Forumo

TemojPri ĉio ceteraBrodkasto, podkasto, retkasto, mi dronas!

Arbofeo
afiŝita je 2011-02-07 14:07:37

Saluton,

ĈRI uzas pli kaj pli da radikoj angladevenaj kaj mi ne plu komprenas la diversecon de vortoj. Kia diferenco inter:

Brodkasto
Podkasto
Retkasto


http://esperanto.cri.cn/581/2011/01/14/Zt1s120290.htm


Vere esperanto estas genia lingvo por konstrui vortojn. Kial enkonduki tiom da radikoj sensencaj? Antaŭ ĉio, en Podkasto, pod estas marko (iPod). Ĉu vere marko fariĝu oficiala radiko en eo?

laszlo
afiŝita je 2011-02-16 19:10:22

Fakvortoj plej ofte estas ordinaraj vortoj aǔ kunmetaĵoj de ordinaraj vortoj. Tiaj fakvortoj ricevis specialajn signifojn, kiujn ne eblas diveni analizante la konsistigajn vortojn. Sekve, oni devas parkerigi la asociitan komprenon por ĉiu fakvorto:

”broadcast” konsistas el ”broad” (larĝa, vasta, ktp.) kaj ”to cast” (ŝuti, ĵeti, disdoni, ktp.)
Videblas, ke nek ”broad”, nek ”cast” sugestas pri informo kiu propagiĝas per elektromagnetaj ondoj. Por uzi tiun vorton laǔsence, oni devis asocii al ”broadcast” la sencon: ”propagi informon per elektromagnetaj ondoj”.
Ĝis kiam al ”broadcast” oni asociis la supre menciitan komprenon, neniu anglulo sciis kion ĝi signifas, ĉar la konsistigaj vortoj ne malkovris tion per si mem.

Nun ni provu esti ”lingvodefendemaj”! :-)
Ne estas malfacile krei similan vorton el Esperanta vortostoko:
”broadcasting” = vasta-disŝutado.
Ĝi iĝis iom pli longa, ol tiu angla vorto, sed tamen ne tio estas la plej grava problemo.
Simile, kiel kaze de la angla vorto ”broadcast”, ankaǔ la konsistigaj vortoj el la vorto ”vasta-disŝuto” ne sugestas per si mem propagon de informoj per elektromagnetaj ondoj.
Do unue necesas asocii al ”vasta-disŝuto” la deziratan komprenon, kaj nur post tio ĝi iĝos konata kaj ĝuste komprenata fakvorto.
Ĉu eblas instrui al ĉiu parolanto de E-o la plej novajn fakvortojn, kiujn iuj kreas, por anstataǔi tiujn anglajn?
Se mi dirus al vi la vorton: ”vasta-disŝuto”, ĉu vi tuj komprenus kion ĝi signifas (sen legi antaǔe miajn suprajn klarigojn)? - mi supozas, ke ne, ĉar dume ”broadcast” jam iĝis fakvorto kun jam konata signifo, la asociita kompreno por la vorto ”vasta-disŝuto” ankoraǔ ne iĝis vaste konata.
Por transformi ĝin al fakvorto, necesas uzi la anglan fakvorton dum certa tempo, kaj apude, inter parantezoj, mencii la novan ”naskiĝantan” Esperantan fakvorton.
. . . . .
"podcast" = ”pod” (ingo, ujo, kapsulo de semo, ktp.), ”to cast” (ŝuti, ĵeti, disdoni, ktp.)

Ĝi signifas ”stokaĵo de aǔdvidaj informoj”, kiun eblas ĉiam ajn elŝuti ekz. desur interreto, por aǔskulti, spekti ĝin.

