Forumo

TemojMetiejoKiam uzi aktiv-voĉan kompleksan konjugacion?

laszlo
afiŝita je 2011-11-17 08:09:08

Tio estas delonga dilemo ĉe lingvouzantoj, ĉar lernolibroj ne helpas lingvolernantojn tiurilate.
Verŝajne tiu evitemo doni konsilojn pri oportuna uzado de kompleksa konjugacio fontas el tiu timo, ke se oni difinus tiajn konsilojn, multaj literaturaĵoj de ”gravuloj” aspektus neoportun-lingvaĵaj.

Manke de klaraj konsiloj, lingvolernantoj kopias lingvaĵon unu de alia, plej ofte senpripense, kaj foje eĉ aperas tiaspeca opinio, ke uzado de kompleksa konjugacio (eĉ nenecese), igas lingvaĵon esti pli ”elita”.
Fine mi intencas forigi ĉi tiun dilemon. Antaǔ ĉio, necesas klarigi celon kaj utilon de kompleksa konjugacio.
Kompleksa konjugacio havas sian klaran rolon en lingvouzo. Ĝi servas por esprimi pli koncize tempajn kondiĉojn pri ago aǔ stato.
Kompleksan konjugacion ĉiam eblas anstataǔigi per plurvorta priskribo. Do, ĝi rolas en komunikado ĉefe kiel konciziga ilo.
Ne forgesu tion, ke (escepte prezencon) ĉiam necesas mencii referencan tempopunkton, kiam uzi kompleksan konjugacion! En prezenco referenca tempopunkto estas nuno mem, do estas tutegale, ĉu vi mencias nunon, aǔ ne:
”Maria estas lern/-int/-ant/-ont/a.” aǔ ”Maria nun estas lern/-int/-ant/-ont/a.”

Helpa verbo (niaekzemple verbo ”esti”) indikas tempokategorion: estinton, prezencon (nunon), aǔ estonton.
Referenca tempopunkto servas por difini, ĉu ago okazas antaǔ, ĝuste tiam, aǔ post referenca tempopunkto. Tio validas por ĉiuj tri tempokategorioj, kiujn indikas helpoverbo.

Ni uzu kompleksan konjugacion (kiam ni nepre volas vortumi pli koncize) en du ĉefaj kazoj:
-kiam necesas speciale emfazi daǔron de ago. Tion eblas fari nur tiukaze, se ago okazas en tempopunkto:
a)
”Hieraǔ Petro estis leganta libron.” - sen k.k.: ”Hieraǔ Petro legis libron.” (ago-daǔro ne gravas)
b)
”Hodiaǔ Petro estas leganta libron.” - sen k.k.: ”Hodiaǔ Petro legas libron.” (ago-daǔro ne gravas)
c)
”Morgaǔ Petro estos leganta libron.” - sen k.k.: ”Morgaǔ Petro legos libron.” (ago-daǔro ne gravas)

-kiam necesas esprimi specialan verbotempon, kiel ekzemple agon, kio okazis antaǔ, aǔ okazos post certa tempopunkto en certa tempokategorio:

a) estinto:
”Maria hieraǔ estis lerninta lingvon.” - ago okazis antaǔ menciita tempopunkto (hieraǔ)
”Maria hieraǔ estis lernonta lingvon.” - ago okazis post menciita tempopunkto (hieraǔ)

b) prezenco:
”Maria estas lerninta lingvon.” - ago okazis antaǔ nuno - sperteblas, ke en prezenco ne necesas mencii tempopunkton.
”Maria estas lernonta lingvon.” - ago okazos post nuno - sperteblas, ke en prezenco ne necesas mencii tempopunkton.

c) estonto:
”Maria morgaǔ estos lerninta lingvon.” - ago okazos antaǔ menciita tempopunkto (morgaǔ)
”Maria morgaǔ estos lernonta lingvon.” - ago okazos post menciita tempopunkto (morgaǔ)

Vi eble rimarkis tion, ke en ĉiu menciita tempo-kategorio (a, b kaj c) mankas tiaj frazoj, en kiuj ago okazas en respektiva tempopunkto. Tio estas, ĉar tiuj formoj servas nur por emfazi daǔron de ago.

(Eksmembro) guteto
afiŝita je 2011-11-17 20:16:54

Saluton!Cxi tie estas citajxo de mia lernolibro verkita de Božidar Vančik „Uđbenik"

Mi dankas al Vesna kaj Hrvoje Vančik pro rajton uzi ĝin.

