Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKiel traduki: non-formal kaj informal education?

Katalin
afiŝita je 2011-08-01 18:40:13

Ni serĉas bonan tradukon kaj difinon por gravaj esprimoj.

formal education
non-formal education
informal education

Katalin
afiŝita je 2011-08-01 18:41:25

Respondo de Duncan Charters el Usono:

Formala kurso aŭ programo (angle: formal):
Kurso okazanta en oficiala studprogramo (lern-programo) de universitato aŭ lernejo, aŭ aŭspiciita de fakultato aŭ program-oficejo, kun instruisto(j) rajtigita(j) de la koncerna lernejo (posteno konstanta aŭ okaza), kutime kun oficiala aprobo por diplomiĝo (ekz. per iu sistemo de aljuĝitaj kreditpoentoj).

Ekzemploj: NASK en SFSU kaj poste ĝis 2010; ELTE (antaŭ la malfondo de la programo), UAM, Principia College (porkredita kvankam nur okaza); la 5-6 lernejoj de la brita projekto "Lingvolanĉilo"; lernejo "La grande ourse" en La-Chaux-de-Fonds kie Esperanto estas deviga parto de la lernprogramo.

Ekster-formala kurso aŭ programo (angle: non-formal):
Kurso okazanta en rekonata klerigejo kun planado kaj strukturo sed sen oficiala agnosko. Ekzemploj: NASK ekde 2011 (kvankam okazanta en la universitatejo de UCSD - University of California, San Diego - en La Jolla, Usono, oni ektraktas la programon kiel konferencon, kaj ne plu por universitata kredito parte pro troa kosto); postlernejaj kursoj iniciatitaj de instruisto-esperantisto; vesperkursoj senkreditaj de loka klerigejo aŭ lingvolernejo; kursoj okazantaj interne de edukprogramo kiel tiuj de la skoltoj; kursoj, ateljeroj, seminarioj okazantaj en Esperantaj aranĝoj havantaj klerigan celon kaj eventuale diplomon kreitan de la organizantoj (AIS-programoj, seminarioj dum UK, SES, Grésillon, k.s.); retkursoj kun specifaj celoj, strukturo, tempolimoj por lernado, ekzamenoj, gvidataj de fake kompetentaj instruistoj (ekz. RITE).

Ne-formala kurso aŭ programo:Kurso organizita laŭokaze senkonsidere pri loko, aŭspiciado, kvalifikoj de la instruanto, kun ĉefa motivigo la deziro de la lernanto(j), kaj la koincido de tiu deziro kun individuo(j) kiu(j) pretas faciligi lernadon sen limoj de oficialaj strukturoj; retkursoj sen devigaj respond-kriterioj (lernu.net).

Ne ekzistas klare fiksitaj limoj inter la tri kategorioj. Plej multaj anoncitaj Esperanto-kursoj kaj programoj estus "ekster-formalaj", tre larĝa kategorio, sed plej multaj uzantoj de Esperanto lernis kaj daŭre lernas "ne-formale". Mi rimarkis diskuton pri la UAM-programo en kiu oni petis ke la kursfinintoj ricevu diplomon kiun agnoskus edukaj instancoj eksterlande, ekz. en Hungario, diplomo de la universitato mem subskribita de la dekano por ke ĝi estu pli "oficiale" de la universitato kaj ne nur de la programo mem. Mi supozas ke pro la posteno de Ilona Koutny kaj la aprobo de la programo fare de la universitato tiu rajtas esti "formala" instruado. Ĝi estus "ekster-formala" se ne agnoskita de la universitato kaj se studentoj ne povus ricevi normalan transfereblan kreditunuojn rezulte de sia laboro.

(Eksmembro) pajo
afiŝita je 2011-08-01 19:53:04

Mi tralegis la difinon de Duncan Charters kaj mi konsentas kun liaj terminoj: Formala, eksterformala (kvankam chi tiun oni povus nomi ankau duonformala) kaj neformala lernado kaj mi konsentas kun liaj difinoj de la formala kaj eksterformala (duonformala) lernado, sed mi ne konsentas kun lia difino de la neformala lernado. Ghi nome estas chiu lernado chirkau ni dum la tuta vivo: lernado kiun ni akiras de niaj gepatroj, niaj parencoj, amikoj, de televido, radio, gazetoj, libroj ktp. Ni chiam neformale lernas tre utilajn aferojn por la vivo de multaj homoj chirkau ni kaj de inform-rimedoj chiucpecaj sed por tiu lernado ni ricevas neniun konfirmilon. Tial chi tiun lastan oni povus ech nomi informa lernado, char ghin ni akiras per inform-maniero).
Zlatko

ludoviko1952
afiŝita je 2011-08-01 22:19:59

Por povi helpi vin, mi kredas, ke ni devus koni la diferencon inter "non-formal" kaj "informal". Chu vi bonvole povus tion klarigi al ni?

Renatocorsetti
afiŝita je 2011-08-02 07:53:56

Se mi bone komprenis la difinojn en via paĝo, oni ankaŭ nomas tiujn konceptojn:

agnoskita/oficiale akceptita/oficiala (kurso/instruado)

neagnoskita/neoficiala (kurso/instruado)

neformala/libera (kurso/instruado)

Amike
Renato

Monika
afiŝita je 2011-08-02 14:28:45

La distingo inter tiuj 3 esprimoj kaŭzis problemojn por mi, kaj simpla, laŭvorta traduko ne helpis. Mi dankas ĉiujn, kiuj helpe alparolis la temon.
Amike, Monika

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.