Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojHispana lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 13:42:45

En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn de hispanlingvanoj, por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".

eiriarte
afiŝita je 2011-04-24 12:20:09

En la hispana lingvo, almenaŭ en Hispanujo, ni elparolas la literon vo ĝuste same kiel la literon bo (dulipe, ne dentolipe). Tio hispane ne estas eraro, sed Esperante ja estas, kaj eĉ spertaj hispanlingvaj esperantistoj ofte eraras tie.

Do konvenas insisti al lernantoj ke la litero vo estas simila al fo, ĝuste kiel bo estas simila al po (vo kaj bo estas voĉaj, dum fo kaj po estas senvoĉaj).

Ankaŭ estus bone montri al ili parojn da vortoj kiuj klare kaj amuze montru la gravecon de la eraro. Ekzemple:
  • bonbolu! - bonvolu!
  • besto - vesto
  • benu! - venu!
  • fina benko - fina venko
  • Ankaŭ: liveri, vato, korvo, ktp.

tukero
afiŝita je 2011-06-24 22:38:03

Mi ĉiam instruas ke la esperantlingva "v" estas voĉa "f". Tion mi faris ankaŭ instruante la anglan al germanoj, turkoj kaj ruslingvaj "remigrintoj" (t. e. germanoj el ĉefe rusa lingva medio), en kies lingvosperto la "v" ankaŭ estas dulipa, tamen distingebla de "b", kontraŭe al la hispana. Sufiĉe bone funkciis. Validas la ĝenerala regulo de alofona tolero, kiu ebligas kompreni misprononcitan vorton interne de kunteksto.

AlejandroPareja
afiŝita je 2011-06-25 05:23:39

Unu el la plej tipaj prononceraroj de hispanparolantoj estas tio, ke ili (ni) prononcas "S + konsonanto" ĉe la komenco de vorto kiel "ES + konsonanto". Do, "scii" estas prononcita "escii".

Inter gramatikaj eraroj, unu el la plej oftaj estas diri "se" anstataŭ "ĉu" ĉe nerektaj demandaj frazo, tiel ili dirus "*mi ne scias se li venos" anstataŭ "mi ne scias ĉu li venos".

Kaj ankaŭ tipe hispana estas la eraro uzi "-as" anstataŭ "-os" ĉe futura frazo, ĉefe kiam ekzistas tempa komplemento. Ekz. "*Mi iras al la plaĝo la venontan dimanĉon" anstataŭ "Mi iros al la plaĝo la venontan dimanĉon" (hispane "el domingo que viene me voy a la playa" ) .
Ĉi tiu eraro aperas ankaŭ en frazoj kiel "*se mia amikino venas, ni tagmanĝos kune" anstataŭ "se mia amikino venos, ni tagmanĝos kune" (parolante, ekz, pri planoj por la venonta dimanĉo) .

tukero
afiŝita je 2011-07-13 22:33:30

La ĉu/se-problemo ekzistas ankaŭ en aliaj latinidaj lingvoj kaj en la angla.

tukero
afiŝita je 2011-07-19 20:31:14

Je mia surprizo la hispana prezentas similan problemon kiel la angla, germana kaj turka koncerne la prezencon kiel futuro. Ĉiuj kvar lingvoj havas metodojn esprimi la futuron, kaj tamen la prezenco havas kroman futuran sencon en situacia kadro, kvazaŭ aspektan. Ĝuste pro ĉi tiuj similaĵoj kaj pro tio ke ekzistas lingvoj, en kiuj la futuro apenaŭ esprimeblas, mi ne troigus pri la signifo de tiu malprecizaĵo. Ofte temas pri diferencigo inter decidita, intencita aŭ simple konstatita okazontaĵo.

danielcg
afiŝita je 2014-07-29 03:15:57

Saluton al ĉiuj. Ĉi tiu estas mia unua mesaĝo en Edukado.net, al kiu mi aliĝis hodiaŭ (tamen mia unua ago en Edukado.net ne estas ĉi tiu mesaĝo, sed ludo de Risko, kie mi mizere perdis ĉion pro avideco).

En la hispana lingvo la litero "r" havas du malsamajn sonojn: unu pli forta kiam ĝi estas uzada komence de la vorto (ekzemple en "rueda" ) kaj alia pli malforta kiam ĝi estas uzata aliloke (ekzemple en "muro" ). Ekzistas specialaj kazoj, en kiuj ĝi estas forte prononcata meze de la vorto (ekzemple en la vorto "enroque" ĝi estas forte prononcata), sed tio ne gravas por mia komento.

La fakto estas, ke en Esperanto regas la principon "por ĉiu sono unu litero, por ĉiu litero unu sono", do la Esperanto "r" nur porvas havi unu korektan prononcon. Kiu ajn estas tiu prononco, ne estas dubo, ke en la vorto "rivero" ambaŭ literojn "r" endas prononci same.

