Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojHispana lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:37:41

Wladimir Covas skribis:
Esperanza Jen ĉi tie bela vorto, mi opinias.
Hispana prononco estas "esperanza" kun mola "z".
Signifon estas: "Espero".

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:38:40

Hugo Mora skribis el Kostariko:

Salutformo: Vivplene! Jen mia kontribuo pri salutesprimo tre alloga kaj vivplena:
Hispanlingve: ¡Pura vida!
Prononco: [púra vída]
Signifo en E-o: Vivplene!
Mi ne scias ĉu tiu esprimo uziĝas ankaŭ en aliaj hispanlingvaj landoj aŭ
nur en mia lando, Kostariko. La esprimo naskiĝis inter gejunuloj, kiuj
respondante al tradicia salutesprimo:
¿Cómo estás? [kómo estás] = Kiel vi fartas?
respondis: ¡Pura vida!
Ĝi baldaŭ ĝeneraliĝis kaj ĝia optimisma
nuanco al mi multe plaĉas, eĉ se mi, kiel "veterano en la vivo", ne uzas
ĝin. Tamen multaj alilingvaj turistoj (junaj aŭ ne) ne kapablaj kompreni
la hispanan lingvon utiligas ĝin en ĉiaj kuntekstoj, kio kelkfoje kreas
amuzajn situaciojn!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.