Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Detlev BLANKE
Vivtempo:1941 - 2016
Devenlando:Germanujo
Prezento:Detlev Blanke eniras nian Panteonon meritplene ne la 15an de decembro, kiel kutime la vivaj honoratoj, sed fine de majo 2011, okaze de sia 70-a jubilea datreveno, kiun ni deziras festi kun li.
Viajn bondezirojn bonvolu lasi sub tiu ĉi prezento.
RITE publikigas por tiu ĉi okazo filmitan prelegon de profesoro Blanke.
En la filmejo de RITE vi povas spekti la materialon "Ĉu instrui nur la lingvon"


Biografio
Detlev Blanke naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster (Germanio), studis unue ekonomikon, poste germanan filologion, geografion kaj pedagogion en la Universitato de Rostock/GDR (1959-1964), laboris 1964-1968 kiel faka instruisto en nordorient-germana vilaĝo.

Li esperantistiĝis 1957 kaj ekde 1965 estis membro de la centra gvidorgano de la renaskiĝinta Esperanto-movado en GDR. 1968-1990 li estis profesia sekretario de Esperanto-Asocio en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko (GDREA), en la pozicio de sekciestro de la Ĉefa Oficejo de Kulturligo, tie redaktis “der esperantist” (1970-1990) kaj la GDR-eldonojn de “Paco” (1970-1989).

Li doktoriĝis (1976, Dr. phil.) kaj habilitaciis (1985, en GDR: Dr.sc.phil.) pri lingvistiko (interlingvistikaj temoj) en Humboldt-Universitato de (orienta) Berlin, tie 1988 nomumita "Honoraria docento pri interlingvistiko" ĉe Humboldt-Universitato, kie li prelegis de 1988 ĝis 2007. Ĝis fino de 2010 li faris centojn da prelegoj antaŭ akademiaj instancoj en- kaj eksterlande, i.a. (kadre de prelegvojaĝoj) en la universitatoj de Aix-en-Provence, Budapest, Göteborg, Havanna, Helsinki, Oslo, Paris [Sorbonne], Plovdiv, Santa Clara (Kubo), Santiago de Cuba, Sofio, Tampere, Zagrebo.

Li organizis ĉ. 60 germanajn kaj esperantlingvajn fakajn konferencojn, incitiatis la serion de Esperantologiaj Konferencoj kadre de la Universalaj Kongresoj (ekde 1978), gvidis kaj preparis ĉ. 20 de ili. En 1991 li iniciatis la fondon de „Gesellschaft für Interlinguistik e.V.“ (GIL, Societo pri Interlingvistiko) kiun li prezidas ekde 1991.
Li estas (kun Humphrey Tonkin) “senior bibliographer” de „International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures“ (Usono, 1991-). Ekde 1974 li estas estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED). Li membras en la redaktaj komitatoj de „Language Problems & Language Planning“ (LPLP, 2001-, vd. http://www.benjamins.com/cgi-bin/t_seriesview.cgi?series=lplp) kaj de
„Esperantologio – Esperanto Studies“ (1999-, vd. http://www2.math.uu.se/esperanto/).
Li redaktas la bultenojn „Interlinguistische Informationen (por GIL:1992-) kaj “Informilo por Interlingvistoj” (por CED: 1992-). En la Esperanto-movado li i.a. estis 1970 – 1990 membro de la Internaciaj Komitatoj de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj 1978-1998 de Universala Esperanto-Asocio (C aŭ B-komitatano). Li verkis [ĝis mezo de 2010] ĉ. 500 sciencajn studojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn, ĉefe en la germana kaj en Esperanto kun tradukoj en kelkaj lingvoj, krome pli ol 1200 germanajn kaj esperantajn popularsciencajn ĵurnalismajn artikolojn. Li tradukis la “Komunistan Manifeston” de Marx kaj Engels (1990).

Jene elŝuteblas la listo de Publikaĵoj de D. Blanke, eltiraĵo el Informilo por Interlingvistoj (76) 2011/1. p.20-28.

En nia KATALOGO troveblas la sekvaj libroj de Detlev Blanke.

