Forumo
Temoj / Ekzamenoj / Kial la KER-ekzamenoj kostas (mal)multe?
Katalin
Oftas la demandoj kial la KER-ekzamenoj kostas tiom multe.
Nun mi decidis klarigi en la forumo kial ili kostas fakte tiom malmulte kompare kun la samrangaj nacilingvaj ekzamenoj. Por doni pri kontentigan respondon, mi devus unue klarigi kio ĝi estas entute, kiom da laboro kaj tempo kuŝas en tio ke ni, esperantistoj, sukcesis ekhavi tiun sistemon, rajtas ekzameni kaj doni diplomon pri lingvokono laŭ la moda kaj prestiĝa referenckadra sistemo. Kuŝas jaroj kaj certe plurcentoj da laborhoroj, niaflanke tute volontule faritaj por ke ni estas tie, kie ni estas. Kaj malgraŭ la fortostreĉoj kaj investita energio ni tute memstare ne povis ekfunkciigi tian sistemon tiom rapide kiom rapide ni faris kun la helpo de la hungaraj spertuloj, do, tial ni "geedziĝis" kun la hungara instituto, kiu jam trairis la oficialajn ŝtupojn kaj paŝojn (dum 7-jara procezo), akreditigis sian sistemon ĉe ALTE http://www.alte.org/. kaj tion pretis transformi al nia lingvo kaj niaj bezonoj. Nun Esperanto estas oficiale ligita al ŝtata instituto kiu akceptis ekzameni, doni atestilojn pri E-lingvokono ne nur por hungaroj, sed ankaŭ al eksterlandanoj, kaj ebligas okazigon de ekzamensesioj ankaŭ eksterlande. (vidu ilian paĝaron, vizitatan jare de pli ol miliono da personoj) kaj tie la uzon de Eo http://www.itk.hu/index.php?id=322&fomenu=322&lang=ept. En kiu lando, en kiu ĉefa landa ekzamencentro vi trovas tiaĵon? Ĉu en Berlino, Oksfordo, ĉu ie en Francio? La tuta nova KER-sistemo por esperantistoj estas oficiala, ne plu movada kaj tion funkciigi kostas, kostas por ni, kostas por la hungara instituto, kaj samtipajn ekzamenojn okazigi kaj pri ili diplomon doni kostas ankaŭ al Kembriĝo, al Oksfordo, al Goethe Instituto en Berlino, al ĉiuj. Ne plu estas diferenco inter ni kaj ili. Ni volis esti egalrangaj, egale traktataj ene de Eŭropo, ene de la Eŭropa Unio. Jen por ni ankaŭ la egalaj prezoj. Kaj tamen ne tute egalaj, ne tiom altaj kiom ĉe la aliaj, naciaj institutoj. Ne tiom, ĉar niaj kunlaborantoj, esperantistoj, laboras sen salajro aŭ kelkfoje kontraŭ ridinda (aŭ prefere plorinda honorario de po 3 eŭroj hore, dum aranĝoj, kien ili proprakoste vojaĝis kaj dum kiuj la aliaj amuziĝas kaj turismas). Aliaj laboroj, organizaj, ktp estas plene volontulaj. Ne tiom kostas ĉar UEA transprenis la taskon kompletigi la ekzamenkostojn de kandidatoj, kiuj venas el A- kaj B-landoj, ĝi ne bezonos krompagi nur por ties ekzamenoj, kiuj venas el la bazaj landoj, kapitalismaj, kiel ni nomis tiujn landojn antaŭe. La sumo, pagenda por ĉiu unuopa diplomo al la hungara instituto, kiu pretigas la testojn, korektas la laboraĵojn, produktas la diplomojn, trejnis la kolegojn kaj financis la tutan akreditigan procezon ĉe ALTE kaj ĉe la minsiterio en Hungario, ne estas laŭlande diferencigita, kiel ni kutimas tion fari en Esperantujo. Por ITK ne gravas ĉu niaj kandidatoj venas el Afriko aŭ el Britio, la ekzameno kostas same. Do, tie UEA helpas, ĉar por A-landaj, kaj por la B-landaj kandidatoj UEA kompletigas la ekzamenkostojn. Por via informo mi indiku kelkajn verajn surmerkatajn prezojn de lingvoekzamenoj je nivelo C1, vidu ekzemple kolekton el Francio. - por la franca : ĉ 200 eŭroj (Vidu la