Forumo

TemojPri edukado.netantaŭrigardo en forumo

Arek
afiŝita je 2010-12-13 21:00:40

Se eblus, mi postulas, ke krom "Konservi" kaj "Nuligi la ŝanĝojn", aldoni butonon "Antaŭrigardu" per kiu oni povus antaŭrigardi skribitan mesaĝon kaj korekti se necesas.

PS. ĉu ne pli bone estus uzi vorton "Sendu" aŭ "Afiŝu" anstataŭ, "Konservi"
PS2. Kial estas uzata formo -i anstataŭ -u? Ĉar, laŭ mi, mi ordonas al komputilo, faru ĉi tion aŭ tion. Do Sendu, Konservu ktp.

Jev
afiŝita je 2010-12-13 21:11:01

Peti antaŭmontron de la mesaĝo jam nun eblas. Dum verkado de la mesaĝo provu premi la supran butonon kun verda signo tuj super la mesaĝo. Tio devus funkcii. Sed povas esti, ke tiu eblo ne estas klara por uzantoj.

Jev
afiŝita je 2010-12-13 21:14:12

Arek skribis:
Kial estas uzata formo -i anstataŭ -u? Ĉar, laŭ mi, mi ordonas al komputilo, faru ĉi tion aŭ tion. Do Sendu, Konservu ktp.
Tiu temo jam multfoje estis diskutata inter tradukantoj de retaj interfacoj kaj komputilaj programoj. Vidu ekz. la jenan paĝon.

kristof
afiŝita je 2010-12-13 21:19:07

Pardonu min pri tiu ekstertemaĵo, sed tio estas demando por Jev: ĉu vi ne estas la ĉefa programisto de lernu.net ?

Jev
afiŝita je 2010-12-13 21:22:18

kristof skribis:
Pardonu min pri tiu ekstertemaĵo, sed tio estas demando por Jev: ĉu vi ne estas la ĉefa programisto de lernu.net ?
Vi pravas, ke tio estas ekster la temo. Tio estas demandebla per privata mesaĝo. Sed jes, tio estas mi.

Arek
afiŝita je 2010-12-20 00:21:14

Jev skribis:
Arek skribis:
Kial estas uzata formo -i anstataŭ -u? Ĉar, laŭ mi, mi ordonas al komputilo, faru ĉi tion aŭ tion. Do Sendu, Konservu ktp.
Tiu temo jam multfoje estis diskutata inter tradukantoj de retaj interfacoj kaj komputilaj programoj. Vidu ekz. la jenan paĝon.
Mi tralegis diskuton, kaj mi ne povas konsideri.
1. Oni ne povas klarigi la uzon de -i formo per facileco, ĉar tio kaŭzas malboneco.
2. Tie estas donita klarigo ke estas du kazoj. Ordonoj kaj volo de uzanto. Mi ne vidas la duan. Donita ekzemplo estas laŭ mi malbona, ĉar ne "Ensalutu" sed "Ensalutu min" devus esti.
:-)

laszlo
afiŝita je 2011-01-24 18:54:20

Ne estas dece postuli al uzanto fari ion ajn. Estas pli konvene nur proponi eblon:

Do, ne uzu la vorton ”Instalu” (kiu vorto fakte postulas krisignon), sed ”Instali”, kiu signifas nur eblon: ”Por instali la programon, premu la butonon 'Instali' ”. La dua frazo jam estas agad-klarigo, post kiam oni jam decidis instali la programon. En klarigoj jam estas dece uzi imperativon.

Arek
afiŝita je 2011-02-05 07:46:01

laszlo skribis:
Ne estas dece postuli al uzanto fari ion ajn. Estas pli konvene nur proponi eblon:

Do, ne uzu la vorton ”Instalu” (kiu vorto fakte postulas krisignon), sed ”Instali”, kiu signifas nur eblon: ”Por instali la programon, premu la butonon 'Instali' ”. La dua frazo jam estas agad-klarigo, post kiam oni jam decidis instali la programon. En klarigoj jam estas dece uzi imperativon.
Vi ne komprenis vorto "Instalu" ne signifas ke komputilo donas ordonon al uzanto, sed inverse: uzanto donas ordonon al komputilo por ke ĝi instlu programon. Estas komprenebla, ke uzanto mem ne povas instali. Tion povas fari nur komputlio, se uzanto ordonis al ĝi tion.

tukero
afiŝita je 2011-08-27 20:54:04

Ekzakte! Eble ni sukcesos ankoraŭ malrapidigi la transprenon de la ordonado flanke de elektroniko!

laszlo
afiŝita je 2011-08-28 19:39:54

Kiam oni legas imperativan skribaĵon (ekz.: atentu!, ne fumu!, silentu!, ktp.), tiu skribaĵo estas destinata por leganto, do imperativo direktiĝas al leganto.
Butonoj devas indiki ne imperativon, sed procedon: do ne ”instalu!”, sed ”instalo” (aǔ: instali {ion}) (t.e.: por instali programon, uzendas la butonon pri instalo, respektive la mallongigitan formon: instali).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.