Nia kolego forpasis en naĝakcidento la 20an de aŭgusto 2016.
En la nomo de kolegoj, studentoj, lingvistoj kaj esperantistoj la redaktoro de edukado.net esprimas siajn kondolencajn sentojn kaj pensojn al la edzino Vera kaj deziras al ŝi forton.
Vidu la filmon pri omaĝprogramo, okazigita en Poznan, en septembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 36; | Aldoni propran komenton

36.
Boris je 2017-10-19 23:30:17

Detlev Blanke estis senlaca diskoniganto de interlingvistiko. En la 2005a jaro mi gastis en lia hejmo kaj vidis lian eksterordinaran bibliotekon. Li plu vivos en nia memoro!

35.
Esperant_Krakow je 2016-09-15 09:48:34

En Nitro li aliris min kaj ni interparolis pri IPI (Informilo por Interlingvistoj). Lia intereso pri la okazaĵoj estis ne nur tiu de redaktoro. Li interesiĝis profunde pri la realo de la scienca E-agado.
Estas malfacile imagi i.a. kia estos IPI sen li.
Mi esprimas al lia familio profundan kunsenton.
Maria Majerczak

34.
ClaudeNourmont je 2016-09-06 08:59:01

Vere estis granda ŝoko, kiam mi eksciis pri la forpaso de Detlev. Ni ne povis kredi tion. Ni ja renkontiĝis dum la UK. Li estis unu el miaj longjaraj konatuloj en la movado. Mankas al mi vortoj. Granda perdo por la Esperanto-movado!
Kondolencojn kaj kuraĝon al Wera en tiuj tristaj cirkonstancoj.

33.
DomSim je 2016-09-04 14:11:43

Mi renkontis Detlev dum la UK de Florenco. Li proponis al mi labori kune. Li verkis tion artikolon.

http://www.satesperanto.org/Esperanto-und-Atheismus-1-Detlev.html

Kodolencoj al lia amikoj kaj parencoj
Dominique Simeone

32.
testudo je 2016-08-30 16:23:03

Lingvisto, historiisto, esperantologo, aŭtoro de centoj kaj centoj da eseoj, sume eminenta esperantisto kaj eksterordinara Homo: Detlev Blanke, kolono firma de nia esperantujo, lasis neplenigeblan malplenon, en niaj menso kaj koro! Ripozu en Paco, en la Esperanto-Olimpo. Wera-n kaj ĉiuj-n familianojn kortuŝe mi brakumas.

31.
Svetlana je 2016-08-29 17:32:58

Korajn kondolencojn kaj fortojn al Wera kaj helan memoron al Detlev.

30.
Barbara je 2016-08-24 18:37:15

Neesprimeble trista kaj ŝoka estis la informo pri la forpaso de Detlev Blanke, kiun nur antaŭ kelkaj semajnoj mi revidis en Nitro. Mi bedaŭras, ke la dumkongresaj taskoj ne ebligis pli longan konversacion, interparolon. Multas la rememoroj, ĉar Detlev almenaŭ ekde la komenco de la 70-aj jaroj estis multfoje gasto de la E-Redakcio de Pola Radio, plurfoje gastis antaŭ nia mikrofono. En la intervjuoj kaj antaŭmikorfonaj interparoloj li ĉiam kapablis peri en maniero kompetenta, klara kaj kleriga konojn pri siaj laboroj, pri la evoluoj de interlingvistiko kaj esperantologio. En la elsendo http://pola-retradio.org/2016/08/e_elsendo-el-la-23-08-2016/ ni omaĝis lian memoron per la adiaŭa noto kaj interparolo rilatanta i.a. al la aperinta en 2007 libro pri lingvopolitiko kaj lingvokulturo, kiel rezulto de samnoma konferenco en 2005 organizita de GIL, Societo pri Interlingvistiko kaj VFsS, Societo por antaŭenigo de lingvistikaj studoj; En kora memoro mi konservas ĉiujn renkontiĝojn kun li kaj Wera, al kiu ankaŭ tiu ĉi voje mi transdonas elkorajn kondolencojn.

