Forumo

TemojPri ĉio ceteraPropagando - por trovi lernantojn

Fonduso_SEV
afiŝita je 2011-05-27 07:51:33

Pro speciala peto de Katalin mi aliĝis kaj komencis novan fadenon.
Mi miris, ke oni multe okupiĝas pri instruado, sed oni malatendas la problemon, de kie venas la homoj, kiuj pretas lerni.

En la varbado de Esperantistoj oni daŭre vidas la instigon "Lernu Esperanton" kaj oni ofertas kursojn por komencantoj. Sed kial diable ili lernu la lingvon. Kion informon ili havas, kiel ili rilatas al la lingvo kaj la "Movado" (la socia grupo, kiu uzas la lingvon)

Propagando intertempe estas fi-vorto. Oni povas paroli pri varbado, kiu ankaŭ ne okazas - aŭ se ĝi okazas en iomete malracia maniero.

Kutime homoj havas izolitan ideon (ekz. produkti afiŝon - sed ne pripensas, kiu afiŝas poste kaj kie, radio- aŭ televida produktaĵo - sed kie montri, retpaĝo - sed kiu rimarkas kaj vizitas). La plej granda kaj multekosta bato en la akvo estas la tutpaĝaj anoncoj en grandaj eŭropaj gazetoj, kies efiko estas preskaŭ nulo - kaj multaj scias tion.

Aliflanke ekzistas spertoj pri malmultekostaj, eĉ senpagaj varbo-metodoj. Sed neniu informas pri la tekniko kaj la sukcesoj.

Mi ŝatus eki diskuton pri la temo: Kiu estas nia celgrupo por instrui Esperanton kaj kiel ni atingas ĝin.

Ne diru: La tuta mondo estas nia celgrupo. Ni ne havas la rimedojn por tuj alparoli ilin komplete. Ni devas elekti celgrupojn, kiuj estas facile atingeblaj kaj promesas sukceson.

La sekreto de la propagando estas, ke oni foje tuŝas la celgrupon. Tio signifas, ke oni davas atingi la anojn de la celgrupo multfoje per informpeco. Grandaj unikaj aktivecoj estas sensencaj. Devas ekzisti iu supera strategio.

laszlo
afiŝita je 2011-05-31 17:45:04

Se io aĵo bezonas propagandon, reklamon, tio certe ne povas esti ia senproblema aĵo.
Oni kutimas diri: ”Bona aĵo ne bezonas reklamon.

Esperanto ne propagandon bezonas, sed alpropriĝon: nome, ke oni (ne nur poliglotoj!) ja povu ĝin finlerni uzkapable.
Se estiĝas ĉe lingvolernantoj gravaj problemoj dum lernado kaj lingvouzado, lingvorespondeculoj analizu la problemojn, kaj forigu la obstaklojn.

Ne ekzistas pli furora reklamo pri Esperanto ol tio, se ĝiaj ne-poliglotaj uzantoj scipovas uzi la planlingvon memfide. Se tio realiĝas, tiukaze Esperanto ne plu bezonas propagandon, reklamon.
Sed, sed tio ne realiĝas, la lingvaj respondeculoj devas profunde pripensi, analizi la kialojn de tiu malsukceso, kaj decidi pri ŝanĝoj.

(Eksmembro) mlennartz
afiŝita je 2011-06-03 10:17:58

Oni kutimas diri: ”Bona aĵo ne bezonas reklamon.”

Kiu estas ONI?

Neniu serioze asertas tion. Aferon, kiun neniu konas, neniu aĉetas aŭ lernas auu elektas. Via frazo ŝajnigas, ke la homoj konas Esperanton, ligas iun aferon al la nocio. Tio ne estas. Plej multaj homoj, kiujn mi konatigas kun la vorto "E-to", kutime diras: "Ho, ĉu ĝi ankorau ekzistas? Mi pensis, ke ĉiuj homoj, kiuj scipovas la lingvon, formortis antaŭ jardekoj." Tio estas la rezulto de ”Bona aĵo ne bezonas reklamon.” En iuj landoj tio eble estas stato, sed en Germanio scias nenion pri Esperanto.

Kaj vere - kian utilon E-to donas al iu (juna) homo? Ĉu iu bezonas E-ton por turisma vojaĝado? Ne. La tempo de grandaj familiaj tendaroj estas pasinta (bv. ne mencii tiujn cent ĉiam samajn familiojn kunvenantajn en ĉiam la samaj lokoj), neniu havas leteramikojn tra la tuta mondo nur baze de E-to.)

"Esperanto ne utilas." Tio estas bona slogano.

Aliflanke - por la E-movado, kiun mi konas, mi ne volas varbi.

laszlo
afiŝita je 2011-06-04 16:31:23

En Hungarlando antaǔ ses jaroj, en ĉiu jaro ĉ. 6 000 gejunuloj faris ekzamenon pri Esperanto. Se vi kalkulas ekz. periodon de nur dek jaroj, tio signifas, ke dum dek jaroj akumuliĝis 10 x 6 000 = 60 000 gejunuloj, kiuj konatiĝis kun Esperanto. Vi povas alkalkuli ankaǔ la gepatrojn, fratojn kaj amikojn de tiuj, kiuj lernis Esperanton por akiri lingvoatestilon. Se ĉiu gejunulo, kiu lernis Esperanton havis du gepatrojn kaj nur du amikojn (al kiuj parolis pri la ekzameno pri Esperanto), tio signifas, ke la fina sumo iĝas: 60 000 x 2 gepatroj + 60 000 x 2 amikoj = 120 000 + 120 000 = 240 000 personoj. Do, en Hungarlando dum dek jaroj estiĝis 240 000 personoj, kiuj certe informiĝis pri Esperanto, kaj inter ili 60 000 gejunuloj, kiuj ne nur informiĝis pri Esperanto, sed pluse ankaǔ lernis ĝin (tio estas pli efika, ol reklamo)!

El raportoj prenitaj el la hungara Esperantista movado rezultas, ke nur ĉ. 2% el tiuj, kiuj faris ekzamenon okupiĝas plue pri Esperanto dum kelkaj jaroj, kaj nur 1% restas longdaǔre pli-malpli seriozaj parolantoj, uzantoj de Esperanto.
Tio montras klare, ke la grava manko de lingvouzantoj ne estas konsekvenco de manko de informiĝo, reklamo. Mi ne povas kredi, ke tio okazus alie ekz. en Germanlando aǔ alia lando.
Vi ne estas la sola persono kiu supozas, ke se oni estus informitaj pri la ekzisto de Esperanto, tiukaze la internacia lingvo disvastiĝus pli sukcese. Sed la spertoj akiritaj dum jardekoj en Hungarlando refutas tion. Se Esperanto eĉ tiujn ne sukcesas ”kapti” (allogi), kiuj jam finlegis lernolibrojn, lernis, do ”gustumis” E-on, tiukaze kiel kaptu tiujn, kiuj neniam ”gustumis” ĝin, sed nur aǔdis aǔ legis reklamon pri ĝi?

Vi povus diri, ke nuntempe estas modo lerni la anglan. Jes, certe, sed kial Esperantistoj penadas tiom multe lerni Esperanton? Kial svarmas Esperantistoj, kiu eĉ dum jardekoj ne kapablas normale finlerni la ”facilan” planlingvon (gravajn erarojn faras ankaǔ tiuj E-istoj, kiuj estas oficialaj ekzamenantoj pri E-o)?
Mi instruis multe E-on, kaj mi jam konas la malfacilaĵojn, kiuj malhelpas lingvolernantojn.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.