Forumo

TemojMetodikoAdjektivoj devenintaj el radikoj de verboj

laszlo
afiŝita je 2011-11-04 13:59:34

Adjektivoj kreitaj el radikoj de verboj donas - pro manko de reguloj - neklarajn komprenojn, kiujn lingvolernantoj ne povas firme percepti, konsiderante verbon:

-ludi - luda: kion signifas luda? - ”ludema” ne povas signifi, ĉar ja ludema signifas esti ema ludi.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”ludanta”.

-ekzameni - ekzamena: kion signifas ekzamena? - ”ekzamenema” ne povas signifi, ĉar ja ekzamenema signifas esti ema ekzameni.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”ekzamenanta”.

-lavi - lava: kion signifas lava? - ”lavema” ne povas signifi, ĉar ja lavema signifas esti ema lavi.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”lavanta”.

-vidi - vida: kion signifas vida? - ”videma” ne povas signifi, ĉar ja videma signifas esti ema vidi.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”vidanta”.

-danki – danka: kion signifas danka? - ”dankema” ne povas signifi, ĉar ja dankema signifas esti ema danki.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”dankanta”.

Supozeble tiaj adjektivoj devenintaj el verboradikoj povus indiki tipon, karakteron, trajton: ”luda ĉambro, ekzamena tasko, lava maŝino, vida homo, danka homo”.
Se jes, tio signifas, ke ekzemple kaze de ”danka homo”, ”danka” indikas tipon, karakteron, trajton. Nun ni legu neargumentitan klarigon de H. A. de Hoog en ”AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974” -
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10. (1973):

”Oni ne uzu 'dankema', kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestiĝo de danko pro konkreta servo oni simple uzu 'danka'.”

Ŝajnas, ke ”tipo, karaktero, trjato” ne estis bona supozo, se akcepti aǔtoritatecon de AdE. Momenta tipo, karaktero, trajto ne ekzistas.
Porokaza ”instruo” ja ne povas helpi lingvolernantojn ĉar ili bezonas aǔ klarajn regulojn, aǔ kompletajn listojn pri esceptoj, kiaj listoj ekzistas ekz. por angla lingvo.
Ĉu ekzistas kompleta listo de adjektivoj devenintaj el verbo-radikoj, kies komprenon lingvorespondeculoj iam difinis arbitre? Se jes, kie ĝi estas trovebla? Lingvolernantoj ja bezonas ĝin!
Ŝajnas, ke ne tio estas plej grava problemo, ke lingvolernantoj devas alproprigi tutan liston de esceptoj, kiel ekz. por angla lingvo, sed tio, ke tia listo ŝajnas manki por Esperanto...

Por solvi tiun problemon, mi proponas kompili kompletan liston pri sencoj de adjektivoj devenintaj el radikoj de verboj - alie ĉi tiu nesolvita problemo pliigos nombron de ceteraj nesolvitaj lingvoproblemoj.

tukero
afiŝita je 2011-12-02 23:21:01

Laszlo:
Por solvi tiun problemon, mi proponas kompili kompletan liston pri sencoj de adjektivoj devenintaj el radikoj de verboj - alie ĉi tiu nesolvita problemo pliigos nombron de ceteraj nesolvitaj lingvoproblemoj.
---Laŭ mi pli grava estus listo de ĉiuj radikoj kun indiko de ilia prasenco (adjektiva, adverba, substantiva, verba ktp). Tiel oni povus pli bone distingi ekz. inter la verba prasignifo de "korekt", kiu liveras la verbon "korekti" kaj la adjektivon "korekta", kiu rilatas al la ago "korekti", kaj la adjektivo "korekta", kiu signifas "ĝusta" kaj estas (esperantlingva) idiomaĵo ne konforma al la skemisma planlingva vortformado.---

tukero
afiŝita je 2011-12-03 22:47:28

Intertempe mi havis tempon trarigardi aliajn fadenojn kaj trovis en metodiko/Tabelo de ofteco de vortoj kelke da utilaj retligoj. Tio estas helpa.

tukero
afiŝita je 2013-05-25 22:18:16

laszlo 2011-11-04
afiŝita je 2011-11-04 13:59:34
Adjektivoj kreitaj el radikoj de verboj donas - pro manko de reguloj - neklarajn komprenojn, kiujn lingvolernantoj ne povas firme percepti, konsiderante verbon:

-ludi - luda: kion signifas luda? - ”ludema” ne povas signifi, ĉar ja ludema signifas esti ema ludi.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”ludanta”.
„Luda“ procezo estas nek „ludema“ nek „ludanta“.

-ekzameni - ekzamena: kion signifas ekzamena? - ”ekzamenema” ne povas signifi, ĉar ja ekzamenema signifas esti ema ekzameni.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”ekzamenanta”.
„Ekzamena“ regularo estas nek „ekzamenema“ nek“ ekzamenanta“.

-lavi - lava: kion signifas lava? - ”lavema” ne povas signifi, ĉar ja lavema signifas esti ema lavi.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: „lavanta”.
„Lava“ rimedo estas mem ne „lavema“. „Lavanta“ estas la uzanto de la rimedo.

-vidi - vida: kion signifas vida? - ”videma” ne povas signifi, ĉar ja videma signifas esti ema vidi.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”vidanta”.
„Vida“ tekniko estas videbliga, sed nek „videma“ nek „vidanta“.

