Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoDesegno / desegnaĵo

Arbofeo
afiŝita je 2011-05-10 06:00:20

Bonan tagon,

KONSTRUO/KONSTRUAĴO

antaŭ 1 semajno, mi klarigis al miaj lernantoj la diferencon inter KONSTRUO kaj KONSTRUAĴO. Mi klarigis, ke KONSTRUO estas vorto por nomi la agon konstrui:

-Dum la konstruo, li vundiĝis.

Pri KONSTRUAĴO, mi klarigis ke ĝi estas la konkreta afero, ligita al la radiko, tio estas Gebäude, bâtiment, building.

-Kiam li eliris el la konstruaĵo, li ekvidis ŝin.

EN LA ETA PRINCO
Poste, mi konstatis, ke en la esperantlingva versio de la eta princo, oni uzas multe la vorton DESEGNO:

-Ĉi-supre staras kopio de tiu desegno.
-Mia desegno ne prezentis ĉapelon.

Mi havas la impreson, ke DESEGNO estas uzata anstataŭ DESEGNAĴO. Kiamaniere tio estas akceptinda? Ĉu ne temas pri semantika glito?

Dankon pro viaj respondoj.

laszlo
afiŝita je 2011-05-14 07:22:47

Via rimarko pri la substantiva formo de verbo estas tre bonvena. Tiu problemo fontas el la duonverkiteco (aǔ nesufiĉa, pli konkrete: neprofesia difiniteco de Esperanto). Pro tio kulpas ne lingvouzantoj, sed Akademio de Esperanto (ĉar Zamenhof estis *nur* iniciatoro de la planlingvo).

Jam delonge Akademio devintus difini unusencajn, konsekvencajn regulojn pri kiel formi, interpreti substantivojn derivitajn el verboj, sen ĉiam aludi al la iamaj provaĵoj, eksperimentaĵoj fare de Z. Tion ĝi devintus fari sen krei anstataǔe milojn da ”reguloj” el la iamaj modelfrazoj, kiuj ne estis konsekvencaj je unusencaj reguloj (vidu ekz.: P.A.G. aǔ P.M.E.G.). Zamenhof sole ne povis finverki la planlingvon (tio tute ne estas tasko de unu persono!), do neniu postulu tion de li. Sed ĝis nun teamo de fakuloj, dum pli, ol 120 jaroj ja devintus finverki tion, kion Z. sole ne povis!
Per raciaj, konsekvencaj reguloj, ekz. P.M.E.G. povus esti ĉ. dekono el ĝia nuna ”dikeco”. Sekve, finlerni profesie Esperanton estus dekfoje pli facile kaj rapide, kaj la ŝanco disvastigi ĝin estus dekoble pli granda!

Pierre Delaire ne disponis pri normalaj (profesiaj) lingvoreguloj, do laǔ racia pensado je kio poligloteco inspiras onin, li tradukis erare tiujn frazojn. Tiuj frazoj aspektas korekte jene:

”-Ĉi-supre staras kopio de tiu desegno.”
”-Mia desegno ne prezentis ĉapelon.”

Rilate al via modelfrazo, ĝi aspektas korekte jene:
”-Dum la konstruado, li vundiĝis.”

Jen la koncerna klarigo:

”lerni”, ”labori”, ”konstrui” = verboj
”lerno”, ”laboro”, ”konstruo” = prinomoj de agoj
”lernado”, ”laborado”, ”konstruado” = okazantaj(-intaj aǔ -ontaj) agoj
”lernaĵo”, ”laboraĵo”, ”konstruaĵo” = konkretaĵoj (rezultoj, celoj, ktp.) de agoj

Kion devas oni fari, por havi domon? - oni devas konstrui.
Kiel nomiĝas tiu ago, per kiu oni kreas domon? - ĝi nomiĝas konstruo.
Kio okazas tie, kie oni agas por krei domon? - tie okazas konstruado.
Kiel nomiĝas la rezulto/celo de konstruado? - ĝi nomiĝas konstruaĵo.

tukero
afiŝita je 2011-06-25 22:15:20

Mi konsentas kun Laszlo pri la paradigmoj de la substantivoj el verbaj radikoj.