Eblas krei la vorton: ”aǔdvida-stokaĵo”, sed ankoraǔ mankas por ĝi la dezirata asociita kompreno.
Por transformi ĝin al fakvorto, sekvu la jam menciitan konsilon! :-)

tukero
afiŝita je 2011-07-12 20:52:48

La longa, kaj laŭ mia persona gusto, malbela vorto "vasta-disŝuto", estas laŭ mia opinio pleonasma. La prefikso "dis-" sufiĉe esprimas la nocion de vasteco. La angla vorto "broadcast" jam tre frue ricevis la signifon "dissendi, disaŭdigi" kaj devenas de la agrikultura signifanta "dissemi". La termino "dissendi" ankaŭ jam delonge estas uzata kiel fakvorto de la radiofonia kaj televidaj teknikoj. La terminon "disŝuti" mi persone konas ĉefe konekse kun elektronikaj informinterŝanĝoj. Por mi la terminoj "dissendi" kaj "disŝuti" esprimas la necesan sen aldonaj silaboj.

tukero
afiŝita je 2011-07-12 22:27:24

La teknika signifo de la angla vorto "pod" estas "demuntebla instrumentujo en spacveturilo". La interretaj "podcasts" aludas la la malgrandeco de la riceviloj por tiaj dissendaĵoj. Mi emus uzi "retsendaĵo" por "podcast", sed mi konfesi ke mi ne scias la diferencon inter "podkasto" kaj "retkasto". Eble iu povas klarigi tion, dum mi esploros.

tukero
afiŝita je 2011-07-12 22:28:49

Pardonu: mi [u]devas[u] konfesi!

tukero
afiŝita je 2011-07-12 22:51:04

Mia esploro rezultigas, ke "retkasto" (netcast) estas pli vasta termino ol "podkasto" (podcast) kaj ke la unua kvazaŭ enhavas la duan. Krome, "netcast" estas la propra fakvorto de konkurencanto de "Google", kiu uzas la terminon "webcast", samsignifan. Laŭ tio, "retkasto" estus eventuale "retsendilo" kaj "podkasto" estus "retricevilo". Definitive povas decidi nur la fakuloj.

laszlo
afiŝita je 2011-07-13 09:39:09

”La teknika signifo de la angla vorto "pod" estas "demuntebla instrumentujo en spacveturilo". La interretaj "podcasts" aludas la la malgrandeco de la riceviloj por tiaj dissendaĵoj.”
- - - - - -

La angla vorto ”pod” ne havas nur unu signifon (ĉu teknikan, ĉu ne teknikan). Dum la paso de tempo al multaj anglaj vortoj atribuiĝis pli kaj pli da signifoj.

Retsendaĵo (pli komplete: interret-sendaĵo) estas duuma informaĵo sendita tra interreto.
Podkasto indikas pakitan kaj stokitan duuman informon, kiu enhavas kompletan vidan aǔ/kaj aǔdan registraĵon, kiun eblas aǔskulti/spekti ne dumokazaĵe, sed elŝuti ĝin, kaj pli poste aǔskulti/spekti ajnfoje kaj ajntempe.

Retsendaĵo estas ĝenerela prinomo de informaĵo sendita tra reto. Ĝi povas esti ankaǔ la sendita/sendata podkasto.

Do, podkasto ne estas ilo! Ĝi estas kiel lumdisko kiun oni povas aĉeti por aǔskulti muzikon, aǔ por spekti filmon. Ilo povas esti la komputilo aǔ la lumdisk-ludilo, kiuj vidigas aǔ/kaj aǔdigas la registraĵon.

Web estas la tutaĵo de la interreta hiperteksta sistemo. Ĝia baza protokolo estas la protokolo HTTP (HyperText Transfer Protocol), kies paĝoj estas kompilitaj laǔ la priskrib-lango HTML (HyperText Markup Language).
WWW signifas: tutaĵa tekstosistemo tra la tutmonda reto (mondaskala reto): World Wide Web.

LAN estas loka area reto (Local Area Network).
WAN estas mondskala area reto (Wide Area Network).

Iom simile distingeblas Interreto kaj Interna reto (Internet kaj Intranet). La unua uzeblas en la tutmanda komputika reto (ĝi ebligas komunikadon ankaǔ inter lokaj retoj), dume la dua uzeblas nur ene de loka komputika reto.

Sperteblas, ke en komputiko la vorto wide (tiusence: vasta, tutmonda) estas necesa por distingi la du gravajn kategoriojn pri areoj: la lokan kaj la tutmondan.

tukero
afiŝita je 2011-07-14 18:45:15

Dankon pro tiuj precizigoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.