tabulon ĉe Alliance Francaise - por la angla : 191 eŭroj (Vidu www.britishcouncil.org/fr) - por la germana : 240 eŭroj (Vidu http://www.goethe.de/ins/de) - por la hispana : 155 (Por C2, ĉe www.dele.org). Kaj eble iu povos enketi ĉe la institutoj en aliaj landoj. Ni volonte vidus tiajn komparprezojn. Do, fine mi devas resumi: niaj ekzamenoj jes ja kostas tro por niaj esperantistoj, alkutimiĝintaj al tio, ke ĉio estas senpaga, sed aliflanke en tiu enkonduka periodo ili kostas ĉ. la duonon de la aliaj, naciaj ekzamenoj. Do, kostas malmulte, signife mapli multe ol la aliaj naciaj. La problemo, ke eble ili ne valoras tiom en la vivo kiom valorus ekzamendiplomo pri la angla, franca ktp, tio jam estas alia demando, kiu ne rilatas al la ekzamenoj kaj ties prezo, sed rilatas al la movado, ties strukturiĝo, politiko ktp. kaj la rolo kaj loko de Esperantujo en la mondo. Kaj tutcerte estas en la manoj de la unuopuloj, kiel ili povas kaj volas uzi tiun diplomon. Junuloj certe povas havi avantaĝon el tio, eĉ financajn. Mi volonte legos vian reagon, kvankam mi devas konfesi ke mi ne emas malfermi grandan diskuton pri la faktoj, ja necesas miaj tempo kaj energio organizi la ekzamenojn kaj fari miajn aliajn volontulajn taskojn. Amike, salutas vin, Katalin |
MatthiasH
La ĝusta germana ligilo estas: http://www.goethe.de/ins/de/prf/de6762620.htm
B1-ekzameno kostas € 170,- por nekurspartoprenantoj (für Externe). |
Katalin
Koran dankon pro la helpo. Mi multe penis kaj por trovi informojn kaj por enpaĝigi ilin.
Mi indikas la prezon de C1-niveloj, sed dankon por via aldono pri B1. |
fejfi
Ĉe ni oni diras: "Ĉiu humuraĵo iom kostas (krude tradukite ), do, por ĉio ni devas ion pagi. Se ni volas fine eliri el nia verda geto, ni devas akcepti la eksterajn kondiĉojn. Kaj kiel klarigis Katalin, la KER-ekzamenaj prezoj ankoraŭ ĉiam ne estas tiom altaj, kiel en la ekstera mondo. Por mi, kiel por la eks-socialismulino kaj krome handikapa pensiulino, la pago por la KER-ekzamenoj estis sufiĉe granda "atako" al mia monujo, tamen dank´ al la financa subteno ĝi ne estis tiom forta, ol ĝi povis esti. Kaj ĝuste pro tio mi eluzis tiun fakton kaj aldoniĝis al la grupo de tiuj, kiuj pretas montri al la ekstera mondo, ke Esperanto malgraŭ ĉio ankoraŭ vivas.
|
laszlo
Mi pretas akcepti eĉ iom pli altan koston por ekzamenigo, se tiu ekzamenigo estus lingve racia. Sed sperteblas, ke ekzamenigantoj prijuĝas onian lingvoscipovon laǔ arbitraj reguloj, ĉar Esperanto (fakte Fundamento) estas akute mankhava pri gravaj, raciaj reguloj. Oni povus rajte kontesti:
”Laǔ kiuj reguloj la ekzamenig-komisio atribuis al mi tiun certan kvalifik-atestilon? Laǔ kiuj Fundamentaj reguloj?” La ekzameniga komisio troviĝus en tre ĝena, malagrabla situacio, se la ekzameniĝinto starigintus tiajn demandojn... Pri tiaj aferoj mi spertas ĝeneralan silentadon ĉe amatoroj pri personkultigo pri Zamenhof... |
laszlo
Jes, ĝi originale en vortaro estas verbo, ne substantivo, kiel en multaj lingvoj. Kaj racie ĝia originala senco devintus esti ekzamenatiĝi, ne [ekzameni (iun)]. Zamenhof intencis simpligi la uzon de iuj verboj, sed li ne pensis pri tio, ke per tiu solvo li ne simpligas lingvouzadon, sed male, komplikas ĝin, ĉar detruis la racian, konsekvencan konsideron pri lingvofunkciado.
