Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKile vi tradukus tion vialingven?

laszlo
afiŝita je 2011-08-10 21:11:18

Kiel vi tradukus vialingven la subajn frazojn:

”Venis el domo alta homo.”
”Sabate Maria ankaǔ laboris.”
”Dimanĉe ankaǔ Petro laboris.”

Se traduki la suprajn frazojn al iu etnolingvo estus ekzamena tasko, mi sincere scivolas, kiel pritaksus ekzamenantoj la respektivajn traduksolvojn...

Se la pritakso (atribuitaj poentoj) estus malfavora al ekzamenato, laǔ kiuj gramatikaj reguloj la ekzamenanto povus argumenti por ekzamenito la decidon/pritakson pri tiu ekzamentasko?

Plue, se du ekzamenatoj faras diversajn traduksolvojn por tiuj menciitaj frazoj, kaj poste ambaǔ ricevas samajn poentojn por tiuj tradukaĵoj, kiel ili pritaksos la kompetencon de ekzamenanto, se ili pli poste renkontiĝas, kaj malkaŝas unu al alia la proprajn, komprene diferencajn traduksolvojn?

robbkvasnak
afiŝita je 2011-09-04 21:44:08

A tall person came out of a house
On Saturday, Maria works, too
On Sunday, Peter, too, works

(Eksmembro) Diantino
afiŝita je 2011-09-05 14:16:23

D'une maison est venu un grand homme.

Samedi Maria a aussi travaillé.

Dimanche Pierre aussi a travaillé.

jens_s_larsen
afiŝita je 2011-09-05 14:16:53

laszlo skribis:
Kiel vi tradukus vialingven la subajn frazojn:
(Dane)

(1) ”Venis el domo alta homo.” = ”Der kom en høj mand ud af et hus.” aŭ ”Der kom en mand ud af et højt hus.”
(2) ”Sabate Maria ankaǔ laboris.” = ”Lørdag arbejdede Maria også.”
(3) ”Dimanĉe ankaǔ Petro laboris.” = ”Søndag arbejdede Peter også.”

laszlo skribis:

Se traduki la suprajn frazojn al iu etnolingvo estus ekzamena tasko, mi sincere scivolas, kiel pritaksus ekzamenantoj la respektivajn traduksolvojn...
Min pli interesus kiel ili taksus la originalajn frazojn.

laszlo skribis:

Se la pritakso (atribuitaj poentoj) estus malfavora al ekzamenato, laǔ kiuj gramatikaj reguloj la ekzamenanto povus argumenti por ekzamenito la decidon/pritakson pri tiu ekzamentasko?
Tiu demando estas tro malklare formulita por ricevi bonan noton. Mi tamen provas.

Ĉe (1), la unua interpreto estas la pli bona, ĉar Esperantaj atribuaj adjektivoj kutimas antaŭi sian substantivon; sed eventualaj cirkonstancoj (kontrastigo al domo malalta) povas fari la duan pli bona.

La Dana lingvo povas, same kiel Esperanto, uzi plursignifan esprimon similan al "lunde" (= ĉiulunde, tiulunde, pasintlunde, venontlunde). La uzo de tiel multsignifa esprimo en lingvokomparaj esploroj pri gramatika korekteco tamen estas tre malrekomendinda, do ankaŭ la elekto de la frazoj (2) kaj (3) ricevas mallaŭdan noton.

La celo de (2) kaj (3) tamen evidente estas testi ĉu kaj kiel en la nacia lingvo esprimiĝos la malsama pozicio de "ankaŭ". "Ankaŭ" ne tiel facile ligiĝas kun verbo kiel kun substantivo, do en multaj lingvoj (malkiel en Esperanto) oni devas akcenti la verbon por atentigi se "ankaŭ" celas ĝin.

laszlo skribis:

Plue, se du ekzamenatoj faras diversajn traduksolvojn por tiuj menciitaj frazoj, kaj poste ambaǔ ricevas samajn poentojn por tiuj tradukaĵoj, kiel ili pritaksos la kompetencon de ekzamenanto, se ili pli poste renkontiĝas, kaj malkaŝas unu al alia la proprajn, komprene diferencajn traduksolvojn?
Nu, ili ĉiuokaze tre malalte taksus la kompetenton de ekzamenanto kiu nomus kompetenton kompetenco. Sed cetere ili konkludus, plej ofte tute korekte, ke la frazoj en la fontolingvo estas plursencaj.

laszlo
afiŝita je 2011-09-05 18:03:13

La modelfrazoj restas la samaj, sed la nova testo estas elekti la ĝustajn klarigojn por la respektivaj frazoj:

1) ”Venis el domo alta homo.”
a) domo estas alta, sed ne homo
b) homo estas alta, sed ne domo
c) ne eblas racie decidi pri la ĝusta mesaĝo, ĉar mankas vortorda regulo pri la uzo de adjektivo.

2) ”Sabate Maria ankaǔ laboris.”
a) sabate ne nur aliaj personoj laboris, sed laboris pluse Maria
b) sabate Maria ne nur aliajn agojn faris, sed ŝi pluse laboris
c) ne eblas racie decidi pri la ĝusta mesaĝo, ĉar mankas vortorda regulo pri la uzo de ankaǔ.

Mi klopodis eviti uzi en klarigoj la saman ankaǔ.

3) ”Dimanĉe ankaǔ Petro laboris.”
a) Petro ne nur dum aliaj tagoj laboris, sed laboris pluse dimanĉe
b) ne nur aliaj personoj laboris, sed laboris pluse Petro
c) ne eblas racie decidi pri la ĝusta mesaĝo, ĉar mankas vortorda regulo pri la uzo de ankaǔ.

Simile, kiel ĉe antaǔa modelfrazo, mi klopodis eviti uzi en klarigoj la saman ankaǔ.

Aludi al tio, ke iuj kutimas interpreti tiajn frazojn foje iel, foje aliel, ne povas esti argumento por profesia lingvo.

P.S.
Dume mi taksas kiel infanecan la prudenton de iu, kiu ne povas distingi mistajpon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.