Forumo
Temoj / Metiejo / Kial preferi prepozicion ”al” al finaĵo ”-n”?
laszlo
Prepozicion ”al” vi povas uzi preskaǔ ĉiam, kiam ne temas pri rekta objekto:
”Mi iras al muro.” - sed finaĵon ”-n” ne ĉiam: ”Mi iras muron.” Simile stranga, urĝe forlasenda uzmaniero estas tiu prezentita de Z.: ”Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.” (iu alparolanto asertis en ĉi tiu forumo, ke en Fundamento ne ekzistas modelfrazo, kiu intruu onin uzi akuzativon anstataǔ prepozicio ”al”...) -racie, korekte, kaj multe pli rapide kompreneble: ”Devas ekzisti okcidenta vojo al Hindujo.” |
(Eksmembro) guteto
Laszlo se homo volas ĉiam povas trovi erarojn.
Mi iras muron, neniu uzos ĉi tiu esprimaĵo. ”Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.” Mi iras hejmen, ĉiuj esperantistoj komprenos tion. Mi preferas afablecon,amikecon pli ol via racieco. Amiko bataladu kun akademianoj, mi decidis reveni al mia lernolibro kaj uzi esperanton tia kia estas kun kelkajn ŝanĝojn. Kiu volas, povas diskuti ĉi tie sed mi tute ne havas plue emon. Ĉar estas tiel multe da ofendaĵojn, akraj vortoj kaj via altnivela diskutado kiu povas esti vereco nur frustras kaj konfuzigas. Mi deziras al vi pacon en via koro, kaj vi havas grandan respondecon ĉar vi faras grandan influon ĉi tio. Ĉu bona aŭ malbona, bonvola aŭ malbonvola nur Dio ŝajnas al mi scias. Ĉion bonan al vi kaj estu bona kaj bena Viki |
laszlo
Mi ja povas kompreni ondumadon de via animstato. Tio estas kutima fenomeno ĉe homojn, kaj ankau ĉe bestoj, kiujn oni ofte subaprezas tiurilate (ili ne esats nepre malpli sentivaj, ol homoj).
Foje malsupren, foje pli supren, tiel movas sin animoj. Mi klopodas gardi saman nivelon. |
tukero
Simile stranga, urĝe forlasenda uzmaniero estas tiu prezentita de Z.:
”Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.” Tiu frazo enhavas „akuzativon de vojaĝocelo“ pruntitan el la latina lingvo. Ankaŭ por tiu celo la prepozicia formo estas preferata kaj tial preferinda por komencantoj kaj por etalonaj celoj. La akuzativo de vojaĝocelo estas akcesora formo komprenenda sed nur certacele kaj - malofte – uzata parto de la „receptivaj“ lingveroj. En ĉiu lingvo ekzistas vortoj kaj formoj komprenataj sed ne ĝenerale uzataj. |