Forumo

TemojEkzamenojRaportoj el la ekzamenlokoj de la TUTMONDA sesio

Renatocorsetti
afiŝita je 2012-06-09 15:52:22

Mi ĵus revenis hejmen post longa tago da oficialaĵo kun lokaj urbestroj kaj skabenoj, kaj jen mi estas superŝutita de ĉiuj bonaj novaĵoj de la tago! Mi nun sekvos daŭre la eventojn, kvankam ĉio funkciis bone en Azio kaj Eŭropo kaj jam finiĝis! Amike, Renato

tiderat
afiŝita je 2012-06-09 20:42:10

Gratulojn kaj bondezirojn al la organizantoj, kunlaborantoj kaj partoprenantoj de la KER-ekzamenoj! Amike: Edit

mifonto
afiŝita je 2012-06-10 11:52:32

Gratulon al ĉiuj organizantoj kaj partoprenintoj de tiu mirinda tutmonda agado...

f_lojacomo
afiŝita je 2012-06-10 12:01:36

Multan dankon kaj gratulon pro tiu grandioza evento, kiu pruvas la seriozecon de nia lingvo-instruado. Zorga preparado postulis certe amason da laborhoroj, sed la rezulto estos vaste uzebla por konvinki la edukinstancojn de niaj landoj pri la ebleco agnoski Esperanton kiel instruindan lingvon.

Monika
afiŝita je 2012-06-10 13:12:23

Ankaŭ en La Chaux-de-Fonds ĉio bone funkciis, ne estis problemoj. Ĉio estis bone antaŭpreparita kaj la tuta sesio bone disvolviĝis de la komenco ĝis la fino. Mi mem daŭre sekvis la eventon, la novaĵojn tra edukado.net kaj kontribuis per anoncoj, foto ks. Mi bedaŭras nur tion, ke Libera Folio en sia artikolo uzis la nomon de nia urbo por provi veki polemikon kaj deturni la atenton de tiu ĉi grava evento al iu alia samurba organizaĵo, kiu havis fakte absolute nenian rolon en nia ekzamen-sesio. Domaĝe!
Al la organizantoj, helpantoj kaj nelaste al la kandidatoj mi kore gratulas kaj deziras al ili belajn rezultojn pri iliaj laboroj!
Amike, Monika

Christine
afiŝita je 2012-06-10 14:05:43

Artikolo kaj bela fot en la lokala ĵurnalo (FRANCIO, la Roche sur Yon)
ligo : La Roche. Les espérantistes planchent ce matin sur un examen
Ouest-France
Traduko la esperantistoj laboregas tiu ĉi matene pri la Eo-eksameno
Ils sont une poignée de lêve-tôt à avoir pris ce matin leur voiture pour aller au lycée de Lattre pour passer un examen d'esperanto.
Traduko : ili estas kelkaj kiuj frumatene veguris por iri en la liceo "De Lattre" en La Roĉe sur Yon por pasi la Eo-eksamenon
Viid la artikolon

Svetlana
afiŝita je 2012-06-10 19:32:04

Sukcese pasis la KER-ekzameno en Moskvo. Dankegon al Katalin pro helpo, kuraĝigo, subteno! Ni senpacience atendas la komencon de decembro, kiam multaj dezirantoj povos trapasi parolan parton. Gratulojn kaj novajn sukcesojn al ĉiuj partoprenintoj, helpantoj, kunagantoj !!!!

margaretha
afiŝita je 2012-06-11 12:13:05

Senparola, tute revite mi legis kaj rigardis fotojn pri viaj mirindaj rezultoj!! Unue al Katalin, kaj ankaŭ al la multnombraj engaĝitaj amikoj mi sendas miajn gratulojn !! Feliĉe pluraj ĵurnalistoj montris intereson, kaj tiu evento certe estis unika. Ankaŭ mi diras: "ŝapo"! Margaretha

martine48
afiŝita je 2012-06-16 12:06:54

Katalin,
organizante centron de la KER-ekzameno, mi konscias la kvanton, la kvaliton kaj la efikon de via laboro.
Dankon pro tiu evento
Martine

verdulino
afiŝita je 2012-06-17 15:17:22

Karega Amikino Katalin, ankaŭ mi provis la KER C1 Ekzamenon de la 9a de junio, mi preskaŭ certas ke mi ne sukcesis en ĝi ĉar mi skribis tre malbone kaj ne sukcesis komplete kaj korekte respondi al ĉiuj demandoj rilatantaj la vietnamaj alkoj kiujn oni malkovris en 1992. Mi estis tre emociita kaj estis trapasinta sendorman nokton. Mi bedaŭras ke mi ĉion fuŝis kaj kore dankas vin pro ĉio kion vi faris okaze de tiu ĉi brila kaj sukcesa ekzamensesio. Koran Dankon kaj Amikajn Salutojn. Verdulino el Italio

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.