Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoJarsezonoj - aŭtuno

fringilla13
afiŝita je 2013-01-24 09:44:16

Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
[El la "Proverbaro Esperanta" de L. L. Zamenhof]

En Pollando unue regas belega Sinjorono Aŭtuno (Pani Jesień) vestita per multkolora foliaro (jesień - aŭtuno - estas en la pola "ŝi" ) - alivorte la sezono nomiĝas "ora pola aŭtuno" kaj la vetero estas agrabla. Poste sekvas aĉa vetero, por kiu pli validas alia proverbo: Li tremas kiel aŭtuna folio. Sed - Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.

En la lerneja vivo jarsezonoj estas grava temo. Instruante Esperanton, mi fervore serĉis konvenajn kantojn aŭ facilajn poemetojn pri jarsezonoj. Nur parte mi estas kontenta pri la trovitaĵo.
Se vi konas aliajn kantojn aŭ versaĵojn pri la sama temo, bonvolu aldoni ĉi tie.

Grava rimarko: La materialon mi enskribos dum kelka tempo, do certe mi kelkfoje ŝanĝos la enhavon de la artikoloj. Se vi interesiĝas pri la temo, revenu post kelka tempo. :)

 GIF Alkroĉita dosiero: 9871_1359020900.gif

fringilla13
afiŝita je 2013-01-24 09:52:12

AŬTUNA KANTO

Kiel mi jam menciis, por mi, instruistino de la germana lingvo, estas plej oportune, kiam mi trovas germanan porinfanan kanton kun E-traduko. Tiun kanton mi povas "kun pura konscienco" instrui dulingve dum la instruhoroj de la germana lingvo.

Se temas pri aŭtuno, mi tuj havis bonŝancon: mi povas proponi belan kaj bone esperantigitan kanton, kiun miaj 10-jaraj gelernantoj kantis kaj dancis, kaj tiom ekŝatis, ke ili volis kanti ĝin eĉ dum neĝvetero, kiam mi komencis instrui vintran kanton.

LA ORIGINALA KANTO:

Ĝi estas germana kanto el la 18-a jarcento.

Teksto: Johann Gaudenz Freiherr von Salis-Seewis (1782)
Musiko: Johann Friedrich Reichardt (1799)

Herbstlied

Bunt sind schon die Wälder,
gelb die Stoppelfelder,
und der Herbst beginnt.
Rote Blätter fallen,
graue Nebel wallen,
kühler weht der Wind.

Wie die volle Traube
aus dem Rebenlaube
purpurfarbig strahlt.
Am Geländer reifen
Pfirsiche mit Streifen.
Rot und weiß bemalt.

Flinke Träger springen,
und die Mädchen singen,
alles jubelt froh!
Bunte Bänder schweben
zwischen hohen Reben
und von dem Hut aus Stroh.

Geige spielt und Flöte
bei der Abendröte.
und im Mondesglanz.
Junge Winzerinnen
winken und beginnen
frohen Erntetanz.

Johann Gaudenz Freiherr von Salis-Seewis (1762 - 1834) estis svisa poeto.
Johann Friedrich Reichardt (1752 - 1814) estis germana komponisto kaj muzika kritikisto.
Hodiaŭ la kanto estas la plej konata verko de la poeto kaj kiel "Bunt sind schon die Wälder" ("Multkoloraj estas jam la arbaroj" ) estas konsiderata kiel popolkanto.

LA E-TEKSTO:

La kanton bele esperantigis estona poetino, Hilda Dresen (1896 - 1981).

Aŭtuna kanto

Ruĝas la arbaroj,
Flavas kampoj, valoj,
Venis jam aŭtun'.
La folioj falas,
La nebuloj palas,
Vent' ekblovas nun.

La vinber' maturas.
Brile jam purpuras
Tra la foliar'.
Jen persikoj tie
Helas ruĝastrie
En grandega ar'.

Jen knabino venas,
Prunojn, pirojn prenas
Per rapida man'! –
Jen kun oraj pomoj
Iras al la domoj
De l' bien' ŝi jam.

Ĉiuj nun jubilas,
La knabinoj trilas,
Sonas ĝoja kant'!
Vent' rubandojn ŝiras,
Vinberoj brilas
Sur ĉapela rand'!

Daŭre sonas fluto,
Violona ludo,
Eĉ dum luna lum';
Junulinoj ridas,
Geste ekinvitas
Por ronddanco nun.

(Trad. Hilda Dresen)

La kanto aperis en: Svisa Antologio - redaktis: Arthur Baur - eldonis: "Literatura Mondo", Budapest, 1939. Mi trovis ĝin ĉi tie:
http://www.edimuster.ch/sprache/antologio.htm

MELODIO:

Aŭskultu la kanton en la germana lingvo:

http://www.youtube.com/watch?v=GNzCtHYIuoI

http://www.youtube.com/watch?v=KkKCNmYWKko

Sola gitarakompano (iom tro malrapida) estas cxi tie:
http://www.youtube.com/watch?v=FI66QeFV2_4
Bunt sind schon die Wälder (sing-along)

Oni povas trovi en la reto ankaŭ la solan melodion en la formato MIDI kaj kiel MP3.

NOTOJ KAJ AKORDOJ:

La notojn mi trovis ĉi tie:

http://www.mamas-truhe.de/lieder/bunt-sind-schon-die-walder.html
(en G-dur)
http://www.schule.de/bics/son/wir-in-berlin/lieder/bunt_sind/index.html
(en D-dur - por mi nekantebla, tro malalta tonalo)

La akordoj:

G D7 G
G Em D7 G
A7 D
G C E7
Am D
G D7 G

 GIF Alkroĉita dosiero: 9871_1359021374.gif

fringilla13
afiŝita je 2013-01-24 10:04:09

Obstine enskribante en la serĉilon diversajn aŭtunajn vortojn, mi "elguglis" jenan aŭtunan kanton:

FUNGA KANTO

En aŭtuna la abar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj
ho, vi belaj fungoj!

En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj;
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono - jen ombrel'!
Kelkaj brilas oraj -
ho, tre belkoloraj!

Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!'
Necesegas la esplor'!
Grava pli ol la kolor'
diris mia avo -
estas la enhavo'

(H.E.Jensen)

Ĝi troviĝas ĉi tie
http://www.youtube.com/watch?v=OZFU1SGGjyU
kun la informo:
"Post rikololto da fungoj en arbaro ni kopenhaganoj gastis geamikojn en Genarp, Svedio. Jen la teksto de la kanto."

Nepre bezonatas notoj, ĉar la melodio ne ĉiam bone aŭdeblas!
Certe la notoj iam venos, sed nun pli gravas la vintro kaj la printempo. :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.