Kelkaj (multaj?) hispanlingvanoj eraras pri ĉi tio, kaj prononcas ambaŭ literojn laŭ malsama maniero, kvazaŭ la vorto estus skribita en la hispana.

Ke tio estas malĝusta, mi jam scias. Sed, kiu estas vere la ĝusta maniero prononci tiun literon? Mi jam aŭdis la du manierojn: aŭ ambaŭ kiel la hispana "r" de "muro", aŭ ambaŭ kiel tiu de "rueda". De tiuj hispanlingvanoj kiuj prononcas egalmaniere ambaŭ rojn de "rivero", mi kutime aŭdas la malfortan sonon, sed kiam temas pri parolantoj de slavaj lingvoj (poloj, rusoj, ktp.) mi pli ofte aŭdas pli fortan sonon (kvankam eble ne tiel forte kiel la hispana "r" de "rueda" ).

Feliĉe, ĉu forte aŭ malforte prononcata, tiu litero estas tre malfacile konfuzebla kun iu alia, do eble mi estas iom harfendema pri ĉi tio. Tamen, se ekzistas ĝusta prononco, mi ŝatus esti certa pri ĝi (kaj apliki ĝin mi mem, kompreneble).

Mi antaŭdankas vin pro viaj opinioj.

Daniel

suso_moinhos
afiŝita je 2014-07-29 21:22:38

Saluton, Daniel.

Nu, pri la principo por ĉiu sono unu litero, por ĉiu litero unu sono mi devas diri, ke tio dependas de la sonoj kiujn ni konsideras distingeblaj, tio estas, ne konfuzeblaj kun aliaj sonoj aŭ, pli bone dirite, kombineblaj kun aliaj sonoj por formi aliajn vortojn, en niaj respektivaj naciaj lingvoj. Kiam du vortoj estas distingeblaj per unu malsama sono, ni diras ke ili distingeblas ĉar ĉiu el ili havas fonemon malsaman al tiu de la alia vorto. Aŭ, alivorte, ke la sonoj per kiuj ili distingiĝas konsistigas du fonemojn. Ekzemple, en la hispana oni distingas inter caro kaj carro, boro kaj borro, ĉar por la parolantoj de la hispana la sonoj reprezentataj per la literoj -r- kaj -rr- estas malsamaj fonemoj, malsamaj distingigaj unuoj.

Tamen, ne ĉiuj lingvoj havas la samajn fonemojn, eĉ se ili havas la samajn sonojn. Ekzemple, por galego au portugallingvano, la vortoj , 'piedo' kaj 'litero po', estas tute malsamaj en la prononco, ĉar por li malferma /ε/ kaj ferma /e/ estas du unuoj kiuj distingigas vortojn, tio estas, fonemoj, kvankam por hispanlingvano, laŭ lia lingvo, ili estas nur du malsame prononcataj /e/, kelkfoje ne facile distingeblaj ĉe lia orelo.

En esperanto, tiuj du formoj prononci la literon ro ne estas du fonemoj, kiel en la hispana. Ne gravas, ĉu ni prononcu la vorton rivero per la -r- de la hispanaj caro, boro aŭ per la duobla -rr- de carro, borro: la signifo restas la sama.

Kiu estas la plej rekomendinda maniero? Nu, ni povas demandi la Doktoron John Wells, gravan fonetikiston. En sia verko Lingvistikaj aspektoj de Esperanto li diras, parolante pri la kriterioj pri bona kaj malbona prononcadoj (p. 26), ke unu el tiuj kriterioj estas sociologia:

La socia portanto de la lingvo Esperanto estas ĝia parolantaro, ĝia lingvokomunumo. Tiu kolektivo, geografie disa sed spirite kunligita, havas amason da komunaj kredoj, opinioj, sintenoj- en plej vasta senco, komunan kulturon. Inter tiuj komunaj opinioj estas iuj, kiuj rilatas al la prononcado. Tio ŝajnas esti la klarigo de tio, ke -ekzemple- /r/ prononcata per vibro de la langopinto [kaj mi aldonus: per vibro simpla kiel en la hispanaj caro, boro, ne plurobla kiel carro, borro] estas pli ŝatata ol diversaj aliaj specoj, [...]

Do temas pri "ŝato", pri prefero, ne pri efektiva eraro.

La priskribo de la prononco de la litero ro en Plena analiza gramatiko, de Kalocsay kaj Waringhien (kvina eldono, p. 48), ankaŭ estas la simplavibra (de la hispanaj vortoj caro, boro). Kaj la modela prononcado de rekonataj profesiaj parolistoj, kiel Barbara Pietrzak, de Pola Radio, estas ankaŭ ĝuste tiu.

