Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojAngla lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 10:09:43

Russ Williams skribis:

When pigs fly
La angla havas esprimon ke io okazos "when pigs fly", t.e. "kiam porkoj flugos". La senco estas ke io ne okazos aŭ eĉ estas neebla.
Elparolo (proksimume, per Esperantaj literoj): "ŭen pigz flaj".
La esprimo amuzas min ne nur pro la amuza imago mem, sed ĉar la arto de la ŝatata de mi muzika albumo "Animals" (Bestoj) de Pink Floyd aludas ĝin, kun fluganta porkego inter fumtuboj de malgaja fabriko. Vidu:
http://images.google.com/images?q=animals+pink+floyd
Krome povus indi kompreni la esprimon, ĉar oni povus fojfoje aŭdi ĝin diritan de iuj anglalingvanoj pri Esperanto: "Esperanto will succeed when pigs fly!", do "Esperanto sukcesos kiam porkoj flugos!"
Ekzistas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, laŭ Vikipedio:
http://en.wikipedia.org/wiki/Pigs_fly

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-25 10:28:02

Mi supozas ke la ekvivalento en Esperanto de la angla 'When pigs fly' estas 'Kiam venos la fina venko'.
Tamen, se tiu imago estas konata en multaj lingvoj, tiam 'Kiam porkoj flugos' estas jam Esperanta idiotismo laŭ Regulo 15. de la famaj 16.
Eble iu ŝatus kompili 'Idiotismaro' por Esperanto, kiu entenu ĉiujn kolorajn esprimojn kiuj estas komunaj en la Eŭropaj lingvoj.
En kiom da lingvoj (mi min demandas) oni diras 'Ne mia taso da teo' - mi kredas ke la francoj jam uzas tiun esprimon en la franca. Oni uzas tiun esprimon angle por signifi aferon kiu ne tre plaĉas aŭ ne interesas aŭ pri kio oni ne multon scias.

Mike59
afiŝita je 2010-10-25 20:45:15

En la franca, oni diras : "Quand les poules auront des dents" (= Kiam la kokinoj havos dentojn";).
Ankaŭ mi tre ŝatas kaj la anglan frazon kaj la faman albumon de Pink Floyd!!!
Fakte ekzistas multaj amuzaj dirmanieroj en la angla... kaj en la franca!
Dankon pro via nova interesa temo.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-26 10:46:50

Kaj Mike, ĉu vi ne konsentas ke ankaŭ en Esperanto oni bezonas tiajn bildecajn esprimon. Jen taŭga projekto, katalogi tiujn kiuj estas facile kompreneblaj internacie (en kunteksto).

blazio
afiŝita je 2010-10-29 11:11:40

La tradicia Zamenhofa esprimo verŝajne estas En la tago de Sankta Neniamo. Sed mi skribas tion senkontrole,
verŝajne estas aliaj similsencaj parolturnoj en Proveraro Esperanta. Ĉe Ada Csiszár - Kálmán Kalocsay )en Domfabrikp) Kalocsay [ĉisa:r, kaloĉai] oni trovas esprimon Kiam sur glacio kreskos herbo.

Mike59
afiŝita je 2010-10-29 22:16:11

Ramsgatano skribis:
Kaj Mike, ĉu vi ne konsentas ke ankaŭ en Esperanto oni bezonas tiajn bildecajn esprimon. Jen taŭga projekto, katalogi tiujn kiuj estas facile kompreneblaj internacie (en kunteksto).
Jen tre bona ideo, kara samideano!

Mike59
afiŝita je 2010-10-29 22:19:54

blazio skribis:
La tradicia Zamenhofa esprimo verŝajne estas En la tago de Sankta Neniamo. Sed mi skribas tion senkontrole,
verŝajne estas aliaj similsencaj parolturnoj en Proveraro Esperanta. Ĉe Ada Csiszár - Kálmán Kalocsay )en Domfabrikp) Kalocsay [ĉisa:r, kaloĉai] oni trovas esprimon Kiam sur glacio kreskos herbo.
La du esprimoj tre bele sonas! Kaj oni ne bezonas klarigojn por kompreni, ĉu ne? :-)

blazio
afiŝita je 2010-11-02 08:19:50

Tre abunde kaj detale okupiĝis pri Esperantaj frazeologiaĵoj Sabine FIEDLER [fi:dler? fi:dla?],
kaj multe ekzamenis entekstiĝon de frazeologiaĵoj ankaŭ A. Melnikov.

Krome, certe ankaŭ Theresa (?) Lléoncy tuŝis tiun temon verkante pri Raymond Schwartz.

estas konate, ke en Kredu min, Sinjorino de Cezaro Rosetti ĉiu ĉapitro komenciĝas je Zamenhofa proverbo:

Laŭ mia scio ĉe la Budapeŝta universitato estas preparata ia faklaboraĵo pri kompara frazeologio, kie
verŝajne oni konsideros ankaŭ Eseranton. (Ne temas pri laboraĵo de studento de E-fako).

Sed oni devus ankaŭ iom pli instruadi frazeologiaĵojn. Julo Baghy en sia lernolibro fine de ĉiu leciono prezentis ion tian (eble po du aferoj).

tukero
afiŝita je 2011-12-11 23:28:01

Ĝuste tiaj esprimoj spegulas la ĝeneralan sperton de la homaro. Tial mi opinias ke necesas kompari krom la proverbojn kaj parolturnojn ankaŭ la idiomaĵojn (mi malŝatas la terminon "idiotismo", kvankam ĝi estas Zamenhofa), uzante Esperanton kiel medion por konstati la komunan saĝon de ĉiuj popoloj. Estas mirige, kiom da tiu trezoro estas perifraze samsignifa.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.