Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Sigismundo PRAGANO
Vivtempo: 1907 - 1966
Devenlando: Rumanujo
Agadlando(j): Britujo, Nederlando
Prezento: Sigismundo PRAGANO (naskiĝis la 5-an de januaro 1907 en Bucureşti; mortis la 26-an de novembro 1966 en Nederlando) estis rumana esperantisto kaj advokato en Bucureşti.
Li lernis Esperanton en 1923 en la kursoj de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu.
La 28an de aprilo de la jaro 1923, dimanĉe post­tagmeze je la 5-a horo, falis en lian junan kaj idealistan animon la unua semo de Esperanto, kiam li kiel licea lernanto ĉeestis propagandan paroladon de la fama rumana Esperanto-pioniro Henriko Fischer en la liceo "Spiru Haret" de Bukureŝto. Tiu horo donis la direkton al lia tuta vivo. Aliĝinte kiel unua al la post tagmeza grupo de la paralelaj kursoj de Andreo Cseh, li entu­ziasme kaj rapide lernis la mondlingvon, kaj post la 6-semajna kurso jam kiel flue paro­lanta esperantisto, vojaĝis, kune kun rumanaj, hungaraj kaj bulgaraj esperantistoj, unue al la rumana landa kongreso en Timiŝoara kaj de tie al la 15-a Universala Kongreso en Nürnberg.
Ekde sia esperantistiĝo li propagandis la lingvon, partoprenis la landan movadon kaj gvidis kursojn.
De 1931 li funkciis kiel Cseh-metoda instruisto en Nederlando kaj Anglujo. En 1951 li fariĝis docento de rumanaj lingvo kaj literaturo kaj de Esperanto en la universitato de Amsterdamo. Tie li sukcesis atingi al Esperanto pozicion de samvalora lingvo kiel la naciaj, kiun la lingvostudantoj povas elekti kiel temon por sia ekzamena programo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto.
Li tradukis el la rumana literaturo por diversaj Esperanto-gazetoj. En 1928 li aperigis la libron de Eugen Relgis: „La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intetektuloj“. En 1932 li tradukis (kun P. Firu) la verkon „Rumana Bonhumoro en elektitaj rakontoj“, kiu ricevis rekonon kaj monan subvencion de la rumana registaro.


Nekrologo, aperinta en La Praktiko, dec. 1966 legeblas en la Dosierujo
Foto: UEA-arkivo

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.