"Estas vespero, kaj sur mia tablo kuŝas leterpapero. Mi anko-raŭ ne skribas leteron, sed mi sidas ĉetable kaj prenas plumon por skribi. Mi intencas skribi. Mi tuj skribos. Mi estas tiu, kiu skribos: mi estas skribonta leteron. La letero estas skribota de mi. Mia patro legas ĵurnalon nun, antaŭ ol mi skribos la leteron: dum mi estas skribonta kaj dum la letero estas skribota.
Nun mi skribas la leteron. Mi estas tiu, kiu skribas; mi estas skribanta la leteron. La letero estas skribata. Feliĉe, ke en la ĉambro regas silento ĝuste dum mi skribas la leteron: dum mi estas skribanta kaj dum la letero estas skribata.
Mi demetas la plumon. Ĵus mi skribis, sed mi ĉesis skribi kaj mi ne skribas plu. Mi estas tiu, kiu skribis; mi estas skribinta la leteron. La letero estas skribita de mi. Ĉiuj dormas kaj la horloĝo batas la 11-an horon nun, post kiam mi skribis la leteron: nun, kiam mi estas skribinta kaj la letero estas skribita.
Ankaŭ hieraŭ kuŝis komence sur mia tablo leterpapero. Unue mi iom sidis ĉe la tablo kaj ankoraŭ ne skribis, sed ĉar mi intencis tuj ekskribi, mi prenis plumon. Tiam mi estis tiu, kiu skribos: mi estis skribonta la leteron. La letero estis skribota de mi. Mia patro legis sian ĵurnalon ĝuste antaŭ ol mi skribis la leteron: kiam mi estis skribonta kaj kiam la letero estis skribota.
Post tio mi skribis. En tiu tempo mi estis tiu, kiu skribas: mi estis skribanta la leteron. La letero estis skribata de mi. Feliĉe, ke ankaŭ hieraŭ regis silento en la ĉambro ĝuste dum mi skribis la leteron: dum mi estis skribanta kaj la letero estis skribata.
Fine mi demetis la plumon. Mi ĉesis skribi, mi ne skribis plu, kaj en tiu tempo mi estis tiu, kiu ĵus skribis, kiu antaŭe skribis: mi estis skribinta la leteron. La letero estis skribita de mi. Ankaŭ tiam ĉiuj dormis kaj la horloĝo batis la 11-an horon, post kiam mi skribis la leteron: kiam mi estis skribinta kaj la letero estis skribita.
Ĉar mi multe korespondas kun la eksterlandaj geesperantistoj kaj ĉar estas al mi plej oportune skribi vespere, ankaŭ morgaŭ vespere mi preparos leterpaperon por skribado, kaj dum la leter-

papero kuŝos surtable, unue mi iom pensos, kion skribi, kaj por tuj ekskribi mi prenos plumon. En la momento, kiam mi prenos la plumon, mi estos tiu, kiu baldaŭ skribos, tiu, kiu tuj skribos: mi estos skribonta la leteron. La letero estos skribota de mi. Mia patro, kiel li ĉiam kutimas post la vespermanĝo, legos sian ĵurnalon antaŭ ol mi skribos la leteron: kiam mi estos skribonta kaj kiam la letero estos skribota.
Poste mi skribos, kaj en tiu tempo, dum mi skribos, mi estos tiu, kiu skribas: mi estos skribanta la leteron. La letero estos skribata de mi. Kaj feliĉe por mi, ke pro la malfrua vespero regos en mia ĉambro plena silento, ĝuste dum mi skribos la leteron: dum mi estos skribanta kaj la letero estos skribata.
Fine mi demetos la plumon kaj ĉesos skribi, mi ne skribos plu. kaj en tiu tempo mi estos tiu, kiu ĵus skribis, tiu kiu antaŭe skribis: mi estos skribinta la leteron. La letero estos skribita de mi. Ankaŭ morgaŭ certe jam tiutempe ĉiuj miaj dormos kaj la horloĝo batos, se ne pli rnulte, do almenaŭ la 11-an horon, post kiam mi skribos la leteron: kiam mi estos skribinta kaj la letero estos skribita."

Kion vi pensas pri tio? Mi lernas memstare kaj konsiloj ĉiam estas bonvenaj

laszlo
afiŝita je 2011-11-18 17:35:06

Surprizis min plezure tio, ke eĉ se tre malofte, sed tamen ekzistis (eble ankaǔ nun ekzistas) ie-tie saĝpensemaj aǔtoroj de lernolibroj.

Postmortan gratulon al bedaǔrata Božidar Vančik, aǔtoro de libro ”Uđbenik” (lernolibro), pro tiu saĝa maniero klarigi kompleksan konjugacion, kiu estas mistera, nekomprenata afero fare de plimulto de nunaj instruistoj (por ne mencii ankaŭ lingvouzantojn)!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.