Forumo
Temoj / Metodiko / Tabelvortoj
Altebrilas
Saluton!
Mi konstatis, ke por iuj lernantoj, tabelvortoj estas facile lerneblaj: ili volas kompreni la logikon, kaj rapide mastrumi la sistemon. Por aliaj, kiu havas malpli matematikan pensmanieron, tabelvortoj estas fonto de konfuzo; ili ne emas majstri la sistemon, eĉ se ili komprenas ĝin. Ĉu oni iam provis starigi "tipologion" de la diversaj lernantoj? Eble tio povus helpi adapti la instruadon al la lernanto. |
laszlo
Ekzistas tiu mensa fenomeno, ke estas tre malfacile encerbigi vortojn, kiuj tre multe similas inter si, sed laǔ senco tamen diferencas.
Lingvouzado, precipe flua parolado ne funkcias laǔ ad-hoke, tute cerbume kompilitaj frazoj. Oni bezonas pretajn kliŝojn, en kiuj necesas ŝanĝi nur kelkajn vortojn. Vane iuj verkistoj de lernolibroj desegnas diagramon pri tabelvortoj, ĉar en praktiko, dum kompilado, oni ne povas uzi en cerbo tian diagramon, kaj ne laǔ tiu diagramo ”rivelas” la bezonatan tabelvorton. Lingvouzado funkcias per kliŝoj, per aǔtomatismoj. Pluan obstaklon kaǔzas la sama finiĝo ”-e” por adverboj, por vortoj, kiuj indikas lokon, tempon. Tiu malfacileco jam estas konata el la tro universale uzata finiĝo ”-n” (por rekta objekto, por mezuro, por direkto, por tempopunkto, ktp.) Tiu mult-funkcieco de ”-n” ne faciligas, sed male, grave malfaciligas lingvolernadon, simile, kiel la tro multfuncia prepozicio ”de”. Kompreneble, kiam oni planas sur skribotablo iun artefaritan lingvon, ankoraǔ ne povas scii, ĉu io, kio teorie ŝajnas bone funkcii, ankaǔ en praktiko funkcios bone. Tial estas grava eraro tuj enbetonigi iun nove kreitan planlingvon. Oni devas eksperimenti la planlingvon, kolekti kaj analizi la reagojn, proponojn venitajn disde lingvouzantoj, kaj forigi, ŝanĝi nekonvenaĵojn. Tiu evoluo-procezo povas daǔri eĉ jardekojn. Se prudentaj homoj ne tiel agintus sur teknikaj kampoj, tiukaze oni nun loĝus en grotoj, kaj uzus ŝtonhakilojn. |
tukero
---La korelativa tabelo estas tabelo, kaj taŭgas por resumi la fenomenon, ke Esperanto estas la sola vivanta lingvo, kiu havas komplete organizitan sistemon de demandvortoj, demonstrativoj, negacioj, tutecaj kaj nedifinitaj vortoj kun unu komuna radika elemento, laŭfunkcia komenco kaj sufiksa precizigo. Ĝi estas referenca verko, sed ne io parkerigenda.
La tipologio de la diversaj lernantoj jam ekzistas en la metodikoj de la etnaj lingvoj (kvankam ne unuece) kaj estas atentata en la verkado de KER. Tial ekzistas la ses ŝtupoj de lingvaj kapabloj en ĝi. Ankaŭ ekzistas du diversaj tipoj de lernantoj: la kognaj kaj la nekognaj. La kognaj volas havi klarigon por ĉio. La nekognaj volas havi imitindajn modelojn. Bedaŭrinde la plej multaj instruantoj estas kognaj tipoj.--- |