Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojHungara lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:28:05

Veronika Acsádi skribis:
Egészségedre!
Mi elektis tiun ĉi vorton ĉar ĝi ĉiam memorigas min pri amuzaj momentoj dum E-renkontiĝoj: ĝi ja estas (mi ne komprenas, kial) tre malfacile prononcebla por nehungaroj - kaj se ĝi estas malĝuste prononcebla, signifas ion tute alian, eĉ, ion maldecan...:)
Ĝi signifas "Je via sano!", do, ofte uzebla vorto dum junularaj E-renkontiĝoj, kiam ni sidas ĉirkaŭtable kun iu alkoholaĵo en niaj glasoj kaj iu ekhavas la ideon: "Nun ni tostu uzante la diversnaciajn tostvortojn!". Mi jam ridetas je tiu ĉi momento ĉar bone scias, ke eksterlandanoj ne kapablas ĝuste prononci tiun ĉi vorton kaj la malĝuste prononcita vorto signifas ion tute alian...
Do, la ĝusta prononco estas: /ege:sŝe:gedre/
la malĝusta prononco estas: /ege:sŝeggedre/ - kaj signifas "Je via tuta postaĵo!" :))

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:28:58

Katalin skribis:
Reage al la itala enskribo pri CIAO mi ankaŭ tie aldonis la sekvan klarigon pri niaj samdevenaj salutformoj.
En la hungara estas tre populara salutformo: "Szervusz" [servus] kaj aliaj ĝiaj variaĵoj kiel szebusz [serbus], szevasz [sevas], szia [sia], ĉiuj uzataj nur en la neformala, interamika komunikado.

La deveno estas la sama kiel tiu de la itala CIAO.
En la latina lingvo „servus” signifis serviston, sklavon. La salutformo: servus humillimus domini (mi estas humila servisto de la sinjoro) komenciĝis per la nun uzata "szervusz". Al la hungara lingvo la vorto venis el la aŭstria germana lingvo, sed ĝi disvatiĝis ankaŭ en la ĉeĥa kaj pola lingvoj.

Sylvain
afiŝita je 2010-10-24 09:31:21

drusza [drusa] - nomfrato
Tra la malfacilaĵoj de la vivo, (ge)fratoj kutime helpas unu la alian. Tial, en multaj kulturoj, nomi nefamilianon 'frato' estas signo de granda fido kaj amikeco. Ekzistas ankaŭ la sangofratoj, kiuj tranĉas sian pojnon kaj miksas sian sangon por ĵuri unu la alian eternan subtenon, kaj la batalfratoj, kiuj fratiĝis pro kuna transvivo de teruraĵoj. Sed la hungaroj uzas la vorton 'drusza' por indiki alian fratecon, la nomfratecon. En tiu tradicio kie la nomtago estas pli publike celebrata ol la naskiĝtago (familia festo), renkonti iun, kiu nomiĝas same estas bona signo, kaj kreas ligon. Estas tute alia reago ol mi konas en mia kulturo, kie oni ĝeniĝas senti sin neunika...
Tial mi ŝatas la vorton!

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:32:24

Strangaj nomoj
La hungaraj nomoj en pluraj vidpunktoj diferencas de la alilandaj nomoj.
La unua grava diferenco estas en la vicordo de la elementoj. Laŭ la nacia kutimo en Hungario unue staras la familia nomo kaj nur ekde la dua loko venas la personaj nomoj, plej ofte nur unu, sed kelkfoje ankaŭ dua.
Sekve la nomo de Kolomano (Kalman) Kalocsay en lia gepatra lingvo skribiĝis: Kalocsay Kálmán.
Tio signifas, ke (kiel ekzemple ĉe la japanaj nomoj) okaze de alparoloj aŭ alskriboj vi devas distingi inter la nomoj laŭ via stilo kaj rilato al la celato.
Ekzemple „Estimata s-ro Baghy!”. Sed en amika stilo vi povas skribi al iu kun la vortoj „Kara Julio!”. (Ne miru, ni ĉiam metas krisignon post leteraj alparoloj.)
Interŝanĝi tiujn du nomojn kaj formojn donos strangan efikon.
Tamen atentu, ke konante la internaciajn kutimojn, en Esperantio hungaroj jam intence ŝanĝas la vicordon kaj skribas inverse sian nomon.
Do, precipe en kazo de hungaroj kaj japanoj (kaj kelkaj aliaj nacioj) ĉiam informiĝu unue kiu nomo estas la persona kaj kiu la familia.
La alian problemon kaŭzas la nomoj de la virinoj, speciale tiuj de la edziniĝintaj .
Ni rigardu mian propran okazon:
Mia knabina nomo, kiun mi havis ĝis mia geedziĝo estis: Kováts Katalin (familinomo Kováts, persona nomo: Katalin).
Post mia geedziĝo kun Smidéliusz Kálmán, laŭ la tiam - preskaŭ unusola eblo - mi fariĝis Smidéliusz Kálmánné. Se vi observas bone, la diferenco inter la nomoj de mia edzo kaj de mi estis nur la –né sufikso, indikanta ke temas pri la edzino de Smidéliusz Kálmán. Nenio scieblis pri la persona aŭ eksa familia nomo de tiu edzino, sekve neniu plu povis neformale alparoli min, kaj aliajn edzinojn sen vere interkonatiĝi kun ili.
En Esperantujo oni ofte alparolis min per „Kálmánné” kaj pro tio mi simple tute ne oficiale komencis uzi en la internacia medio la nomon: Katalin SMIDÉLIUSZ.
Per nova geedziĝo kaj tiama bona decido pri repreno de mia knabina nomo mi definitive solvis la problemon, sed al divorco, kiel al solvo mi ne kuraĝigas la aliajn hungarajn virinojn.
La moralo estas ke:
se vi vidas hungaran nomon kun formo: XXXXXX XXXXXXX-né, sciu, ke temas pri virino, kiu estas edzino de tiu viro kies nomon vi ricevas forprenante la lastajn du literojn „né”. Ne forgesu, ke vi neniam alparolu ŝin je ajna videbla nomo, sed rapide informiĝu pri ŝia kaŝita persona nomo. Multan sukceson en viaj interkonatiĝoj.
Kontroltasko: rigardu la sekvajn nomŝildojn kaj respondu al la subaj kvin demandoj.
1. Kiu estas certe virino?
2. Kiu estas edziniĝinta?
3. Kies personan nomon vi ne scias?
4. Kiujn formalajn alparolojn vi povus uzi kun tiuj personoj?
5 Kiujn kaj kiel vi povus neformale alparoli?
Nagy Péterné
Kalocsay Kálmánné
Zöld Andor
Szerdahelyi Anna
Szilvási Petra
Kovács Ivánné
Kiss Magdolna
Baghy Lajosné

