Forumo

Temoj(Inter)komunikadoKomunikado: diversaj tavoloj

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:47:25

Ĉielarko aŭ glaciaĵo

En Svislando ekzistas bongustega glaciaĵo nomata CASSATA. Ĝi aspektas kiel plena ĉielarko, tio estas arkoj, kie la unua suba estas plena kaj la rezulto estas duoncirkla formo kun diverskoloraj tavoloj. Vidu foton.

Tiel mi kutimas priskribi komunikadon.

La unua suba parto baza, kerna, estas komunikado instinkta, senpripensa, kiun homoj havas komune kun bestoj. Esprimo de timo-atakemo, de ĝojo, per vizaĝesprimo, korpopozicioj aŭ movoj, eble per voĉo, certe sen vortoj.
La dua tavolo laŭ mi estas gestolingvo. Mi ne parolas pri enkodigita gestolingvo por surduloj, mi parolas pri manmovoj por signifi « dormi », « telefoni » kaj similaj. Foje mi renkontis baratanon, kiu diris al mi : « Ni tute ne bezonas esperanton, tiu gestolingvo estas internacia ! » Tuj mi povis pruvi al li, ke tio ne veras. Ni prenu movon, kie la polekso kaj montrofingro formas cirklon kaj la tri aliaj fingroj staras vertikale supren. Vidu foton. Kion tio signifas por vi, kara leganto ? Mi enketis. Unue, en Svislando, tiu movo signifas « Ĉio en ordo ! ». Due, en Japanio, tio signifas monon, la japana vorto « yen » signifas « ronda » (moneroj kutimas esti rondaj) do la cirklo montrita per la mano signifas monon. En Burundo mi demandis ; miaj kolegoj respondis, ke tiu mansigno signifas nulon, nenion. En iu alia regiono de la mondo tiu movo signifas : « Mi volas seksumadi kun vi. » Pro tio mi evitas tiun manmovon…
La tria tavolo de la ĉielarko estas la lingvo kun vortoj, silaboj, sonoj. Tie oni devas elekti lingvon, kiun regas la ricevonto de via direnda penso.
La kvara tavolo estas por mi tre interesa, ĉar ĝi rilatas al kulturo : kion oni diras al kiu kiam kiel ?? La faka esprimo estas « pragmata komunikado ». Mi multe observas tiun aspekton de la komunikado. Jen ekzemplo : ĉe Unuiĝintaj Nacioj dum plenkunsido subite la japana delegacio stariĝas kaj forlasas la salonon. Kio okazis ? Neniu komprenas tian sintenon. Ĉiuj kutimas uzi la anglan, aù ili regas ĝin, aŭ ili uzas interpretadon. Okazis, ke la prezidanto demandis : « Altestimata japana delegacio, ĉu vi akceptas la artikolon 2 de tiu regularo ? » Venas neniu respondo. Tiam la prezidanto, pensante ke la japanoj iel ne aŭskultis, starigas la saman demandon duan fojon. Laŭ japana tradicio tio estas insulto. Konsekvence la delegacio stariĝas kaj forlasas la salonon. La japana silento signifas NE. En la franca lingvo ekzistas proverbo : « Qui ne dit rien consent ». Signifo : Tiu, kiu nenion diras, konsentas. Tute mala signifo !! Do jen problemo, kiu aperas en internacia medio kiel UN kaj kiel esperantujo. Iu diris al mi : chu la japanoj ne povus adaptiĝi ? Mi respondis : adaptiĝi al kio ? ĉu estas normo ? kio estas la normo ? kie estas la normo ? Resume kaj fine : Ni devas demandi, diskuti, klarigi, priskribi, analizi, ĉar neniu kulturo povas esti konsiderata kiel tutmonda normo.

Tiu artikolo aperis en La Sago en januaro 2012

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.