La problemo reliefiĝas pli klare, se oni starigas la demandon: kion diras ekzamenanto post kiam li finfaras sian taskon: ĉu ”Mi faris ekzamenon.”? ”Mi ekzamenis.” ne estas konvena, ĉar tiu frazo postulas objekton. Se Z. pensintus racie, nun eblus diri: "Mi faris ekzamenigon." Jen alia afero, kiu fontas el la sama malprudentaĵo: ”Ekzameniĝi” ne estas konvena, ĉar ĝi signifas iĝi ekzameno, ekzamena. Oni ja povas iĝi nek ”ekzameno”, nek ”ekzamena”. Eventuale ekzamen-ata (-ita, -ota), sed tiam la ĝusta formo estus: ekz.: ”ekzamenitiĝi” (iĝi ekzamenitaj). Se Zamenhof ne renversintus la racian pensadon, nun eblus diri tute racie: ekzamenigato. La saman malprudentaĵon li faris pri la verbo ŝanĝi. |
laszlo
Tiu persono, kiu ekzaminas ekz. lernantojn, nomiĝas ekzamen_ant_o.
Tiu, persono, kiu estas ekzamenata, nomiĝas ekzamen_at_o. Ne necesas multa saĝeco, por krei la laǔ-Fundamentan verbon: ”ekzamen_at_iĝi” (iĝi ekzamen_at_a). Se oni akceptas kiel normon, ke ekz.: ”ekzamen_iĝ_i” signifu ”ekzamen_at_iĝ_i”, tio signifas, ke formativoj valoras nenion. Fuŝiĝas la Fundamenta, per-formativa vortoderivado. Respekti Fundamenton ne signifas krei novan lingvoprojekton. |
Katalin
Karaj Laszlo kaj Blazio,
Mi petas vin respekti la temojn kaj ne diskuti pri gramatikaj problemoj sub aliaj kampoj. Ĉi tie ekzemple devus disvolviĝi diskuto pri la prezoj de la ekzamenoj kaj mi timas, ke via interesa kaj valora diskuto forprenas la atenton de la legantoj pri la esenco. Aliflanke tiuj, kiuj interesiĝas pri gramatikaj kaj stilistikaj problemoj neniam trovos viajn skribaĵojn. Antaŭdankon pro via kompreno. Amike, Katalin |
Indre
Verdire, ĝuste la ridinde (eĉ suspektinde) malalta prezo de la KER ekzamenoj inspiris min finfine pasi ilin tuj, kiam mi kaptos taŭgan lokon kaj tempon (mi esperas jam pri ĉi somero).
Post kelkaj tagoj mi faros ekzamenon de la angla (IELTS de Brirish Council, celantan B1-C2 nivelojn), kiu kostas 185 Eur (kaj kompreneble eblas aĉeti amason da sufiĉe kostaj kromservoj). Kaj tiuj 185 Eur al mi ne ŝajnis esti tro multe, ĉar simple tiom kostas ĉiuj ekzamenoj (kion jam per ekzemploj montris Katalin kaj aliaj). Kaj per "ĉiuj" mi celas ne nur lingvajn: kostas ajnaj kursoj, ŝoforatestiloj ktp. Tio estas prezo por akiri sciojn kaj pruvi, ke vi akiris ilin. Do, kiam mi ekvidis la prez-liston por la esperantaj KER ekzamenoj (dank' al UEA subteno, la linio por mia lando eĉ pli belas mi tuj komprenis, ke estus domaĝe ne eluzi eblecon tiom malkoste ekhavi pruvilon pri lingvoscioj. Mi ankaŭ ofte aŭdas argumentojn, ke Esperanto estas tute senvalora en "ekstera mondo", kaj estus stultaĵo pagi por io ajn rilate al ĝi (precipe por kursoj aŭ ekzamenoj). Sed verdire, mi tion aŭdas de esperantistoj pli ofte ol de aliaj homoj . Ja neniu pruvilo pri iuj ajn scioj estas senvalora (kaj neniu estas tiom klarvida por firme aserti, ke atestilo de Esperanto ne helpos iam estontece). |