Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoakvnetigejo aŭ akvklarigejo aŭ alie?

Arek
afiŝita je 2011-01-13 12:10:57

saluton,
mi serĉas esperantan vorton por loko kie estis purigita, klarigita aŭ
netigita akvo kiu poste estas en akvsitemo en urbo uzata.
Kiel ĝi nomiĝas?
akvnetigejoakvklarigejoakvpurigejo aŭ alie?

Nomoj el aliaj lingvoj:
cs: Čistírna odpadních vod
el: Επεξεργασία λυμάτων
es: Estación depuradora de aguas residuales
fr: Traitement des eaux usées
gl: Estación depuradora de augas residuais
nl: Rioolwaterzuiveringsinstallatie
ja: 下水処理場
pl: Oczyszczalnia ścieków
pt: Estação de tratamento de águas residuais
fi: Jätevedenpuhdistus

laszlo
afiŝita je 2011-01-13 21:21:40

Kara Arek, tio veras, ke regulo ne ekzistas pri la uzo aǔ neǔzo de vortospeca finiĝo en kunmetitaj vortoj. Tamen indas priatenti la prononcon de la memkreita, kunmetita vorto, por eviti, ke sur onia lango estiĝu ”nodo”. :-)

vi skribis:
”akvnetigejo aŭ akvklarigejo aŭ akvpurigejo”

Kiam la kunmetita vorto estas malfacile prononcebla, necesas postmeti al konsistigaj vortoj la konvenajn vortospecajn finoĝojn - tiel la kunmetitan vorton eblos pli facile prononci:

akvonetigejo; akvoklarigejo; akvopurigejo

Se vi kunmetas pli, ol du vortojn, estas konsilinde enmeti ankaŭ streketon al inter iuj du vortoj: ”kloakakvo-puriga”.

vi skribis:
”mi serĉas esperantan vorton por loko kie estis purigita, klarigita aŭ
netigita akvo kiu poste estas en akvsitemo en urbo uzata.”


Nun vi povas sperti, kial necesas respekti ian konvenan vortordon:

En tiu frazo aperas ”urbo uzata”. La A-vorto ”uzata” ŝajnas priskribi ”urbo”-n. Sed mi divenis, ke ĝi devintus stari post la verbo ”estas” (estas uzata). En originala formo tiu frazo estas miskomprenebla. Nu, tamen ne malgaju, kara Arek, ĉar ne vi kulpas, sed la plumpe difinita gramatiko de E-o. :-)

Tiu frazo estas korekta jenforme:
”Mi serĉas esperantan vorton por loko kie estas purigata, klarigata aŭ netigata kloakakvo, kiu poste estas uzata en akvositemo en urbo.”

Se mi ne legintus la hispanan, portugalan prinomon de tiu purigejo, mi pensus pri establejo, kie oni provizas urbon per trink-akvo purigita, desinfektita.
Sed la vortoj ”residuales” kaj ”residuais” konvinkis min, ke temas pri kloakakvo.

Ĝi nomiĝas: kloakakvo-puriga establejo, au establejo por purigi kloakan akvon.

tukero
afiŝita je 2011-06-19 17:13:38

Kara Arek, mi trovis la respondon al tio, kion vi demandis. Se ne: Legu de sube.

tukero
afiŝita je 2011-06-19 19:37:36

Arek, pardonu: "se vi ne" estis la intencita frazero.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.