Forumo

TemojEkzamenojKial vi (ne) trapasas la novan KER-ekzamenon?

La novan KER-ekzamenon

Katalin
afiŝita je 2010-06-16 21:22:03

Bonvolu respondi al la supra enketdemandoj, por ke ni sciu kia estas la opinio de la esperantistaro pri la ekzamenoj.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-03 02:00:26

...ŝajne neniu netrapasemulo kuraĝas :) Iam okazis interesa diskuto pri tio ĉe Facebook. Unuj el la plej oftaj respondoj al la demando "kial ne?" estis - neutileco kaj multekosto. Malpravon de la unua, kaj kialon de la dua kvalito de la ekzameno povus bone klarigi mallonga reklamfolieto.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-11 11:17:22

Katalin scivolas pri la opinioj de la Esperantistaro pri le KER-ekzamenoj (en Esperanto).
Nu, de politika vidpunkto la afero estas tre bela. Ĝi ŝajnigas Esperanton samranga kun la aliaj lingvoj. Kaj estas tre grave ke Esperanto havu prestiĝon kaj aperu samrajte.
Sed, efektive, la tuta afero estas bela trompo.
Oni apenaŭ povas egaligi la atingonivelon de specifa KER-grado inter Esperanto kaj nacia lingvo. Se meza anglo bezonus X-1000 horojn por sukcese trapasi KER-ekzamenon en la franca, li probable nur bezonus X-100 horojn por akiri la samnivelan etapon en Esperanto.
Eble 90-procente, la laboro en la lernado de iu fremda nacia lingvo okupiĝas pri mastrado de la bagaĝo de ne-regulaĵoj kaj idiotismaĵoj kiun akiris tiu lingvo tra la historio de ties evoluo.
Pensu nur, kiom oni devas lerni por mastri la verbon en la franca, kaj komparu tion kun la duon-horo necesa por formi la verbojn en Esperanto kaj kompreni la funkciojn.
Cetere, legante detalan dokumenton pri la kriterioj, kiuj aplikiĝas al la diversaj gradoj, mi tre konsciis ke la Kadro estis ellaborita kun la supozo ke la koncernaj lingvoj estas ĉiutage parolataj de denaskaj parolantoj. Tio apenaŭ rilatas al Esperanto.
Oni prenu nur unu ekzemplon - je C-nivelo la kandidato 'devus kompreni filmojn au TV-programojn en kiuj estas slangaĵo kaj idiomaĵoj' Nu, kiel oni diras angle 'La ŝanco estus bela!' Kiam vi laste rigardis krim-dramon en Esperanto je la televido kaj aŭdis slangaĵojn?

Katalin
afiŝita je 2010-10-11 11:22:02

Sed kie estas la trompo en tio?
Kial vi uzas tiom gravan kaj kalumnian vorton?
La ekzamensistemo ne estas trompo, ĝi estas objektiva mezureblo pri la lingvaj kapabloj, kiuj estas difinitaj.
La sistemo mem ne priskribas la vojon, ne deklaras tempon kion oni bezonas por ellerni iun lingvon.
Laŭ mi vi miksas la procezon kaj efikecon de la lernado, alproprigo kun la priskribo de la nivelo, atingenda, postulata. Tiuj estas du diversaj aferoj, kaj jes ja en la unua ni, esperantistoj havas avantaĝojn. Bonŝance!

