Forumo

TemojMetodikotradukemo kontraŭ kreemo

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-25 12:29:27

Eble, tio kion mi diris (kaj vi citis supre) estas falsa, sed almenaŭ tio estas testebla en psikologia laboratorio. Mi bedaŭras ke vi ne ricevis la helpon kiun vi serĉas en la forumo. Sed mia intenco estis bonvola. Mi volis pridiskutigi la temon.

Cetere, sur la kampo de lingvolernado, ŝajnas al mi ke multo estas asertita surbaze de intuicio aŭ la kuranta modo, kaj malofte surbaze de eksperimente establitaj rezultoj. Tiel, opinioj estas la startopunktoj por provoj metodikaj. Sed se miaj opinioj estas malbonvenaj, mi retiras min. Adiaŭ, kaj bonŝancon.

kristof
afiŝita je 2010-11-25 13:47:52

Ramsgatano skribis:
Adiaŭ, kaj bonŝancon.
Dankon.

laszlo
afiŝita je 2010-12-10 20:28:00

Tio, kion vi menciis, temas pri laǔvorta tradukado de etnolingvaj esprimoj al fremda lingvo.
Por eduki lingvolernantojn eviti ilin, mi kutimas tiel trejni ilin, ke ili traduku la respektivan kompilaĵon laǔ du ŝtupoj: unue ”el etnolingvo al etnolingvo”, kaj poste al fremdlingvo.
Tio signifas, ke ili unue devas transformi la etnolingvan esprimon al sametnolingva frazo (ekz.: el angla al angla), sed uzante nur strikte raciajn celvortojn (evitante tiujn, kiuj dum jardekoj ricevis pluajn komprenojn):

”To put up.” sigifas gastigi iun ajn por nokto.
Do, unue ili traduku la frazon ”To put up.” al la frazo: ”To lodge.”, kaj post tio, ili traduku la ”normalan” frazon al fremda lingvo.
Tia trejnado fortigas kapablon pensi fremdlingve.

gregnacu
afiŝita je 2010-12-11 10:01:38

kristof skribis:
Ramsgatano skribis:
Adiaŭ, kaj bonŝancon.
Dankon.
Mi estas novulo en ĉi-forumoj, sed ŝajnas ke kristof ofendiĝis pro la komentoj de Ramsgatano. Estas mia sperto ke ĉiu estas (kompreneble) tre defendema pri sia denaska lingvo, sed la malo estas same vera, ke homoj ofte diras t.n. stultaĵojn pri alilingvoj sensciante ke tiuj diraĵoj povas esti tiel ofendaj kiel ili estas.
Persone, kiam mi legis la pensojn de Ramsgatano mi opinias ke ili estas tre pensigaj, kaj valoras pli da konsidero. Sed, mi povas vidi kiel francoj ofendiĝus. Espereble neniu malamikiĝos pro stultaj misdecaĵoj.
Gregorio.

Katalin
afiŝita je 2010-12-11 14:36:11

Dankon,gregnacu, pro viaj vortoj.
Kaj Kristof kaj Ramsgatano estis tre-tre aktivaj vizitantoj kaj kontribuantoj de la retejo. Post tiu ĉi lasta enskribo Ramsgatano apenqŭ revnis kaj neniam plu kontribuis, kvankam mi mem eĉ aparte skribis al li kaj reinvitis lin.
Mi estas trista pro tio, kaj eble mi devintus interveni, sed konante ilin ambaŭ kaj sciante ke temas pri inteligentaj, valoraj personoj, mi ne imagis ke la diskuto iros ĝis disiĝo.

laszlo
afiŝita je 2011-01-10 10:09:06

”temas pri tiu misa inklino de kategorio de lernantoj, kiuj ĉiam volas traduki ekzakte ĉiun vorton de sia lingvo al la cellingvo.”
- - - - - - - - - - - - -

Ĉi-fenomeno havas du aspektojn. Eble estus pli efike trakti ilin aparte.

a ) ĉe tre nespertuloj pri lingvoj: emo traduki al cellingvo laǔvorte, ĉiun vorton
b ) ĉe pli spertuloj: emo traduki ne laǔvorte, sed tamen traduki la sencon de ĉiu vorto, sen adapti la mesaĝon al tia frazumado, kia karakterizas respektivan cellingvon.

Kaze de a) oni kreas salamandraĵojn.

Kaze de b) oni kreas raciajn frazojn, sed tamen ofte tro longajn kaj komplikajn, kiuj estas tute nekutimaj en respektiva fremda lingvo. Pli lertaj estas tiuj, kiuj ”kuraĝas” dispecigi la tro longajn frazojn.

Kaj por la punkto a), kaj por la punkto b) validas tiu ĝenerala, instruenda atitudo, ke lernantoj unue malkodu la frazo-mesaĝon (ne konkrete unuopajn vortojn!), kaj poste provu sinesprimi en fremda lingvo helpe de stokitaj esprim-kliŝoj. Nu jes, traduki fremdlingven postulas grandan vorto- kaj ĉefe frazostokon...

tukero
afiŝita je 2011-09-23 22:19:22

"oni kreas salamandraĵojn"

Mi petas difinon de tiu idiomaĵo. Laŭ ĝiaj konsistaj elementoj devus temi pri salamandra viando. Rimarkindaĵo el la "plumo" de idiomaĵofobo!

laszlo
afiŝita je 2011-09-28 17:41:22

Eble vi jam informiĝis pri krokodilado, aligatorado. Salamandrado estas similkategoria fuŝlingvaĵo, en kiu Esperantistoj uzas laŭvorte tradukitajn patrinlingvajn idiomaĵojn.
Vidu klarigon ĉe suba ligilo:
Salamandrado

alejandro3192
afiŝita je 2015-08-18 11:02:12

Estas malagrable vidi tiun malamikan sintenon en la forumo. Ekzistas pli konstruaj kaj neofendaj manieroj esprimi sin kaj tiel oni evitus stultajn forpelojn el la paĝaro. Espereble mi ne trovos pliajn fadenojn kiel tiun ĉi. :/ mi eĉ emus forviŝi aŭ almenaŭ kaŝi tiujn malamikajn respondojn

kristof
afiŝita je 2015-08-18 11:59:48

Ho! Mi estis tute forgesinta ĉi tiun disputon, tio okazis antaŭ preskaŭ 5 jaroj. Relegante la opiniojn de Ramsgatano, mi nun memoras kiel malagrablaj kaj maltrafaj ili tiam ŝajnis al mi. Mi daŭre opinias lian vidpunkton tro ĝeneraliga kaj antaŭjuĝa sed mi ankaŭ konfesas, ke mi troe reagis…

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.