Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpo"Lia moŝto" aŭ "Sia moŝto" ?

laszlo
afiŝita je 2011-03-08 08:14:40

”La Lingvo Internacia estis proponita al homoj, kaj kiel homoj, ili ne funkcias perfekte logike.”
- - - - - - - - - - -
Lingvo funkcias tiel, kiel ĝia funkciado estas postulata fare de respondecaj instancoj. Se lingvorespondeculoj postulas konsekvence racian uzadon, la lingvo funkcios racie. Sed se lingvorespondeculoj mem malrespektas la raciajn lingvoregulojn, tiukaze la lingvo ne funkcios racie.

Ĉiam ekzistis kaj ekzistos malzorgemaj lingvouzantoj, kiuj malrespektas lingvoregulojn (iuj intence, dume aliuloj pro nesufiĉa lingvoscipovo). Sed la ĉefa evoluo-linio de ajna lingvo estas determinata fare de lingvoprizorgantaj akademioj. Lingvoaferaj akademioj sekvas kaj konsideras lingvouz-kutimojn ĉe lingvouzantoj, kaj decidas akcepti aǔ rifuzi iujn ŝanĝojn en lingvo. Akademioj kompilas vortarojn pri ortografio, difinas la ĉefajn direktivojn por kompili lernolibrojn por lernejoj. La akceptitaj ŝanĝoj aperos en pli postaj, fare de lingvaj instancoj aprobotaj lernolibroj, ortografiaj vortaroj.
La lingvo-ne-respektemuloj povas sinteni kiel ili volas, se la novaj lingvolernantoj lernas la aktuale aprobitan lingvon el la aktuale aprobitaj kaj eldonitaj lerniloj. La efiko de lingvofuŝuloj estas efemera. Ili aperas kaj malaperas, dume la aprobitaj, eldonitaj lernolibroj, ortografiaj vortaroj ja restas.

Tio estas pruvita fenomeno, ke tiuj, kiuj uzas iun fremdan ŝtatlingvon, klopodas respekti la direktivojn, lingvoregulojn lernitajn el lernolibroj. Nur tiuj, por kiuj la respektiva lingvo estas ankaǔ patrinlingvo permesas al si konscie aliigi la lingvouzon. Ankaǔ la ceteraj lingvouzantoj (ne-patrinlingvanoj) povas iom aliigi la lingvouzon, sed ne konscie, sed pro nesufiĉe bona lingvoregado. Gravas tio, ke novaj lingvolernantoj lernas ŝtatlingvojn ĉiam per la samaj ŝtate (fare de instancoj) aprobitaj lerniloj. Lingvofuŝaĵoj do ne povas herediĝi, escepte perbuŝe.

. . . . . . . . . . .

”kaj verŝajne parolus tiel fuŝe, kiel hodiaŭ la gejunuloj la naciajn lingvojn.”

- - - - - - -
La kialo de fuŝa uzado de ŝtataj (naciaj) lingvoj estas la disvastiĝanta malemo legi beletran literaturon.
Iuflanke, pro la nunaj, senfinaj ebloj pasigi libertempon per interes-kaptantaj aferoj, gejunuloj malzorgas la legadon de literaturaj verkaĵoj.
Aliflanke, en lernejoj la troa postulado encerbigi pli kaj pli multajn sciencajn, teknikaj konojn, forprenas disde gejunuloj tempon por legi literaturon.

. . . . . .

”Ĉar Esperanto estas viva lingvo, ĝi arigas malregulaĵojn: viro/virino anstataŭ virhomo/homino...”

- - - - - -
Mi ne perceptis malregulaĵon en de vi donitaj citaĵoj:
viro estas virseksa homo
virino estas inseksa (aǔ virinseksa) homo

Laǔ la decido de Zamenhof, baza vorto de vivulo indikas viron, kaj la malan sekson oni formas per ”in”.
Sed homo estas ĝenerala prinomo de speciala vivul-specaro, simile, kiel besto. Vi ne diras ”bestino” (escepte pejorative) :-)

. . . . . . . . .
”pli granda ol.../same granda kiel.../ pli aŭ same granda ???...”
- - - - - - - -
Mi ne komprenas, kial vi skribis ”pli, aǔ same granda?”.
Io povas esti malpli granda, ol io alio; pli granda, ol io alio; same granda (aǔ samgranda) kiel io alio; malsame granda (aǔ malsamgranda) kiel io alio.

Do, kio estas la problemo?

Eble vi intencis plendi pri tio, ke sufiĉus aǔ ”ol”, aǔ ”kiel”, ĉu por egalkomparo, ĉu por ne-egalkomparo. Jes, vi povas pravi. Diferencigi la du kategoriojn de komparoj per ”ol” kaj ”kiel” esats vere plusa (redunda) kompren-sekurigo, simile, kiel la plurala, akuzativa akordigo de adjektivo(j) al substantivo, pronomo, propra nomo.
Ekz. en la hungara lingvo nur substantivo, pronomo, propra nomo indikas pluralon, rektan objekton, adjektivoj ne (escepte, se adjektivo(j) troviĝas post substantivo, pronomo, propra nomo), tamen la lingvo funkcias bonege eĉ tiel.