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:33:35

Eszperente nyelv Hungara lingvo: ESZPERENTE NYELV [esperente njelv].
Traduko: lingvo „eszperente”
Klarigo:
Ĝi funkcias laŭ la reguloj de la hungara lingvo sed uzeblas nur la vokaloj ”e”. Estas bona lingva ludo, oni verkas en ĝi poemojn, leterojn kaj funkcias ankaŭ "Eszeprente webhelyek" t.e. esperente-hejmpaĝoj.
La lingvon elpensis fama hungara verkisto Frigyes Karinthy laŭbaze de la ideo de Esperanto. Pluraj el liaj verkoj legeblas ankaŭ en la internacia lingvo. Ekde 1932 li estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo, partoprenis kelkajn kongresojn, sed ne parolis Esperanton.
Serĉu pliajn informojn en Vikipedio.

Jen du etaj sonmaterialoj pri
Étterem = Kellemes hely, melyben kedvedre ehetsz eleget, ellenben e nevezetes helyen teljes keresetedet elverheted.
Laŭvorta traduko: Restoracio = Agrabla loko, en kiu vi povas manĝi sufiĉe laŭ via plaĉo, sed en tiu fama loko vi povas elspezi vian tutan salajron.
Boci, boci tarka, se füle, se farka (komenco de infankanto) / "Bovido, bovido bunta, [havas] nek orelon, nek voston" = Tehenek gyermeke, tehenek gyermeke fekete pettyes, se szerve, mellyel zengezeteket fejbe vehetne, se szerve, mellyel legyeket elhessegethetne.
Aŭskultu ilin sube.

Katalin
afiŝita je 2011-08-02 22:16:24

Ni ĵus alŝutis al la DOSIERUJO PowerPoint-prezentaĵon de Mónika Molnár pri la Hungara Lingvo. Se vi volas vidi bazajn infromojn aŭ uzi materialon por lingva festivalo, vi povas ĉerpi el ĝi ideojn.
Jen la ligo: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=141

fringilla13
afiŝita je 2011-09-20 14:16:50

Mi kolektas kaj kun plezuro lernas mallongajn hungarajn kantojn. Unu, nome "Tavaszi szél", mi instruis ankaŭ al miaj (polaj) gelernantoj, kiuj ĝis nun nenion sciis pri la hungara lingvo.
Antaŭ nelonge, en malnova pola lernolibro pri muziko, mi trovis hungaran popolkanton kun pollingva teksto. La titolo "Róża" [ruĵa] signifas kompreneble "Rózsa". Neniam antaŭe mi vidis hungaran kanton kun pola teksto, do imagu mian ĝojon. Tuj mi skribis al mia hungara amikino, sed ŝi respondis, ke ŝi ne konas la kanton. La samon respondis tri aliaj hungarinoj (ĉiu el ili vivas en alia urbo).
Ĉu eblas, ke por la lernolibro oni elektis - kiel tipan ekzemplon - tute nekonatan popolkanton? Esperante, ke iu el vi konas la kanton, mi esperantigis la polan tekston. Jen ĝi:

1. Mi vin deŝiros, belega rozo, prenos vin en la domon.
Mi vin metos en freŝan akvon, starigos en vazon.
Ej, prefere lasu min,
Ĉar en la ĝardeno ne estas malbone,
Ĉi tie estas pli bone ol en la domo.

