Forumo

TemojMetiejoFuŝa uzado de E-vortoj

laszlo
afiŝita je 2010-12-21 11:21:57

Mi prezentas al vi kelkajn tipojn de eraraj frazoj, disvasigitajn fare de malzorgemaj verkistoj:

”La pantofloj restos skatole.” - ĉu sur skatolo, aǔ en skatolo? - korekte:
a ) ”La pantofloj restos surskatole.” - sed pli konsilinde: ”La pantofloj restos sur skatolo.
b ) ”La pantofloj restos enskatole.” - sed pli konsilinde: ”La pantofloj restos en skatolo.

”La vazo staras table.” - ĉu sur tabo, aǔ sub tablo? - korekte:
a ) ”La vazo staras surtable.” - sed pli konsilinde: ”La vazo staras sur tablo.”
b ) ”La vazo staras subtable.” - sed pli konsilinde: ”La vazo staras sub tablo.”

”Griza kato promenas dome.” - ĉu sur domo, aǔ en domo? - korekte:
a ) ”Griza kato promenas surdome.” - sed pli konsilinde: ”Griza kato promenas sur domo.”
b ) ”Griza kato promenas endome.” - sed pli konsilinde: ”Griza kato promenas en domo.”

”Li ĵetis la pomon rubujen.” - ĉu eblas scii tion, ĉu la pomo trafis la enon de la rubujo, aǔ povas esti, ke ĝi falis preter la rubujo? :-) Do, korekte: ”Li ĵetis la pomon enrubujen.” - sed pli konsilinde: ”Li ĵetis la pomon en rubujon.” aǔ ”Li ĵetis la pomon al en rubujo.”

”Li vestiĝis urbe.” - ĉu li vestiĝis en urbo, au laǔ urba maniero ? - korekte:
a ) ”Li vestiĝis urbe (aǔ urbmaniere).”
b ) ”Li vestiĝis enurbe.” - sed pli konsilinde: ”Li vestiĝis en urbo.”

Kompilu korekte, eĉ se foje kunteksto povas helpi, ĉar vi alkutimiĝos verki plumpe, kaj vi kompilos fuŝe ankaǔ tiam, kiam kunteksto ne povos helpi.

”Hodiaǔ mi restos dome .” - korekte: ”Hodiaǔ mi restos endome.” - sed pli konsilinde: ”Hodiaǔ mi restos en domo.”

”Urbe troviĝas multaj restoracioj.” - korekte: ”Enurbe troviĝas multaj restoracioj.” - sed pli konsilinde: ”En urbo troviĝas multaj restoracioj.”

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.