke mi eltenis lian trejnadon en 1989, ĉar li certas ke sen tiuj monatoj mi ne fariĝintus la posta Katalin Kovats. Eble vi pravas, Claude. Dankon pro ĉio.
Mi tre bedauras la forpason de Claude Gacond. Li multege faris por instruado de Esperanto kaj la interlingvistika kolekto de CDELI en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Mi kiel studentino pasigis gravan tempon en KCE kaj kunlaboris kun li. Grava epoko finiĝis en Svislando.
Mi ne havis multegajn okazojn rilati kun Claude en la pasintaj jaroj, sed ĉiufoje la rilatoj estis agrablaj. Bondezirojn okaze de la 90-jariĝo! Amike Renato
Mi eksciis pri via 80-a datreveno de naskiĝtago. Do ĉion bonan por vi. Ni konis unu la alian, en restoracio de Cully, apud Laŭzano, antaŭ tre longa tempo. Longan kaj sanan vivon, Esperanto akompane.
Petro CHIBLEUR
Kara Claude,
Ankoraŭfoje mi deziras al vi tre feliĉan 80-an naskiĝtagon kaj longan, bonsanan vivon!
Amike, Monika M.
Okaze de la 80a naskiĝdatreveno de kolego Gacond okazis bela memorfesto en Chaux-de-Fonds la 27an de aŭgusto 2011. La raporton pri tio vi povas legi en la novaĵpaĝo: http://www.edukado.net/novajhoj?id=160.
En la nomo de la redakcio mi kore salutas Claude Gacond kaj deziras al li bonan sanon, multe da forto por plulabori pri sia metodika paĝaro kaj ĝui la tempon postlaboran. Katalin Kováts
Saluton Claude,
Bonvenon inter la unuaj honoratoj! Mi deziras al vi longan, sanan vivon kaj multe da plezuro. Kiel vi diras ĉiam: "Kuraĝon antaŭen!" ;o) Amike salutas vin, Monika
Kara Profesoro kaj samideano Claude Gacond, Vi estis mia unua instruanto de Esperanto, nia kara lingvo, en Ĉaŭdefono. Antaŭe mi neniam aŭdis paroli Esperanton, kvankam mi eklernis per Junulkurso aŭtodidakte, sed kun vi mi povis Vivi nian lingvon, pro tio mi ĉiam estos ŝuldanta al vi.
Mi sincere gratulas vin pro via sindonemo kaj vivo dediĉita al Esperanto kaj Esperantujo.
Havu Internan Pacon.
Paulo Meliz
Estimata samideano,
mi ĝojas ekvidi vian vizaĝon en ĉi Panteono. Foje, antaŭ multaj jaroj, ni renkontiĝis en via Centro - ĉu vi rememoras la slovakan grupon, kiu krom alio serĉis en Svislando ŝpurojn de la aŭtoro de la unua slovaka E-lernolibro Albert Ŝkarvan, kaj dum la restado en Ŝo-de-fon inspektis la groton, kiu troviĝis sub unu el viaj tiamaj asociaj domoj? En mia rememoro restis belaj travivaĵoj el tiu vojaĝo.
Al vi mi deziras, kara samideano, precipe fortan sanon, kaj ankoraŭ multan agrablan esperantumadon!
Sincere kaj amike
Fejfi
Bonvenon en nia Panteono, kara Claude kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro, via iama disĉiplo en Chaux-de-Fonds, (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)