Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojGermana lingvo

tukero
afiŝita je 2011-07-19 21:52:09

Mi ne estas denaska germano, sed germaniĝinto, kaj vivas de kvindek jaroj en Germanujo. Tipa prononceraro de germanoj estas la voĉigo de la litero "s" al "z". Samtempe, kiel en la rusa kaj la turka, la vortfina "d" senvoĉiĝas kaj fariĝas "t". Sekve la vorto "sed" fariĝas "zet".

tukero
afiŝita je 2011-07-19 22:12:12

Gramatika problemo ĉe la germanaj Esperanto-parolantoj estas, kiel ĉe la hispanaj (v. la hispanan fadenon) la futuro, kiu ofte estas uzata en prezenca formo. Ĉe komencantoj krome montriĝas emo uzi "havi" kiel helpverbon, precipe en Suda Germanujo. Dum hispanoj ofte intermiksas "ĉu" kaj "se", germanoj ofte ne povas percepti la diferencon inter "kiam" kaj "se".

tukero
afiŝita je 2011-07-21 22:27:44

Germanoj ofte ne diferencas inter la esprimoj kun kaj sen "ĉi". En la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis (angla, franca, hispana, rusa), la diferenco estas multe pli preciza. La enigma afero estas, ke la vortoj por tia diferencigo ekzistas, sed alie uziĝas. En esperanto ili emas elekti "tio" kiam la alilingvanoj preskaŭ ĉi elektus "ĉi tio", ktp.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.