Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Eduard Kühnl
Vivtempo: 1884 - 1966
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Eduard Kühnl estis ĉeĥa pionira esperantisto.
Esperanton li eklernis en la jaro 1900. En 1907 li fondis Boheman Union Esperantistan kaj eldonadis revuon Časopis českých esperantistů (Gazeto de bohemaj esperantistoj). En ĝi aperadis klasikaĵo de la ĉeĥa literaturo, Avineto de Božena Němcová, en la traduko de Vladimír Tobek kaj Karel Procházka. Kühnl mem tradukis satiron Sherlock Holmes en servo de la hispana trono de Hugo Vavris (avo de Václav Havel). Post la unua mondmilito Kühnl fariĝis diplomato en Kubo, Ĉilio kaj Peruo kaj ne plu okupiĝis pri Esperanto.

Eduard Kühnl eldonis la ĉeĥan version de "Esperanto-ŝlosilo" (1908), tradukis en la ĉeĥan "Fundamento de Esperanto" (1909) kaj "Universala vortaro" (1909), verkis lernolibron "Úplná methodická učebnice esperanta" (Plena metoda lernolibro de Esperanto, 1909) kaj kun Karel Procházka "Slovník česko-esperantský" (Vortaro ĉeĥa-esperanta, 1914) kun 25.000 vortoj.

La gazeto de Kühnl ĉe la planlingvistika retejo de Aŭsteria Nacia Biblioteko
https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e0k

Dankon pro la informoj al Miroslav Malovec, (decembro 2025)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.