Forumo

TemojPri ĉio ceteraKiel fartas niaj japanaj samidenoj?

Katalin
afiŝita je 2011-03-13 13:21:55

Nia retejo havas 19 membrojn, loĝantajn en Japanio.
Okaze de la granda kaj malĝojiga katastrofo en la lando ni zorgemas pri ilia vivo, stato, kondiĉoj kaj ŝatus ricevi informojn pri ili kaj de ili, kun eventualaj indikoj pri bezonoj. Ni intencas helpi en mezuroj kaj manieroj, kiujn niaj kondiĉoj ebligas.

Karaj japanaj geamikoj, ni petas vin reagi al nia alvoko, lasi en la forumo vivsignon kaj skribu pri tio, kiel ni povas helpi vin.
Kun granda kunsento kaj zorgemo pensas pri vi (ankaŭ) la teamo kaj la membraro de edukado.net

mariezou
afiŝita je 2011-03-13 14:11:53

Karaj japanaj geamikoj,
ekde tiu katastrofo ni, laborante aŭ nenifarante, ofte pensas pri vi kaj esperas ricevi novaĵojn.
Ni deziras al grave afliktitaj japanoj kuraĝon por transpasi tiujn malfacilegajn tagojn.

slavneui
afiŝita je 2011-03-13 15:35:32

Karaj samideanoj,
La katastrofo kiu trafis vian landon kortuŝas min. Mi nur povas esprimi mian kunsenton. Se eblas materie apogi vin mi certe kontribuos.
Amike,
Piet

isksanjo
afiŝita je 2011-03-14 02:25:37

Karaj membroj de edukadod.net,
El Japanio ni elkore dankas vin pro viaj varmaj vortoj. Ĉi-foja giganta tertremo kaj cunamo estis super nia imnago, vere katastrofa. Multaj homoj en la regiono Tohoku (Nord-orienta parto de Japanio) pereis kaj perdiĝis, kaj ankoraŭ ne eblas konfirmi vivsignojn de kelkaj esperantistoj tie, kio maltrankviligas nin.
Feliĉe ni en aliaj regionoj fartas bone kvankam al malgrandaj malfacilaĵoj ni frontas kaj frontos.
Mi kredas, ke ni certe venkos tiun ĉi katastrofon kaj denove rekonstrui nian vivon.
Dankante pro viaj esprimoj de solidareco kaj eventualaj helpoj,
elkore salutas,
ISIKAWA Tieko

bea
afiŝita je 2011-03-14 11:06:48

Ĵus mi ricevis mesaĝon de esperantista amiko, kiu loĝas en Noboribetsu, sur la norda insulo Hokajdo. Li kaj lia familio bone fartas. Sed mi ja scias, ke ekzistis sufiĉe granda grupo de esperantistoj en Sendai mem - ĉu iu havas novaĵojn pri ili?
Amike,
Bea

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-14 12:26:48

Tsukuru Faro Harada
Karaj amikoj, mi fartas bone kaj senprobleme, ĉar mi loĝas en la suda insulo Kyusyu(Kjuŝu). Sed malfeliĉe ankoraŭ tertremo daŭras en norda parto kaj regiono Kanto. Jen plej seriozaj gubernioj; Aomori, Iwate, Akita, Miyagi, Yamagata, Fukushima, Ibaragi, Tochigi, Chiba, Saitama, Kanagawa, Gunma ktp Precipe ĉe Pacifika Maro. Mi bone povis kontakti kun Yamagata-ano, ĉar la direkto estas al Maro Japan. Sed Magnetudo komence estis 8.8, sed ĝi fariĝis kaj ŝanĝiĝis 9.0. Nuntempe 3300(eble pli) mortis kaj malpaeris....pro cunamo. Se vi havas amikojn en norda parto, precipe Iwate, Miyagi, Aomori, Fukushima, eble vi ankoraŭ ne povos kontakti kun ili. Normala telefono funkcias, sed portebla telefonilo ne bone funkcias. Ankoraŭ tertremo daŭras. Hieraŭ kaj hodiaŭ alia tertremo okazis en Nagano(Tute alia regiono). Scientistoj timas, ĉu la katastrofo pli grandiĝus...? Mi esperas, ke ne!
Mi ege estas kortuŝita de miaj amikoj. Ili diras, ke venu al iliaj landoj kaj ili volas gastigi min ĝis la bonordo de la situacio. Esperanto estas tre forta komunikilo kaj amikumlingvo! Dankon al ĉiuj!
amike via Tsukuru (Faro)
Jen vidu la granda cunamo!
http://www.youtube.com/watch?v=mAQ6RgiWsqM
mi parolis kun Faro kaj li sendis mesaĝon al vi

bea
afiŝita je 2011-03-14 12:42:19

Jen mesaĝo el Hiroŝimo:

Karaj,
Dankon pro via zorgo pri ni kaj japanoj.
Ĉe ni en Hirosima, nenian damaĝon ni havis.
Bonŝance ni loĝas, eksterregiono, plej trafita de tertremego kaj cunamo.
Japanaj esperantistoj ĝis nun klopodis kontakti kun esperantistoj kiuj loĝas en damaĝitaj lokoj. Kaj feliĉe niaj samideanoj travivas sed en malfacileco. Krome ni havas danĝeron pri eksplodojn de atomcentralo. Ni hirosimanoj nur ĉe rigardo timas antaŭ televido.
Nun pli ol 430,000 loĝantoj fuĝas en plovizora komuna loĝejo kun maloportuno kaj en malvarmo.
Mi nur esperas ke ĉio pliboniĝos.
Taeko

isksanjo
afiŝita je 2011-03-14 13:11:12

Jen la plej freŝa novaĵo pri esperantistoj en/ĉirkau la urbo Sendai; preskaŭ ĉiuj krom gesinjoroj Tetuka
fartas bone. La gesinjoroj loĝas en la urbo apud la maro, sed feliĉe iom for de la maro, kien ne atingis cunamo. Ni esperas, ke ili baldaŭ iamaniere povos kontakti aliajn esperantistojn tie. Evidentiĝis, ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj en aliaj gubernioj en la regiono Tohoku fartas bone. Mi tamen estas ege ŝokita pro la nombro de la damaĝitaj; ankoraŭ ne estas klara la tuta aspekto de la katastrofo.

Tieko

Katalin
afiŝita je 2011-03-14 13:13:03

Kara Tieko, ni dankas vin pro la trankviligaj novaĵoj kaj atendas ĉiam pliajn, aktuligitajn informojn.
Tutkore kaj kunsente salutas ĉiujn, Katalin

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-14 13:32:56

Tio mesaĝo sendis sekretariino de Kroata esperanta ligo kaj estas skribita de unu japana ano de UEA-mi petas pardonon mi forgesis nomon:La dua Raporto pri la tertremo en Japanio

La 12an de marto
Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.”
Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke la kovrila domego de la centralo estis detruita kaj ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo. Laŭ la novaĵo je la 21a, 1,1 milionoj de familioj ne ricevis elektron. En multaj lokoj gas-servo kaj akvo-livero haltis. En multaj rifuĝejoj viktimoj vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj, akvo, varmo, kovriloj. Oni ne povas atingi tiujn pro la damaĝoj kaj blokaĵoj de vojoj.

Jam baldaŭ estos meznokto. Mi finis vespermanĝon, banadon kaj estas preta enlitiĝi, sed mi ne povos endormiĝi trankvile, ĉar mi havas peksenton pro mia normala vivo. Mi finos la dua-tagan raporton.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.