Laszlo:
La radiko korekt_ estas baze radiko de la verbo: korekt_i
Ĉiuj aliaj vortospecoj deriviĝas el tiu verba baz-radiko.

Jen la koncerna klarigo:
”lerni”, ”labori”, ”konstrui” = verboj
”lerno”, ”laboro”, ”konstruo” = prinomoj de agoj
”lernado”, ”laborado”, ”konstruado” = okazantaj(-intaj aǔ -ontaj) agoj
”lernaĵo”, ”laboraĵo”, ”konstruaĵo” = konkretaĵoj (rezultoj, celoj, ktp.) de agoj

Sekve
korekti = verbo
korekto = prinomo de la ago „korekti“
korektado = okazantaj (-intaj aŭ –ontaj) „korektoj“
korektaĵo = konkreta rezulto/celo ktp de la ago „korekti“

Do: Laŭsupre, ankaŭ adjektivoj deriviĝas de la verba baz-radiko „korekt_i“.
Sekve, la adjektivo „korekta“ koncernas la agon „korekti“.
Tial, la korekta skribilo estas la skribilo, per kiu oni korektas.

laszlo
afiŝita je 2011-06-26 13:34:36

Ne ĉiu adjektivo derivita el verbo havas racian komprenon. Simile, ne ĉiu verbo derivita el substantivo havas racian komprenon.
Plej ofte uzkutimo donas sencon por derivitaj vortospecoj.

korekt_i: kio estas la rezulto de tiu ago? Oni korektas ion por igi tion (esti) korekta. Do korekta estas la rezulto de la ago korekti.
Sekve, ilo, kiu servas por igi ion (esti) korekta, estas korektig_ilo.

Sed ekz. kaze de labor_i, la derivita adjektivo labora indikas nur ian rilaton al la ago laboro: ekz. ”labora partio”.

La eblo krei el iu vortospeco alian tipon de vortospeco, bedaǔrinde ne etsas regulita, do ĉiukaze necesas kontroli en vortaroj la sencon de la respektiva derivita vorto.

tukero
afiŝita je 2011-07-26 21:35:42

Ne ĉiu adjektivo derivita el verbo havas racian komprenon. Simile, ne ĉiu verbo derivita el substantivo havas racian komprenon.
Plej ofte uzkutimo donas sencon por derivitaj vortospecoj.

Tre interese. Do ekzistas "akcepteblaj esceptoj". Tiuj naskas "idiomaĵojn". Almenaŭ mi konstatas akcepton de la zamenhofa principo ke decidos la uzado.

korekt_i: kio estas la rezulto de tiu ago? Oni korektas ion por igi tion (esti) korekta. Do korekta estas la rezulto de la ago korekti.
Do, labora estas la rezulto de la ago labori.

Sekve, ilo, kiu servas por igi ion (esti) korekta, estas korektig_ilo.
Do, ilo, kiu servas por igi ion (esti) labora, estas laborig_ilo.

laszlo
afiŝita je 2011-07-27 18:32:30

Kara tukero, malgraǔ tio, ke vi mem citis iujn miajn frazojn, ŝajnas, ke post kelkaj legitaj vicoj vi jam forgesis tion, kion vi mem legis kaj citis.

Jen, kion vi citis el mia alparolo: ”Ne ĉiu adjektivo derivita el verbo havas racian komprenon. Simile, ne ĉiu verbo derivita el substantivo havas racian komprenon.”

Kaj post tio, jen, kiel vi reagis al miaj frazoj:

”Do, labora estas la rezulto de la ago labori.”
”Do, ilo, kiu servas por igi ion (esti) labora, estas laborig_ilo.”


Ĉu indas ion ajn komenti?

P.S.
Kaze de verboj ne temas pri esceptoj, sed pri diverseco de verbospecoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.