29.
fejfi je 2016-08-24 12:45:53

Kara Wera, hodiau atingis min la Gazetara Komuniko de UEA, kiu sciigis min pri la forpaso de via edzo Detlev.
Tiu chi informo shokis kaj forte tristigis min, kaj mi shatus esprimi al vi kaj al viaj familianoj mian kunsenton en chi momento, kiu certe por vi estas tre malfacila.
Vian edzon mi unuan fojon rememoras el iu fervojista renkontigho en orienta Germanio chirkau la jaro 1990, kiam mi, tiam komencintino, vane cerbumis, de kiu lando estas tiu esperantisto, kiu tiel belege parolas Esperanton. Mi tion neniel divenis, kaj de tiam Detlev estis por mi brila ekzemplo de ghusta Esperanta elparolo, kiun mi, plej vershajne, ghis nun ne sukcesis plene atingi.
Poreternan ripozon kaj pacon al Detlev!

28.
Vojacek je 2016-08-23 21:45:29

Kara Wera, akceptu mian kondolencon por neatendita forpaso de Detlev. Kiam ni renkontiĝis kaj reciproke interŝanĝis salutojn en UK en Nitra, mi tute ne pensis, ke mi vidas lin lastfoje. Mi povis partopreni nur duonon de la kongreso, do ni ne havis eblecon renkontiĝi denove por pli longa tempo. Sed dank' al lia verkaro li vivos kun ni, precipe inter esperantistoj.

27.
Ina je 2016-08-23 16:53:51

Kara Wera, legante la mesaĝon pri forpaso de Detlev, mi unue ne volis kredi tiun ŝokigan informon. Mi ne kapablas konsoli vin.
Mi ĵus legis en la panteonaj komentoj miajn bondezirojn al li por la venontaj jardekoj. Jes tion mi atendis kaj vere deziris por li. Li estas bezonata ĉi tie en Berlino. Ni konatiĝis jam iam en 1970 en Graz ĉe la IJK. Sed vere ni nur konatiĝis post la falo de la berlina muro kaj pleje dum la tre intensa kunlaboro en la LKK de la UK 1999. En Berlino ne estas eble pensi iun ajn altnivelan poresperantan agadon sen li kaj sen liaj bonaj kaj taŭgaj komentoj. Uff, mi ne povas imagi, ke li ne plu Estas.
Ina

26.
Katalin je 2016-08-23 15:43:50

Mi havas multajn memoraĵojn pri Detlev Blanke. Komence de la 90aj jaroj mi estis unu el la organizantoj de landa konferenco por lingvistoj kaj petis plurajn eksterlandajn kolegojn helpi al mi altigi la prestiĝon de Esperanto inter la hungaraj lingvistoj kaj precipe en mia altlernejo en Szombthely, kie mi gvidis Esperanto-fakon.
La fakto ke Detlev Balnke el Berlino kaj Otto Prytz el Oslo alveturis tien kaj prelegis, multe helpis al mi en tio, ke ankaŭ en la posta periodo mi suckesis lanĉi duan grupon en la fako.
Mi havas ankoraŭ plurajn belajn memoraĵojn pri Detlev, el kiuj eble la plej ĉarma estas, mia vizito ĉe ili en Berlino kaj nia diskuto, kiam mi dum horo provis konvinki lin pri tio, ke li devas ekuzi komputilon kaj la reton, ke li devas krei konton, retadreson kaj tiel povos serĉadi informojn, interŝanĝi rapide mesaĝojn, ktp. Li ŝajnis skeptika pri tio, sed mi kun grandega ĝojo rimarkis tre baldaŭ ke li cedis kaj ekuzis komputilon. Mi estis inter la unuaj al kiu li komunikis sian retadreson. :-)
Kelkajn jarojn post tiu renkontiĝo li dankis min kaj konfesis, ke li ne povas imagi kiel li povis antaŭe vivi kaj labori sen la reto kaj komputilo.
Mi vere devas esti dankema pro liaj multaj helpoj. Ekzemple sendado de libroj por la Katalogo de edukado.net, pro la filmitaj prelegoj, per kiuj li kontribuis al la reta trejnado de instruistoj, kiun mi gvidas.
Jen ekzemple la unua parto de prelego kiun mi filmigis kaj uzas kaj uzos ankoraŭ longe:
https://www.youtube.com/watch?v=fEYDWc-rR3E
(En la klarigtekstoj vi trovos la ligon al la sekva parto de la prelego).
Detlev, ripozu en paco.

