Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 14; | Aldoni propran komenton
Min impresis la ekumenaj kaj pacemaj pensoj de Eva. Al Esperanta vojo min neturneble gvidis la tagoj, dum kiuj mi loĝis ĉe ŝi studante en ELTE. Ŝia kuirejo, ŝiaj pladoj, ŝia mielo-butero sur pano, ŝiaj rakontoj pri la milita tempo instruis min. Dankon al Dio ke tia homo ekzistis. Benita estu ŝia memoro! Ankaŭ tio, ke ŝi kunlaboris kun mia amata instruistino A.-M. Raittila, jam forpasinta, por finnigi himnojn, kortuŝas min. Pri tio mi legis nur nun en Panteono. Dankon al Synnöve pro la faktoj prezentitaj de ŝi.
Mi memoras bone kelkajn kortuŝajn renkontojn kun Ŝi dum Ekumenaj kaj KELI-kongresoj. Ĉiam ŝi estis bonkora, helpema. Grandioza.
Mi kondolencas al gefamilanoj.
Dum la lastaj jaroj, fine de aŭgusto mi kutime vizitis la klubejon kie ŝi ĉiam ĝoje akceptis min. Ankaŭ ĉi-jare mi gxoje revidis ŝin, iel ŝi estis simbolo de budapeŝta e-vivo. Ŝi mankos al ni hungaraj esperantistoj, ŝia serena bonhumoro, saĝo... Ŝi estis samaĝa kun Istvan Szerdahelyi kiu forpasis antau 31 jaroj.
Al karaj familianoj de Eva Farkas-Tatar, ŝi estas bone konata en Lahti, kie ŝi unue estis kun la edzo kiu jarojn kunlaboris kun Anna-Maija Raittila: Ili elektis kaj tradukis psalmojn por finna nova psalmaro. Poste Eva instruis Esperanton en la somera universitato de Jyväskylä, en Tampereo kaj en Lahti. La nepo lernis esperanton en Finnlando. Eva ĉiam admiris bluan ĉielon kaj blankajn nubojn en Finnlando kaj apudvojan florantan naturon. Mi komprenis, ke en Finnlando ŝi havis tempon rigardi kaj vere vidi la naturon. Versajne en Hungario, ŝi ĉiam estis tre okupita. Somere ŝi faris en la somera dometo konfitaĵojn por la vintro, la familio ja grandis. En Kopenhago ni havis tre memorriĉan interparolon. La lastan fojon ni renkontiĝis dum KELI-kongreso en Bratislavo, kie ŝi gvidis tre intiman, kortuŝan biblian rondon dum kiu ni malmultaj, kiuj ĉeestis sentis ankaŭ la ĉeeston de Josefo (la edzo de Eva). Eva ĉiam vivas en mia koro, afable konsilas al harmonia, tolerema vivo. Ŝi estas unu el la homoj, kies konatiĝo valorigas la penon lerni Esperanton. Espereble vi, gefiloj kaj genepoj, kaj sekva generacio neniam forgesos la valoron de viaj geavoj.
Kondolencon!
Kondolencon al la familio kaj al ni ĉiuj! Renato Corsetti
Kara Onjo Éva, ripozu en paco! Mi neniam forgesos Vin.
Onjo Éva estis la persono, kiu kunligis la homojn. En la klubo estis sola regulo: "Vi ne rajtas diri malbonon pri aliulo." Ŝin ĉiuj amis, ŝi estis malfermita al ĉiu kaj ĉio, progreseme pensanta kaj socie sentema, ekzemple ŝi regule donacis monon por la malriĉaj infanoj. Ŝia morto estasgranda perdo.
Tre surprizis min antaŭ duonhoro ricevita la trista informo de edukado.net pri ŝia forpaso. Mi konatiĝis kun Éva en la jaro 1979, kiam mi partoprenis en Budapeŝto kurson por teknikistoj de komputilo R10 (aŭ EC1010), produktata en Hungario. La renkontiĝoj kun ŝi estis ĉiam agrablaj. Al ŝiaj familianoj mi sendas sinceran kondolencon.
Ŝokis min, la novaĵo, pri forpaso de mia Esperanto-patrino, kiu multege helpis min sur mia Esperanto-vojo.
En 1992, en majo, ŝi venis en la Hungaran Radion, kiam estis surbendigitaj la kantoj, el kiuj estis produktita "Por vidi la mondon".
Ŝi venis en la preĝejon ĉe placo Kassak, kiam estis surbendigitaj la kantoj al mia 2a kasedo "Dimanĉa Koncerto", al kiu mi ricevis de ŝi la plej multe da religiaj kantoj (1994). Mi ne kalkulis, kiomfoje, ŝi invitis min en sian studion por surbendigi kun mi intervjuojn.
Kiam estis fondita la Budapeŝta Esperanto-klubo, multe da esperantistoj partoprenis la fondan klubkunvenon. Ĉiam estis ege interesaj prelegoj, pri diversaj temoj, ĉu pri UK-oj, ĉu pri Ekumenaj Esperanto-Kongresoj, ĉu pri KELI-Kongresoj.
Ni perdis tre gravan esperantiston.
Karega Onjo Eva, ni neniam forgesos vin, portados vin, en niaj koroj.
Ripozu en paco.
Al la familianoj, mi sendas miajn plej sincerajn kondolencojn.
Tutkoran gratulon por via ekzemplodona agado kaj homama sinteno kaj vivo!
Ladiszlao Gados
Mi elkore gratulas al Vi. Pli frue mi ĉiam sentis, ke sen Vi ne estas kompleta la Panteono. Ĉion plej bonan.
Ivano
Karega Onjo Éva,
Elkore mi gratulas vin pro via laborego por Esperanto, kaj kiel instrustino kaj kiel redaktoro de la esperantlingvaj radio-elsendoj, kaj gvidanto de la Budapeŝta Esperanto-Klubo. Mi deziras al vi ege bonan sanon, multe da ĝojo en via vivo! Mi ĉiam estas ege dankema pro via multege da helpo al mi por plibonigi mian Esperanton kaj por eldono de mia kasedo: Dimanĉa Koncerto (1994).
Elkore kaj plej amike,
Anjo
PS.:
Kara Eva!
Koran gratulon al vi Eva! Mi memoras kiel ni kune pasintan someron klopodis trovi la ĉefenirejon de Tivoli en Kopenhago en pluvo. Estis agrable renkonti vin, kun kiu mi konatiĝis en la 1990aj jaroj dum nia somera kurso en Tampere. Mi eĉ havis la plezuron instrui vian nigraharan nepon, kiu ravis la kvar finnajn blondajn knabinojn.
Sanon kaj fortojn al vi!
Sylvia Hämäläinen, Tampere