Forumo

TemojPri ĉio ceteraTraduki perkomputile al alia lingvo

laszlo
afiŝita je 2011-01-29 20:07:19

Ekzistas pluraj tradukaǔtomatoj (programoj), pri kies utilecoj diversaj personoj opinias diverse.
La plimulto de uzantoj kutimas tuj imputi al tradukprogramo la nesukcesan tradukadon, sen analizi la kvaliton de la tradukenda teksto.
La lingvaĵo de la plimulto de lingvouzantoj abundegas per elipsaj frazoj, per idiomaĵoj/idiotismoj, per slanga vortumado. La memkontrolo pri la propra lingvaĵo estas preskaǔ nula ĉe ili. Tiu manko de memkontrolo foje preskaǔ tuŝas stultecon, kiam iuj klopodas ”ekspliki” per komplikaj prelegoj la elipsajn, idiomaĵajn frazojn!
En iu grava verkaĵo pri Esperanto vi ne trovos agnoskon, ke iu aǔ alia formo estus idiomaĵo/idiotismo, sed anstataǔ tio, vi trovos preskaǔ ridindajn argumentadojn, komplikajn gramatikajn ”klarigojn” pri formoj, kiuj estas gramatike evidente eraraj, ĉar ili estas aǔ elipsaj frazoj, aǔ idiotismoj, aǔ fuŝvortordaj. Iuj verkistoj klopodas ĉiapreze vivteni tiun (mis)kredon pri la planlingvo, ke ĝi estas senescepta.

Nu, ne miru, se povra tradukprogramo barakt-penadas kompreni korekte la fuŝlingvaĵan tradukendan tekston.
Mi faris eksperimenton per la tradukilo de Google, kaj mi spertis, ke se la enirteksto estas gramatike tute korekte formulita (per racia, klara vortordo, sen elipsaj frazoj, sen idiotismoj), la aǔtomato tradukas ĝin perfekte! Programistoj ja ne estas stultaj homoj. Sed ĝis nun ne naskiĝis tia genia homo, kiu komprenu korekte skribaĵaĉon verkitan de plumpulo, de lingvofuŝulo.

Tradukaǔtomato ne estas solvo, sed nur eblo. Por uzi ĝin sukcese, oni devas regi bone la lingvon, kaj respekti akurate la gramatikajn regulojn de tiu lingvo, per kiu oni kompilas la tradukotan tekston. Se iu lingvo ne havas la necesajn gramatikajn regulojn, la tesktojn kompilitajn en tiu lingvo ne eblas fidinde traduki al alia lingvo. La tradukprogramo ne kapablas diveni tion, pri kio pensis la lingvouzanto, se mankas unuecaj gramatikaj konvencioj, kiuj estu egale konataj, kaj fare de programisto, kaj fare de lingvouzanto.
Tiun tekston, kiun oni ne kompilis speciale por esti tradukota al alia lingvo, ne eblas korekte traduki per programo. Ankaǔ la perhoma tradukado postulas tradukiston, kiu devas koni bone la plej novajn idiomaĵojn, slangajn vortojn, elipsajn formojn, fuŝvortordon.
Konklude: ne ajnan (fuŝan) tekston eblas traduki fidinde al alia lingvo!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.