Tamen vi pravas, ke hispan-, katalun- kaj portugal-lingvanoj emas apliki la distribuon de la prononcoj de la litero ro en esperanto ĝuste laŭ iliaj naciaj lingvoj, helpate de la fakto, ke en tiuj naciaj lingvoj en vort-komenca pozicio tiu diferenco inter r / rr malaperas (ni lingvistoj nomas tion "neŭtriĝo" ). Efektive, ideale estus elekti unu el ambaŭ prononcoj kaj uzi ĝin ĉiam, sendepende de ties situo en vorto. Kaj ŝajnas, ke pro tradicio en prononc-ŝatado oni pli bone elektu, se eble, la simplan, tiun de la hispanaj vortoj caro kaj boro.

Tamen, laŭ mi tio estas ne tiom grava kiel, ekzemple, bone prononci aliajn konsonantojn. Tiusence, se vi interesiĝas pri la temo, mi invitas vin spekti tiujn ĉi filmojn, en kiuj mi intencis simple klarigi tion:

https://www.youtube.com/watch?v=P8RsMBont1k

https://www.youtube.com/watch?v=kKqPEqpwmtg

https://www.youtube.com/watch?v=RS25-mOLiLA

https://www.youtube.com/watch?v=sXQvZSJ42pM

danielcg
afiŝita je 2014-07-30 18:07:16

Koregan dankon, Suso, pro via ege enhavoriĉa respondo.

Mia persona kutimo estas prononci la literon "r" ĉiam kiel en la hispana "caro" kaj ne kiel en "carro", sed ĝis nun, mi ne povis doni racian kialon por tio.

Kiel apuda rimarko, kvankam mi naskiĝis kaj loĝas en Argentino, miaj gepatroj estis hispanoj, relative proksimaj najbaroj viaj (el Asturio).

Via,

Daniel

tukero
afiŝita je 2014-08-03 21:20:50

Karaj danielcq kaj suso_moinhos,

la rekomendo uzi la prononcon de „Pola Radio“ aŭ de la „simpla r“ hispana laŭ mi estas ĝusta.
Al mi kiel usonano la prononcado de la fonemoj reprezentataj de la latinalfabeta „r“ kaŭzis sufiĉe da kapdoloroj.
Miaj unuaj mallongaj infantempaj kontaktoj kun fremdaj lingvoj estis limigitaj al la amerika hispana Nov-Meksikio kaj Florido. Tamen mi jam ŝatis la „r“ de la hispana kaj imitis ĝin, interalie postkantante popularajn hispanlingvajn kantojn.
Bedaŭrinde tiutempe en Usono oni permesis la lernadon de fremdaj lingvoj nur ekde la 9-a lerneja jaro. Sekve mia kapablo reprodukti fremdlingvajn fonemojn suferis.
Kiam mi finfine rajtis lerni la franca, mi estis la plej sukcesa de mia lernejo en tiu fako, kun unu escepto: la franca „r“. Nur kiam mi eklernis la germanan kun ĝia „ĥ“-fonemo, mi iom proksimume sukcesetis reprodukti la francan „r“. Mi neniam lernis ŝati ĝin.
Libervole mi eklernis la norvegan, sed baldaŭ ĉesis kaj ne atentis pri ĝia „r“.
Ankaŭ libervole mi eklernis la rusan kaj daŭrigis tion en la armeo. Evidente mia kapablo reprodukti fonemojn kreskintis, ĉar mi tre sukcese lernis la fonemaron de la rusa. Unu el ĝiaj „r“-fonemoj estas simila al la hispana „forta r“, sed ne tiel longa.
Kiam mi venis al Germanio, mi konstatis ke en tiu lingva tereno preskaŭ ĉiu ebla „r“ ekzistas. En la regiono kie naskiĝis mia germana edzino eĉ tri prononcmanieroj regas: la infanoj de ŝia fratino uzas kvazaŭ-francan, tiuj de ŝia plejaĝa frato preskaŭ rusan, kaj ŝiaj gekuzoj uzas „r“ similan al la nov-persa (farsia) kaj turka. Kun la farsia mi konatiĝis kiel studento, kun la turka pere de kontakt-studado por instruistoj.
Mi konas Esperantistan familion kun serba patro, germana patrino kaj tri filinoj denaske esperantlingvaj. La patrino uzas la kvazaŭ-francan „r“ ankaŭ en Esperanto kaj transdonis ĝin al siaj filinoj.
Mi opinias ke estas feliĉa hazardo ke Zamenhof vivis en Pollando kaj tial estis influita de la tiea prononcado de „r“. La itala krome havis siatempe la reputacion de belsona lingvo. Tial mi akceptas kiel modelon la prononcadon de Pola Radio.
Salutas Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.