25.
Forigita uzanto je 2016-08-23 09:05:20

Mi nur konis lin kiel preleganto, iomete mirante pri la senkomenta akcepto de antaua komunisto.
Nun mi scias pli bone kaj admiras lian dedichon al Esperantismo. Kondolencojn al familianoj, speciale al Wera.

24.
basiawarmia je 2016-08-23 08:37:18

Elkoraj kondolencoj.

23.
Burdo je 2016-08-23 07:57:29

Elkoraj kondolencoj.

22.
bujdoso je 2016-08-23 07:29:15

Mi kondolencas pro la homa kaj movada perdoj.

21.
Sylvain je 2016-08-23 07:17:19

Elkorajn kondolencojn. Mi tre tristas pro tiu perdo kaj deziras al Wera grandan kuraĝon. Sylvain

20.
mjb_edukado je 2016-08-23 06:44:34

Estis neatendita kaj ŝoka la sciigo pri la ĵusa forpaso de Detlev. Mi ekkonis lin kaj Wera ŝajne en la 90-aj jaroj, kiam la paro vizitis nian konversacian rondon en Parizo. De tiam ni havis multajn okazojn renkonti unu la alian dum UK-oj, KAEST-oj kaj diversaj aranĝoj. La perdo estas granda por E-ujo, interlingvistiko kaj mi nun bedaŭras, ke nesufiĉe kaptis la okazojn ĉerpi el liaj profundaj konoj kaj trovi terenon de kunlaboro. Al Wera, kiu estas por mi nedisigebla de la figuro de Detlev, mi sincere kondolencas, same kiel al lia familio. Funebre.

19.
espbib je 2016-08-23 06:09:17

Ŝoke trafita per la sciigo pri forpaso de Detlev Blanke, mi longe restis senkapabla kapti la perdon, kio okazis.
Tial mi ne tuj skribis tie adiaŭajn vortoj, sed nur sendis informon al Katalin.

Kara Wera,
mi ne scias, kiel eblas adekvate konsoli vin, sed estu certa, ke Detlev restos en niaj koroj, ne nur longe, sed daŭre!
Jam dum multaj jaroj Detlev ĉiam subtenis la idearon kaj la stokon de nia Germana Esperanto-Biblioteko Aalen.
Ni perdis nun subtenanton malavare donaceman, scienciston klare pensantan, samideanon klare pensantan kaj plej grave: amikon personan.
Restu en paco, postvivu en nia memoro!
Nome de la Germana Esperanto-Biblioteko Aalen: Utho Maier, direktoro

18.
javergara je 2016-08-23 00:21:33

Temas pri terura perdo por nia komunumo. Detlev estis unu el niaj plej elstaraj homoj, intelekte rigora, sincere idealisma kaj mirinde malegoisme sindonema. Li ĉiam pretis helpi aliajn homojn, ekz. per konsiloj pri esplorvojoj.

Mi treege bedaŭras lian neatenditan forpason

17.
marego je 2016-08-23 00:18:13

Antau 30 jaroj, Detlev malfermis por mi la pordon al interlingvistiko kaj Esperantologio. Ekde tiam, li estis mia mentoro kaj amiko. Neimageble, kiel mi vivos en la mondo sen akademia lumturo. Sincerajn kondolencojn al Wera kaj Katrin. Pacon al Detlev.

16.
pnascentes je 2016-08-22 23:38:34

Al Wera mi prezentas miajn kondolencojn. Mi memoras, kiam no intervjuis la paron por TV Supren, la televidkanalo de Unio Planeda (União Planetária). Li parolis pri Interlingvistiko kaj sxi pro Terminologio. Kia malgxojo!

15.
Forigita uzanto je 2016-08-22 22:51:16

Ŝokis min la malĝojiga novaĵo.
Sincerajn kondolencojn al liaj familianoj.
Detlev ripozu en paco.

14.
goberiko je 2016-08-22 22:43:32

Mi estas ŝokita. Li fotis min donacante la festlibron al Renato Corsetti dum la UK en Nitro kelkajn semajnojn antaŭe, kaj li ŝajnis farti bone... Ekde 1998, kiam mi magistriĝis en esperantologio, li ĉiam sekvis la evoluon de miaj interlingvistikaj esploroj kun atento kaj subteno, eĉ kiam niaj ideoj malsimilis. Klasika interlingvistiko perdis sian plej elstaran germanan reprezentanton. Kondolencojn al Wera kaj al la familio.