Altebrilas
afiŝita je 2011-04-09 16:33:41

Citaĵo:
"Tio estas pruvita fenomeno, ke tiuj, kiuj uzas iun fremdan ŝtatlingvon, klopodas respekti la direktivojn, lingvoregulojn lernitajn el lernolibroj. Nur tiuj, por kiuj la respektiva lingvo estas ankaǔ patrinlingvo permesas al si konscie aliigi la lingvouzon. "
Estas tria kazo, krom gepatra kaj fremda lingvo: dua lingvo. Ekzemple, por (eks-francaj) afrikaj landoj, la franca lingvo estas dua lingvo: kvankam ĝi ne estas ilia gepatra lingvo, ili aliigas ĝin por siaj propraj bezonoj; estas vortoj kiuj ekzistas nur en la loka versio de la franca lingvo.

Esperanto celas esti dua lingvo por ĉiuj, ne fremda lingvo en kiu oni ne sentas sin sekura, sed hejma lingvo, per kiu oni povas libere esprimi siajn sentojn, humurumi, poeziumi, ktp.

Se esperanto iĝus oficiala lingvo de iu komunumo, ĝiaj parolantoj malrespektus ĝin same kiel naciajn lingvojn...

laszlo
afiŝita je 2011-04-11 20:49:25

”Se esperanto iĝus oficiala lingvo de iu komunumo, ĝiaj parolantoj malrespektus ĝin same kiel naciajn lingvojn... ”
- - - - - - - - - - - - -

Jes, mi konsentas pri tio, sed nur en ”ŝtata” sed nealtrudita medio. Tiuj, kiuj naskiĝis en Britlando, lernis la oksfordan ”etalonan” lingvon. Tamen, pli poste ili permesas al si devojiĝi disde tiu etalono. Sed ekster Britlando (escepte Usonlandon, Aǔstrallandon, Novzelandon), tiuj, kiuj lernis el lernolibroj la oksfordan etalonan lingvon, klopodas respekti ĝin.
En ŝtatoj, kie oni altrudis al aǔtoktonoj fremdan ŝtatlingvon, aperas tiu fenomeno, kiun vi menciis.
Esperanto povus esti stabila, nepatrina, neŝtata lingvo, se ĝi havus (ekz. en fare de Akademio agnoskita literaturo) etalonan, koheran lingvouzon. Sed manke de kompleta kaj unusenca (nemankhava, nekontraǔdira) lingvoregularo, ĝi ankaǔ etalonan lingvuzon ne povas havi.

tukero
afiŝita je 2011-06-25 21:15:15

Revenante al la komenca demando, mi devas diri ke Katalin pravas. "Lia Moŝto" estas termino el epoko, kiam ĝi ludas/is rolon kaj tial estas kvazaŭ faktermino. Mi rekomendas, prezenti tiajn frazojn en preciziga ĉirkaŭaĵo (Ekz.: "Ĉu la reĝo estas vizitebla?";).

laszlo
afiŝita je 2011-06-27 06:34:30

”Oni ne uzas SIA antaŭ la subjekto.
En via frazo MOŜTO estas la subjekto. ”


En tiu klarigo de Katalin, kiun mi supre citis, la esenco, la racia argumento de tia eraro ne estas nur tio, ke oni ne uzas Sia -n antaǔ subjekto, sed ĉefe tio, ke mankas reprezentato.

sia ne povas funkcii sen reprezentato.

Sed temas pri idiotismo/idiomaĵo, kiun oni interpretas tiel, kvazaǔ ĉeestus ankaǔ la reprezentato:
”Sia moŝto, (la reĝo)” - la reprezentato estas la reĝo. En tiu idiomaĵo Sia moŝto staras loke de reĝo.

En la frazo:
”Sia moŝto promenas.” - Sia_moŝto estas idiomaĵo, escepto (moŝto ja ne povas promeni!), je kiu ne validas la konataj reguloj, sed oni devas interpreti ĝin laŭ antaufiksita kompreno (oni devas alkompreni la mankantan reprezentaton).

Eĉ la frazo ”Lia moŝto promenas.” estus erara, se antaŭe iu frazo ne klarigus, kiun reprezentas Lia, aŭ se ne temus pri konata idiomaĵo.
Kompreneble, en Esperanto ne devus enesti idiomaĵoj, ĉar Esperanto estas deklarita senescepta planlingvo.

tukero
afiŝita je 2011-06-27 21:07:04

Mi proponas rezigni pri la termino "idiotismo" en la forumo. La vorto "idiomaĵo" plene taŭgas kaj sufiĉas.

laszlo
afiŝita je 2011-06-28 08:22:44

Indas scii: idiotismo estas sinonimo de idiomaĵo, do ne pensu pri idioto! :-)

tukero
afiŝita je 2011-06-30 18:47:56

Mi tamen pensas pri "idioto". Oni ne diktu al mi, kion pensi.

tukero
afiŝita je 2011-07-14 19:34:18

Cetere, sinonimoj neniam estas tute samsignifaj, sed plej ofte enhavas iun kroman sencon. Oni antaŭe klopodis eviti sinonimojn en Esperanto, sed la bezono je precizigoj kaj fakterminoj montris ke tio estas malproduktiva entrepreno.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.