-danki – danka: kion signifas danka? - ”dankema” ne povas signifi, ĉar ja dankema signifas esti ema danki.
Por adjektiva aktiva participo ja ekzistas: ”dankanta”.
„Danka“ karto ne estas „dankema“, sed skribas ĝin „dankema“ persono, kiu per tio estas „dankanta“.

Supozeble tiaj adjektivoj devenintaj el verboradikoj povus indiki tipon, karakteron, trajton: ”luda ĉambro, ekzamena tasko, lava maŝino, vida homo, danka homo”.
Se jes, tio signifas, ke ekzemple kaze de ”danka homo”, ”danka” indikas tipon, karakteron, trajton. Nun ni legu neargumentitan klarigon de H. A. de Hoog en ”AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974” -
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10. (1973):

”Oni ne uzu 'dankema', kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestiĝo de danko pro konkreta servo oni simple uzu 'danka'.”
„Dankema“ homo estas persono karaktere preta danki pro dankinda afero kaj ne akcepti servojn aŭ donacojn senreage aŭ eĉ fifiere.

Ŝajnas, ke ”tipo, karaktero, trjato” ne estis bona supozo, se akcepti aǔtoritatecon de AdE.
Tradicie persono kiu ne akceptas aŭtoritaton estas „ribelema“ kaj por la daŭro de tiu konduto estas „ribelanta“. La konduto mem estas „ribela“.
Momenta tipo, karaktero, trajto ne ekzistas.
Tio estas ĝusta. Sed ĝi kelkfoje „ momente“ manifestiĝas.

Porokaza ”instruo” ja ne povas helpi lingvolernantojn ĉar ili bezonas aǔ klarajn regulojn, aǔ kompletajn listojn pri esceptoj, kiaj listoj ekzistas ekz. por angla lingvo.
Ĉu ekzistas kompleta listo de adjektivoj devenintaj el verbo-radikoj, kies komprenon lingvorespondeculoj iam difinis arbitre? Se jes, kie ĝi estas trovebla? Lingvolernantoj ja bezonas ĝin!
Ne lingvolernantoj, sed instruantoj bezonas tion. Laŭ la moderna instrumaniero la instruanto prezentu modelon, per kiu la lernanto lernu percepti kaj apliki la regularon. La metodo, prezenti regularon, kiun la lernanto lernu kaj apliko, estas de la antaŭlasta jarcento, kiu siaflanke ĉerpis de la antiko. Ĝi ankaŭ ludis gravan rolon en la ellaboro de la lingvosistemo de Esperanto. Tamen jam komence de la lasta jarcento ekestis preskaŭ samtempe la Berlitz- kaj Cseh-metodoj, kiuj estis pli sukcesaj kaj liveris la fonon por la moderna instrumetodo.

Ŝajnas, ke ne tio estas plej grava problemo, ke lingvolernantoj devas alproprigi tutan liston de esceptoj, kiel ekz. por angla lingvo, sed tio, ke tia listo ŝajnas manki por Esperanto...

Por solvi tiun problemon, mi proponas kompili kompletan liston pri sencoj de adjektivoj devenintaj el radikoj de verboj - alie ĉi tiu nesolvita problemo pliigos nombron de ceteraj nesolvitaj lingvoproblemoj.
Al tio mi jam konfirme respondis, sed emfazas ke ĝi estas pli grava por instruantoj ol por lernantoj.

pjer
afiŝita je 2013-05-30 21:44:49

Fari liston... Eble jen maniero kompliki iom pli la lernadon kaj komprenon de nia lingvo, kiel multe faris antaŭe la P.A.G.. La ĉinoj diras: pli bone instrui la fiŝkaptadon ol doni fiŝo(j)n! Reale, vere, ne ekzistas adjektivoj devenintaj de verboj, sed male ni povas fari adjektivojn precizigante ties sencon per vortoj maldekstren metitaj, eĉ per verboj. En Esperanto la vortfarado ne funkcias per derivado sed per kunmeto (fakte kombino ĉar ordo gravas: la fundamenta vorto sidas fine), kaj la finaĵo estas rigardata kiel vorto (Fundamenta gramatiko). Do a havas sencon, kiu estas precizigita de la antaŭa vorto... por doni la sencon de la tuta kunmeto.
dank'a = rilata al' danki, kvalita' danki, kiu havas' kvaliton danki; ekz. danka letero, danka saluto...eĉ:danka virinou ĉu morala?...
dank'em'a = rilata al' em(ec)o' danki, kiu emas danki; ekz. dankema homo, homo kiu kutime, facile, plezure, dankas
dank'ant'a = partoprenanta al dankado; ekz. dankanta virino, virino kiu nun dank(ad)as
dank'ind'a = inda por danki...K.T.P. Ĉiuj kunmetaĵoj eblas, se ĝi ricevas sencon:
Mi konas la dankantan virinon, ŝi faras dankan saluton al tiu dankinda viro, ĉar li multe helpis ŝin, ankaŭ li estas dankema...
Ni ne faru kiel "Ŝadokoj", kies unua devizo estis: "kial fari simple, kiam oni povas kompliki".
Amike, Pjer.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.