Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojRumana lingvo

Macovei
afiŝita je 2011-07-02 09:50:56

"Alte" signifas aliaj (in-forme.
"Cruce" (legu kruche),kruco, ne trinkujo.
"Cuc" (legu kuk)estas kukolo.
"Fast", majesto, bons^anca.
"Fost", eksa.
"Fişa" (legu fisha) estas slipo.
"Gard" signifas palisaro.
"Halte" signifas fervojaj stacidometoj.
"Lat" signifas larĝa.
"Mal" estas substantivo: bordo. Arkaike, krutaĵo.
"Mur" signifas nigra rubuso.
"Pene" rilatas al plumoj.
"Pere" nomas piroj
"Peste" indikas la direkton: trans
"Rosti" signifas popole vorti.
"Sate" signifas vilaĝoj.
"Salte", mallonga formo por saltu (ŝi, li, ĝi, ili).
"Slip" signifas kalsoneto.
"Sur" signifas griza.
"Suri cai" (legu surj kaj), grizaj ĉevaloj.
"Şanţ" (legu ŝanc), elfosaĵo ĉe aŭtovojo, kanaleto tra herbejo.
"Tur" signifas 1.turisma, sporta rondiro, rondveturado.2. La postaĵo de
pantolono.
"Zona", regiono, koncerna spaco.

Macovei
afiŝita je 2011-07-02 09:51:13

"Slip" signifas kalsoneto. "Fişa" (legu fisha) estas slipo. "Cruce" (legu kruche),kruco, ne trinkujo. "Zona", regiono, koncerna spaco.

laszlo
afiŝita je 2011-07-02 16:12:07

Ekzistas ankaǔ trompa tipo de malfacilaĵo, kiam oni konas iun fremdlingvan vorton, kiu treege similas al iu Esperanta vorto, kaj pluse, havas ankaǔ la saman sencon!
Ekz. en la rumana lingvo oni diras por intesto: intestin. Rumanoj, aǔ tiuj, kiuj parolas flue la rumanan, ofte uzas en Esperanto intestinon anstataǔ intesto.
Alia malfacilaĵo por rumanlingvanoj estas la uzo de la prepozicio la. En la rumana lingvo ĝi signifas al:
”Trenul merge la Brasov.” -- ”Trajno veturas al Brasov.”

tukero
afiŝita je 2011-07-06 21:13:18

"Slip" estas unu el multaj vortoj pruntitaj el la angla lingvo (jam delonga modo) kaj ricevintaj en la prunteprenantaj lingvoj alian signifon ol tiu de la originalo. Esperanto transpenis ĝin nur en la senco de la papereto por notoj. Ĝi krome havas la signifon "gliti", en la germana "schlüpfen", de kiu deriviĝas la substantivo "Schlüpfer" (= virina kalsoneto). En la germana la pli malvastaj kaj delikataj ekzempleroj ricevis la modan nomon "Slip". La rumana kaj la hispana, eble ankaŭ aliaj eŭropaj lingvoj siaflanke ĝin importis en tiu senco. Plua senco de la angla vorto estas "subjupo". Neniu anglalingvano pensas pri alia subvestaĵo, aŭdante la vorton "slip".

laszlo
afiŝita je 2011-07-07 20:11:32

Mi devas korekti nian amikon Macovei pri la signifo de ”slip”. En la rumana lingvo kalsoneto signifas ”chilot” (legu: kilot), sed ne ”slip”.
”Slip” en la rumana lingvo signigas viran ban-kalsoneton, do ne la kutiman subvestaĵan kalsoneton.

tukero
afiŝita je 2011-07-19 21:38:41

Jen do plia uzo de la angla vorto "slip" kiu ne kongruas kun la originalo. La rumana vorto "chilot" devenas de la franca vorto "culotte". La vorto "kalsono" cetere eniris Esperanton el la rusa, kiu prenis ĝin de alia franca vorto "caleçon". Tiu interpruntado de vortoj do estas kvazaŭ universala fenomeno.

Macovei
afiŝita je 2011-08-21 12:02:45

"Trestie" estas "kano". "Cana" (legu kana) estas "kruĉo". "Cruce" (legu [i]kruĉe)estas kruco. "Rufa" signifas "vestaĉo".
"sate" komprenu "vilag^oj"
"crin" (legu krin) komprenu "lilo"

laszlo
afiŝita je 2011-08-27 18:59:36

Tamen mi pensas, ke prononco povas esti grava konsidero kiam kompari vortojn. Tiu rumana vorto ”cana” reale skribiĝas ”cană”, fonetike: {kanə} (ə kiel la germana ö).
”rufa” reale skribiĝas ”rufă”, fonetike: {rufə} (ə kiel la germana ö).
Do estas malfacile intermiksi ilin kun kana respektive rufa (tre ruĝa).

tukero
afiŝita je 2011-08-27 21:31:54

Vi pravas pri la graveco de la prononco, tial mi malakceptas la enkondukon de vokallongigoj, kiaj "ij", kiu estas malfecile distingebla de la simpla "i".

laszlo
afiŝita je 2011-08-28 07:26:28

”tial mi malakceptas la enkondukon de vokallongigoj, kiaj "ij", kiu estas malfecile distingebla de la simpla "i". ”
- - - - -

Sendube, ankaǔ mi konsciiĝas pri tio, sed almenaǔ en skribata lingvo ĝi povas helpi onin por kompili pli klare, unusence.
En parolata lingvo ĝi bonŝance ne povas kaǔzi gravan miskomprenon, sed eventuale la adresato ne ĉiam certos pri la ĝusta aǔdkompreno. Sed en parolata lingvo, pro eblo komuniki reciproke, eblas facile precizigi tion, kio por adresato ŝajnas esti neklara.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.