Karaj geamikoj
Niaj 16aj Pluezekaj renkontiĝoj (Bretonio, nord-okcidenta Francio) alproksimiĝas. Ĝi okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto.
Ĉi-jare ni akceptos du honorgastojn :
-Razen Manandhar, kiu gvidos kurson kaj prelegos pri sia lando: Nepalo.
-Igor Ferera, juna brazilano(17-jara) el "Bona Espero"konata lern- farmbieno kiu zorgas pri infanoj en Brazilo. Igor parolos al ni pri sia restado en tiu centro.
Ni proponas al vi : -diversnivelajn kursojn.
-atelierojn: (teatro, ludoj en esperanto, keltaj desegnoj, jogo...)
-turismon; (abatejo de Bopor, kastelo de La Roche Jagu, kapelo de Kermaria kaj promenadoj laŭlonge de la maro)
-tre interesan ekskurson: vizito de abelbredejo en Begard ĉe esperantista abelbredistino kaj centro de sonmalkovro (centre de découverte du son )en arbara valo de Cavan
- dimanĉon vespere: muzika vesperkunveno
Ne plu hezitu !Ni ĝoje akceptos vin. Informu viajn konatulojn.
Ne estas tro malfrue por aliĝi .
Por pli da informoj, vizitu nian retejon:
http://www.pluezek-esperanto.net kaj tiun ĉi blogon:
http.//www.over-blog.netPlej amike
Louise Rigault :02 96 22 70 13 andrigault(ĉe)wanadoo.fr
http://www.pluezek-esperanto.net/