2. Mi donos al vi kristalan vazon, ornamos vin per rubando.
En mia domo vi loĝos kiel reĝino.
Aĥ! Mi volas esti en la ĝardeno,
Mi preferas vivi libera,
En mia tuta beleco!

Kompreneble la vortoj estas bele rimitaj kaj la teksto sonas sufiĉe bone.

Tamen en la originala hungara kanto ne nepre temas pri rozo. Povas esti simile kiel en la kazo de pola popolkanto, facile trovebla en multaj hungarlingvaj retejoj kun porinfanaj kantoj, kies hungara teksto (Hajnalórán bérctetőről nézek szerteszét) havas nenion komunan kun la pola originalo (krom multaj la-la-la-la). :) Laŭ la teksto mi longe ne povis diveni, pri kiu pola kanto temas. Nur post kiam mi laŭtlegis ĝin atentante pri la ritmo, mi rekonis, ke certe temas pri la bone konata kanto "Knabineto arbareton iris kun la ĝoj'".

Gravas do la melodio. Pro tio mi skanis la paĝon kaj faris MIDI-dosieron, sed la duan ne eblas aligi ĉi tie. Ĉu iu konas la kanton? Mi tre petas gehungarojn pri helpo. :)
Se vi ne scipovas legi notojn, mi sendos al vi la MIDI-dosieron per reto, bonvolu nur skribi al mi.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9871_1316528210.jpg

fringilla13
afiŝita je 2011-10-01 18:20:31

Iam mi trovis jenan hungaran kanton:
1. Két krajcárom volt nékem.
2. Vettem rajta sok búzát.
3. Elvittem a malomba.
4. Megőrölték a lisztet.
5. Süttem véle perecet.
6. Megették a gyerekek.
7. Az öreg is kívánta.
8. Az öregnek nem jutott.

(Vidu: http://www.mamalisa.com/?lang=Hungarian&t=es&p=2408
Két krajcáros dal)

Mi tradukis la tekston helpe de vortaro, ne estis tre malfacila la tasko, sed mi havas du demandojn.

1/ Kiu estas "az öreg"? Ĉu la avo/avino, ĉu iu ajn maljuna persono - oni ne scias, kiu? (Sed "a/az" ne estas ja IU AJN persono)?

2/ Serĉante en la vortaro, mi trovis tri preskaŭ identajn verbojn:
megőröl - mueli
megőrül - freneziĝi
megörül - ekĝoji

Ĝis nun mi konis nur la trian el ili, kaj nun mi miregis. Ĉu (dum flua parolo) vere eblas, ke hungaroj elparolas la vortojn tiel malsame, ke oni tuj aŭdas la diferencon?

kolombisto
afiŝita je 2011-10-01 19:34:24

1 /En la kanto se enhavas nur unu strofon la "öreg" ne estas konata, difinita persono tial esp. maljuna aŭ olda viro. En la poemoj oni uzas la difinitan artikolon, eble pro rimo.
2/ megőrölték: oni mueliĝis la farunon - megőrölték a lisztet-
aŭ -la mastro mueligis farunon- Tie ĉi la uzo de artikolo ne estas deviga
Jes la hungaroj forte akcentas la longan vokalon kaj tial oni bone aŭdas la diferencon.
Mi pensas /sed ne scias/ ĝi similas ol la poloj sen artikolo povas kompreni per akcento, ĉu konata aŭ nekonata, estas la persono au la aĵo.
La sekvonta tute bone vi tradukis, megörültem - mi ekĝojis
megőrültem - mi freneziĝis

kolombisto
afiŝita je 2013-09-26 15:53:48

Interesaĵo estas la teksto al hungaranoj, pri la uzado de vokaloj "e" La poemo estas imitaĵo de la poemo de Aleksandro Petőfi (Petőfi Sándor) -Kurta drinkejo sur la fino de vilaĝo-

Telepszegleten szeszelde
csermely mellett elhelyezve,
benne kedve tetszelegne,
teszem fel, nem esteledne.

Egek rendre estelednek,
erek, berkek csendesednek.
Dereglye sem megy keresztbe,
hever e fekete csendbe

Szeszelde bezzeg nem csendes,
zeng-peng benne zene rendes.
Szesz ereje szerteterjed,
embereknek kedve gerjed.

Hej, menyecske, kedves lelkem,
erjedt hegylevet kell nyelnem!
Legyen hetven esztendeje,
de meg heves szesz ereje !

Zenemester, sebesebben!
Kerekedett fene kedvem.
Keresetem szerteverem,
lelkemet meg eltemetem.

Megjelennek rendelettel:
csendesebben kedvetekkel!

Telep feje heveredne,
esetleg elszenderedne !

Legyen vele beste lelke,
te meg eredj fene helyre!
Zene zengjen, szedte- vedte,
pendelyemnek lehet veszte !

Esmeg mennek, reteszt vernek:
Legyenek csendesek kendtek!
Szentek lelke legyen velek,
kedves egyetlenem beteg.

Feleletet meg nem tett,
berekesztnek szesznyeletet.
Zene menten befejezve,
szertemennek csendesedve.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.