Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ewa Bondar
Vivtempo:1922 - 2015
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Ĉinujo, Estonujo, Finnlando, Francujo, Germanujo, Latvujo, Litovujo, Norvegujo, Pollando, Rusujo, Slovakujo, Ukrainujo
Prezento:Ewa Bondar naskiĝis la 26an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolinska, transprenante parte la rolon de la forpasinta Audrey. Ŝi ne nur kursojn gvidis en multaj landoj sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis farante administrajn laborojn ĉe la Cseh-aranĝoj dum la kongresoj.
Ewa Bondar en 2001 fariĝis honora membro de la Internacia Esperanto-Instituto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 21; | Aldoni propran komenton

21.
Elizabet je 2015-11-23 14:22:01

Kara Eva, kvankam tre malofte ni renkontiĝis, mi sentas kvazaŭ perdon de granda amikino. Nia konatiĝo okazis en Odeso, 1998, kie mi, kun admiro, sekvis vian Cseh-metodan seminarion. Eleganta, amika, gaja kaj sprita, vi restos modelo en mia koro.

20.
Forigita uzanto je 2015-11-17 20:53:03

Elkoran kondolencon.

19.
r7o6b je 2015-11-08 18:49:05

Nome de la nederlanda NGGE mi kore kondolencas la parencojn kaj kolegojn de la karmemora meritplena Ewa Bondar. Ŝia aktivado restos en nia memoro.
Rob Moerbeek.

18.
velanta je 2015-11-02 04:05:59

El fora Aŭstralio sur ties plej seka ŝtato mi kondolencas.
Antaŭ precize dudek jaroj por studi la zamenhofan lingvon
kaj la porpacajn idealojn de la Movado mi pasigis tutan jaron en bela Pollando,
kies plej bela instruisto de la Cseh-metodo ja estis sincera Ewa. A kaj B kaj ni ĉiuj
ĵus perdis grandan animon - Adelajdo kaj Bialistoko adiauas. Paul Desailly.

17.
Burdo je 2015-10-29 10:01:42

Hodiaŭ mi adiaŭos Eva por ĉiam. Sed Ŝi ne lasos vakuon por si, restos multaj ŝiaj lernantoj, Ĉe-instruistioj, kiujn ŝi edukis kaj simplaj esperantistoj kiel mi, en kies memoro ŝi lasis neforgeseblan spuron. Ripozu en paco.

16.
volodimir je 2015-10-28 20:22:21

Al mi bonŝancis koni tiun-ĉi mirindan sinjorinon Eva Bondar.
Ŝi por mi estas idealo de esperantistino; bela, bona, sincera, amikema, kompetenta, fidinda.
Eva havis fortan karakteron kaj neforgeseblan ĉarmon. Mi neniam forgesos ŝian alvenon al “Aroma Jalto” por gvidi la seminarion “A” por eduko de Cseh-metodaj instruistoj, malsana kun la temperaturo 38 gradoj! Eva, dormu trankvile! Vi estis kaj estas la plej ĉarma sinjorino en la mondo!

15.
Solano je 2015-10-28 16:20:34

Ewa restas en mia memoro agrabla homo kaj lerta esperantistino, kiu havis hejmon kun vasta esperanta libraro kaj belegajn florojn amatajn kaj flegatajn de ŝi. Miajn sincerajn kaj varmajn kondolencojn al la familianoj.

14.
autuno je 2015-10-28 10:08:13

La nomo de Ewa Bondar porĉiame ligiĝas kun Cseh-metodo kaj ties aŭtoro, Andreo Cseh. Kiel admiranto de Cseh, mi respekte kliniĝas antaŭ la ĵus forpasinta instruistino kiu fariĝas senmortulino. Miajn kondolencojn al ŝia familio.

13.
Forigita uzanto je 2015-10-28 06:40:01

Kara Ewa,
Mi ne kondolencas vin, ĉar vi dormas pace, sed mi kondolencas ĉiujn viajn konatulojn, al kiuj vi certe multe mankas.
Restu modelo por ni ĉiuj. Mi plezure renkontis vin en Zagreb.
Ginette

12.
Brescia je 2015-10-27 20:44:04

Plenkorajn kondolencojn al la familianoj de mia kara Instruistino. Olha

11.
Vojacek je 2015-10-27 19:34:16

Akceptu ankaŭ mian kondolencon.

10.
Grazina je 2015-10-27 18:51:09

Ewa restas en mia memoro kaj miaj koro tia kia ŝi estis: ĉarma, eleganta, trankvila kaj helpema!

9.
Ronaldeto je 2015-10-27 18:47:52

Mi sincere kondolencas al la familianoj kaj asocianoj!

8.
terenia_kk je 2015-10-27 18:06:07

Plej bonaj homoj restos en niaj koroj por ĉiam.

7.
Esperant_Krakow je 2015-10-27 12:28:50

Ewa Bondar partoprenis niajn naciajn ILEI-Konferencojn kaj talente kontribuis al ili. Ŝi estis diligenta kaj atentema membro de la pola sekcio de ILEI. Kortuŝa estas ŝia sindediĉo por E-o en diversaj medioj (i.a. la subtenado donata al la Studumo en Bydgoszcz), ĝis malfruaj vivjaroj. Brava persono, ŝi ne atentis la distancojn kaj foje sian sanstaton (iam kun forta febro ŝi faris longan eksterlandan vojaĝon por instrui...).
Ŝi meritas niajn dankajn pensojn.
Maria Majerczak

6.
barbarakruszews je 2015-10-27 11:45:09

Mi adiaŭas vin kara Ewa,mi bedaŭras, ke ne eblos jam brakumi vin, renkonti. Tiom multe da bonkoreco mi ricevis de vi, Ewa.....dankon!

5.
Arlette je 2015-10-27 11:18:37

Ni konatiĝis en Grezijono, kie vi instruis dum tiutempaj 3 semajnaj staĝoj. Vi tie majstre instruis rektmetode kaj rektkaraktere sed ĉiam kun milda afabla rideto.
Ripozu en paco.
Edmond kaj Arlette Plutniak

4.
pwierzbowski je 2015-10-27 11:03:03

Kun granda bedaŭro ni eksciis pri la hodiaŭa forpaso de Ewa. Nome de Bjalistoka Esperanto-Societo mi volas kore adiaŭi ŝin kaj danki por ĉio, kion ŝi faris por bjalistoka, podlaĥia, pollanda kaj internacia Esperantujo. Honoron al ŝia memoro!

3.
Grazina je 2014-12-19 10:47:45

Kara Ewa estas vere talenta instruistino, kiu instruas ne nur la lingvon, sed ankaŭ la manieron por vivi kaj agi!

2.
Brescia je 2013-01-03 22:59:12

Karega Eva, via neimageble gaja kaj amikeca kurso en Belorusio, kiun mi iam partoprenis, gravuriĝis sur mia memoro! Multajn kisojn al vi el Italujo! Tutanime via, Olha Vdovychenko.

1.
Barbara je 2012-02-08 19:22:17

Kara Eva, jam delonge mi ŝuldas la gratulvortojn pro la akiro de la distinga loko en la Panteono de edukado.net. Tio estis ankaŭ por mi la okazo rememori komunajn renkontiĝojn, dum kiuj vi radie feliĉis pro la formado de novaj lingvoadeptoj. Plej kore, Barbara Pietrzak

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.