Forumo

TemojEkzamenojRaportoj el la ekzamenlokoj de la TUTMONDA sesio

Katalin
afiŝita je 2012-06-06 13:35:54

Ĉi tie ni raportos pri la eventoj de la unika ekzamentago.

Katalin
afiŝita je 2012-06-06 13:36:37

Mirella de Martini en VICZENZA sendis la sekvan raporton. DANKON!!!!
http://www.ilgiornaledivicenza.it/stories/447_news/368972_esperantolingua_vivaa_vicenzaun_esame/

Esperanto lingua viva a Vicenza un esame
04/06/2012

VICENZA. Sabato 9 giugno alle 9 a Vicenza, alla Società Generale di Mutuo Soccorso che ospita il Vicenza Esperanto Centro, hanno inizio le prove scritte dell’esame di Esperanto.
Si tratta di una sessione straordinaria, con soli 7 candidati, ma l’evento sta destando interesse in ambito internazionale perché l’iniziativa coinvolge contemporaneamente 380 partecipanti sparsi in 29 città di 17 paesi del mondo.
Certificare il possesso delle competenze secondo il Quadro Comune Europeo delle lingue è da alcuni anni possibile anche per l’Esperanto. L’ente certificatore è il Centro Linguistico presso l’Università degli Studi Eötvös Loránd di Budapest – ITK ELTE (in Ungheria l’Esperanto viene attualmente insegnato regolarmente in 6 istituti scolastici: 4 sono scuole superiori, nelle quali può essere materia d’esame per la maturità).
A chi chiede loro a cosa serva questa certificazione, i candidati vicentini rispondono: “dimostriamo a noi stessi e a chi lo vuole credere che l’Esperanto è davvero una lingua; per il fatto di essere una lingua pianificata, l’Esperanto è poi uno strumento equo di comunicazione”.
La città del Palladio non è nuova a eventi significativi legati all’Esperanto. Nell’agosto 1994 Vicenza ha ospitato il 64esimo congresso nazionale, che quest’anno sarà a Mazara del Vallo, dov’è da poco attivo un centro di intercultura costituito proprio grazie alla collaborazione degli esperantisti.
Maggiori informazioni nella rete:
- sull’evento del 9 giugno: http://www.edukado.net/novajhoj?id=244 http://www.edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=162
- sul congresso a Mazara del Vallo: http://kongreso.esperanto.it/79/indice.php?lingvo=it
- sull’Esperanto (sito della Federazione Esperantista Italiana): http://www.esperanto.it/

Katalin
afiŝita je 2012-06-06 21:17:01

Gazetara komuniko el Francio:
Une session extraordinaire d'examens simultanés d'espéranto dans 29 villes de 17 pays

http://www.espacedatapresse.com/fil_datapresse/consultation_cp.jsp?ant=reseau_2739555

pjer
afiŝita je 2012-06-07 11:55:26

La franca taggazeto "Le Populaire du Centre", kiu estas tre legata en nia regiono "Le Limousin" (okcidentcentre de Francujo) publikigos la artikolon, kiun vi povas malkovri en kunligita dosiero, por anonci nian ekzamensesion. Plie Ĵurnalisto venos je la komenco de la sesio mem por priraporti.
Samideane, Pjer Tel Buvje de Limoĝo en Francujo.

 DOC Alkroĉita dosiero: 9029_1339070126.doc

Katalin
afiŝita je 2012-06-07 11:57:22

BRAVO!!!!
Pjer, ĉu vi povos foti la artikolon aŭ skani ĝin, ke ni vidu ankaŭ la originalon? Danke, Katalin

Renatocorsetti
afiŝita je 2012-06-07 13:22:52

Bondezirojn al ĉiuj ekzameniĝontoj! Renato

pjer
afiŝita je 2012-06-08 17:08:56

Jen la publikita artikolo en la ligita dosiero.
Fratece, Pjer.

 PDF Alkroĉita dosiero: 9029_1339175336.pdf

Kamali
afiŝita je 2012-06-09 05:48:01

Bondezirojn al ĉiuj

Arlette
afiŝita je 2012-06-09 14:59:25

Post la sesio en ARRAS, norda Francio
Kara Katalin,
Ĉio tre tre bone disvolviĝis kaj akurate finiĝis. Ni ĝojas ĉar ni ne esperis tiom da bonaĵoj. Unue, ni eksciis nur hieraù vespere, ke la kontaktita ne-esperantista universitata profesoro pri hispana lingvo, sukcesis liberiĝi kaj konsentas oficiale malfermi la sesion. Dum via aŭdita alparolo alvenis ĵurnalisto, kiu partoprenis la tutan malfermon kun granda intereso, li multe fotis kaj faris interesajn demandojn, lia artikolo aperos venontan merkredon. Dua ĵurnalisto aperis dum la sesio mem, ni respondis liajn demandojn kaj bone reklamis, tiu dua artikolo aperos ankaù merkredon. Neatendite Julia Hédoux (vic-prezidanto de UFE) venis akompanante unu ekzamenaton, ŝi mirinde helpis min por perrete kontakti vin. Ĉiuj 18 ekzamenatoj deklaris sin pretaj trapasi la parolan parton venontjare se ĝi okazos en la regiono.
Edmond kaj Claude Longue-Epée efike helpis. Ni sukcesis fari kopiadon de ĉiuj respondfolioj.
Ni ĉiuj substrekis belan poŝtkarton de Araso, kiun mi sendos al vi perpoŝte kun la raporto pri la sesio.
Denove GRATULON pro tiu admirinda entrepreno pli ol perfekte organizita, kiel diras Sylvain CHAPO!!! Ĉu ne francaj esperantistoj kapablos kompreni tiun esprimon? (Ĝi signifas, ke pro admiro oni klinas sin kaj forprenas sian ĉapon.)
Amike
Arlette kaj Edmond PLUTNIAK

Katalin
afiŝita je 2012-06-09 15:27:12

Dankon Arlette kaj ĉiuj Arras-anoj.
Mi levas la ĉapelon de Sylvain antaŭ vi ĉiuj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.