Forumo
Temoj / Tipaj lingvaj eraroj / Germana lingvo
![]() |
tukero
Mi ne estas denaska germano, sed germaniĝinto, kaj vivas de kvindek jaroj en Germanujo. Tipa prononceraro de germanoj estas la voĉigo de la litero "s" al "z". Samtempe, kiel en la rusa kaj la turka, la vortfina "d" senvoĉiĝas kaj fariĝas "t". Sekve la vorto "sed" fariĝas "zet".
|
![]() |
tukero
Gramatika problemo ĉe la germanaj Esperanto-parolantoj estas, kiel ĉe la hispanaj (v. la hispanan fadenon) la futuro, kiu ofte estas uzata en prezenca formo. Ĉe komencantoj krome montriĝas emo uzi "havi" kiel helpverbon, precipe en Suda Germanujo. Dum hispanoj ofte intermiksas "ĉu" kaj "se", germanoj ofte ne povas percepti la diferencon inter "kiam" kaj "se".
|
![]() |
tukero
Germanoj ofte ne diferencas inter la esprimoj kun kaj sen "ĉi". En la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis (angla, franca, hispana, rusa), la diferenco estas multe pli preciza. La enigma afero estas, ke la vortoj por tia diferencigo ekzistas, sed alie uziĝas. En esperanto ili emas elekti "tio" kiam la alilingvanoj preskaŭ ĉi elektus "ĉi tio", ktp.
|
![]() |
tukero
Germanoj ofte embarasiĝas pro la diferenco inter "se" kaj "kiam" kaj uzas "kiam" malĝuste. "Ich sage es ihr, wenn sie kommt" sekve povas fariĝi "Mi diros tion al ŝi kiam ŝi venos" (ŝi certe venos) aŭ "... se ŝi venos" (ŝi necerte venos). Mi ĉiam konsilis al miaj gelernantoj kontroli, ĉu ili intencas aludi la tempon aŭ ĉu la kondiĉon. Krome helpis anstataŭi "wenn" per "falls" (kaze ke) por decidi, ĉu uzi "se", kaj ne "kiam".
|