Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Henriko FISCHER-GALAŢI
Vivtempo:1879 - 1960
Devenlando:Rumanujo
Agadlando(j): Kipro, Rumanujo, Svislando, Turkujo
Prezento:En la svislanda urbeto La Tour de Peilz ĉe la bordo de la Lemana Lago mortis la 13-an de februaro unu el la plej elstaraj figuroj de la Esperanto-movado, la merit­plena rumana pioniro de la mondlingvo Henriko Fischer, membro de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis la 3-an de julio 1879 en la rumana industria kaj havena urbo Galaco ĉe la enfluo de la Danubo en la Nigran Maron, kaj ellernis Esperanton en la jaro 1902. Baldaŭ li fariĝis post D-ro Zamenhof la plej konata esperantisto en la mondo, pro la historieto "Kiel mi fariĝis esperantisto?", kiun ni nun represas por la nova generacio esperantista. Tiu impresa historieto, kiun li rakontis en la Dresdena Kongreso, trakuris la tutan mondon, pre­site sur la dorso de la famaj kaj popularaj Esperanto-Ŝlosiloj, en multaj lingvoj, en nekalkuleblaj ekzempleroj. Miloj kaj mi­loj da esperantistoj tiutempaj prave dekla­ris, ke ilin al Esperanto varbis Henriko Fischer per sia konvinka rakonteto en la "Ŝlosilo".
Henriko Fischer estis modelo de la idea­la propagandisto. Kun senbrida entuziasmo kaj energio li kreis en Rumanujo vastan movadon, starigis grupojn kaj landan aso­cion, fondis gazetojn, eldonis lernolibrojn, gvidis kursojn, organizis la laboron de multaj fervoraj samideanoj, kaj estante unu el la plej riĉaj grandindustriistoj de la lando, financis la materiajn bezonojn de la movado per grandegaj monsumoj.
Dank' al siaj alta kulturo, sprita elokven­teco kaj brilaj kvalitoj personaj, kaj ankaŭ pro siaj meritoj kiel malavara mecenato kaj aktiva helpanto de ĉiuj kulturaj kaj filantropaj aferoj, li facile akiris por la Esperanto-movado la favoron kaj efekti­van apogon de la tiama rumana reĝino Elisabeth (konata poetino sub la nomo Car­men Sylva), de la eminenta ministro G. Trancu-Jaŝi kaj de vico da gravuloj de la lando, kaj en pluraj Esperanto-kongresoj li estis oficiala reprezentanto de la rumana registaro.
En 1922 s-ro Fischer invitis unue min, poste ankaŭ mian amikon Tiberio Morariu, al la ĉefurbo Bukureŝto. Kun nia kunlaboro li fondis la Rumanan Esperanto-Centron, organizis sisteman instruadon de Esperanto per serioj de kursoj en la grandaj urboj, aranĝis grandstilajn landajn kongresojn kaj kondukis la movadon al enviinda florado.

Dum la dua mondmilito Henriko Fischer pro sia internacia humanista agado kaj pro sia juda deveno fariĝis viktimo de la faŝis­ta teroro. Post kruela torturado oni kon­damnis lin je morto, sed en la nokto antaŭ la tago de la ekzekuto unu fidela kaj dankema kristana amiko sukcesis lin elŝte­li el la karcero kaj sekrete forveturigi, kune kun liaj edzino kaj bofratino, al Tur­kujo. De tie ili vojaĝis al la insulo Cipro. Pro la elportitaj suferoj kaj la peza vivo en la amara ekzilo s-ro Fischer kaj lia edzino grave malsaniĝis kaj eĉ blindiĝis. Per internacia samideana helpo, kiun orga­nizis Universala Ligo, ni sukcesis venigi la senesperan triopon al Svislando. Tie post sindona kaj oferema penado de s-roj Ed­mond Privat, Hans Jakob kaj aliaj svisaj samideanoj ges-roj Fischer trovis taŭgan kuracadon kaj eĉ rericevis preskaŭ plenan vidpovon dank' al prof. Franceschetti, la genia kaj filantropa okulspecialisto en Ĝenevo.
De tiam s-ro Fischer denove kunadmirinda energio laboris, nun jam pri diversaj teknikaj inventaĵoj por plifaciligi al blinduloj la legon kaj skribon, ĝis kiam la altaĝa konsumiĝo kune kun tre suferiga malsano estingis lian eksterordinaran rimarkinda vivon.
La entombigo (cindrigo) okazis sobre, sed tre digne, en la rondo de kelkaj parencoj kaj amikoj. La esperantistaron reprezentis la loka delegito de UEA, s-ro Hiltpold, kun sia edzino, kaj s-ro Hans Jakob, komitatano de UEA, el Ĝenevo.
Al la sorto batita vidvino, s-ino Eugenia Fischer, kaj ŝia fratino, s-ino Hart, ambaŭ niaj estimataj kaj ŝatataj samidaaninoj, direktiĝas nun niaj sentoj de sincera kundoloro kaj amika konsolo. Krom la funebro ilin premas ankaŭ la manko de vivrimedoj. Espereble troviĝos por ili filantropa helpo, en la modele ardigita Svislando. Kaj se bezone, ili povos kalkuli je tio, ke la esperantistaro ne hezitos agi laŭ la ordonoj de la homa kaj samideana solidareco.

Nekrologo, verkita de Andreo Cseh (La Praktiko, aprilo 1960, p. 58.)
Foto: Marian Vochin, Rumanio

La nekrologon mem kaj la rakonton de Henriko Fisher pri tio, kiel li fariĝis esperantisto vi pvoas elŝuti en la DOSIERUJO.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.