13.
nicolee je 2016-08-22 22:34:33

Mi tre bedaŭras lian forpason ankaŭ pro la fakto ke li bone konis miajn geavojn. En 2011 li sendis al mi longan leteron en kiu li rememoris miajn geavojn. Li eĉ memoris ke miaj geavoj donacis al li Esperanto-gramatiklibron kiam li estis juna kaj komencanto. Vi trovos lian leteron tie http://www.ipernity.com/blog/158659/344484

12.
blazio je 2011-06-04 17:44:28

Kara Detlev, elkore mi gratulas vin pretekste de via aĝo, pro via sukcesa entemigo de la gravega temaro de terninologio, inter esperantistoj. Sendube "planlingvistiko de la esperantista tradicio" kaj "ekster-Esperantuja novaj fortstreĉoj de lingvoplanado" sukcesos rekunfandiĝi ene de plua evoluo de terminologio. "Venos tien", verŝajne, ankaŭ normo-kreado de minoritataj lingvoj kun kreskanta ambicio. - Vi kaj Wera sukcese kunlaboradis en tiu grava kampo kaj ĉiam poiniris ankaŭ en scienc-organizado. Mi deziras al vi, Detlev, kaj ankaŭ al Wera, sukcesojn similajn kaj senĉesajn ankaŭ estonte.

Blazio Vaha
n.s. Wacha, Balázs, [ bala:ĵ]

11.
Johann je 2011-06-04 15:16:07

Kara Detlev,
iom malfrue, tamen mi volas gratuli al vi okaze de via 70 naskiĝtagdatreveno, dezirante ke vi restu ankoraŭ longe, longe same aktiva, sana kaj amika kiel ĝis nun. Via agado certe influis min pozitive kaj min ĝojas loĝi nun en la sama urbo, kie ni jam sufiĉe ofte kunlaboris kaj espereble pluaktivos.
Amike
Johano

10.
Ina je 2011-05-30 12:41:38

Kara Detlev,
ankau, samurbano, tamen malofte videbla, tutkore gratulas al via jubileo. Fakte mi estis tre surprizita vidante tiun jubilean gratulon. Lau mia sento vi estas dek jarojn pli juna. Sed konsiderante la la propran aĝon mi devas akcepti ke certe ĝustas. Do ĉion bonan por viaj venontaj aktivaj jardekoj.
amike salutas kaj gratulas
Ina

9.
ilonaesp je 2011-05-29 19:22:07

Kara Detlev,
Vi multe kontribuis al tio, ke interlingvistiko iĝu rekonata scienca esplortereno inter lingvistoj kaj inter esperantistoj.
Ni deziras, ke vi longe ĝuu la fruktojn de via laboro en bona sano kaj ankaŭ la ĉiutagajn ĝojojn
Ilona kaj Zbyszek

8.
Renatocorsetti je 2011-05-28 20:47:02

Kara Detlev, mi volas konfesi al vi nun, kiam ni ambaŭ estas jam 70-jaraj, en panteonoj, ktp, ke mi mem (kaj ankaŭ nia bedaŭrata amiko Maŭro La Torre) restis en la Esperanto-movado ankaŭ pro vi. Tiam ni ĉiuj estis junaj kaj pensis, ke la mondo estas ŝanĝebla pli facile ol ĝi fakte estas. La fakto, ke ni malkovris, ke ekzistas esperantistoj ankaŭ kiel vi, kiu pensis, ke gravas ŝanĝi la mondon ne nur koni ĝin, donis al ni kuraĝon resti en Esperantujo, ĉar ni pensis, ke efektive ĉi tie oni povas fari ion utilan por la mondo.

Ĉu ni sukcesis aŭ ne, tio estas alia rakonto, kiun mi rakontos al vi, kiam vi estos 80-jara.

Amike

Renato

7.
Vojacek je 2011-05-28 08:19:01

Al via jubileo mi deziras al vi ĉion bonan, precipe sanon, feliĉon kaj sukcesojn.
Josef Vojáček.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.