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-11 12:22:56

La trompo estas tro bela, kaj mi forte gratulas al ĉiuj kiuj sukcesigis la starigon de tiuj ekzamenoj.
Sed finfine estas ia trompo en la komparo de tutregulan artefaritan lingvon (kun neniu hejmlando) kun la naciaj lingvoj. Tio estu nia sekreto inter ni.
Se iu atingis C-gradon en Esperanto tio tute ne implicas samnivelan lingvolernan kapablon kiel la atingo de C-nivelo en nacia lingvo.
Imagu ke vi egaligus universitatan diplomon por kiu necesus nur tri monatoj da studado kun kutimaj universitaj atestiloj kiuj postulus tri jarojn.
Vi diris ke mi konfuzis stud-kriteriojn kun komunik-kriteriojn, sed eĉ sur la kampo de komunikado, Esperanto estas special kazo, ĉar mankas al ni la komunumo de denaskaj/spertaj parolantoj kiuj uzas la lingvon ĉiutage (slange, krude, scienc-nivele, komerce ktp). La KER-kriterioj ja supozas tian uzadon.
Kompreni denaskan parolanton de la franca tute ne samrangas kun la kompreno de la parolo de 'sperta' Esperantisto, kiu uzas E. kiel duan lingvon, lernitan en plenkreskeco kaj grandparte por hobiaj celoj.
Vi mem diris aliloke ke homoj kiuj bezonas lingvo-atestilon por labor-celoj, elektas la KER ekzamenojn en Esperanto ĝuste pro tio ke ili esta multe pli facile haveblaj. Do jen, kelkaj perceptis la trompon.
Mi ne trovas la trompon kalumnia. Mi krias 'Brave' pri ĝi.

Katalin
afiŝita je 2010-10-11 12:30:15

La ekzamensistemo ne kontrolas lingvolernajn kapablojn, sed LlingvoKONAJN, do la finrezulton.
Kaj jes ja, laŭ mi, ekzistas ĉiutage-uzantoj de la lingvo, multaj familioj, ktp. Ekzemple la nia. Ni kun mia edzo senĉese nur en Eo parolas jam de 10 jaroj, ankaŭ slange, kaj je ĉiu nivelo kaj socia nivelo... en ĉiuj situacioj, pri ĉiuj temoj, ekz. kiam li devis interpreti dum mia nasko inter mi kaj la kuracisto... la lingvo funkciis bone, la nasko malpli...
Ekzistas tiaj lingvouzantoj de Esperanto, ne milionoj, sed jes ja, tamen multaj. Kaj ankax kelkaj filmoj, radioelsendoj, eĉ televidporgramoj, en limigita kvanto (pro la malgranda intereso kaj pro tio, ke esperantistoj nenion volas pagi, nur ĉion senpoage ricevi, do, ne eblas produkti pli da tiaĵoj)

Kaj mi resumu: la ekzamensistemo kontrolas la finan rezulton, kaj ne interesiĝas pri la tempo, maniero kaj trukoj atingi la rezulton. Ĉu E-lingvouzanto kapablas esprimi sin je la nivelo pri la listigitaj temoj jes, aŭ ne.
Kara, ramsgatano, ĉu vi konscias pri tio, ke pri la tuta KER-sistemo en Esperantujo "kulpas" plejparte mi. :-(?
Do, eble ni bezonas ankaŭ objektivan pledanton....

mat956
afiŝita je 2010-10-11 15:53:44

Kial trompo? Sufiĉas viziti E-aranĝon por aŭdi slangaĵojn, ŝercojn aŭ plej altan lingvan nivelon. Krome ekzistas multaj kulturiloj esperantaj (libroj, radioelsendoj, filmoj kaj eĉ tutnova televidĵurnalo de "El Popola Ĉinio" :) ). Kiom da komunumoj disponas tiajn proprajn amaskomunikilojn? Multaj devas kontentiĝi per komunikiloj de trudemaj civilizacioj.
Laŭ mi, tiuj ekzamenoj estas tute taŭgaj por taksi la lingvokonojn kaj pruvi, ke ekzistas ne nur eternaj komencantoj. Mi pretas trapasi, kiam okazos sesio ne tro malproksima!

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-12 12:36:46

Ne, mi ne sciis ke grandparte respondecis vi pri la KER-ekzamoj. Mi tre sincere gratulas. La propaganda valoro estas evidenta.
Tamen ŝajnas ankaŭ evidente ke oni ne povas tute senĝene apliki kriteriojn kaj grado-nivelojn kiuj estis ellaboritaj por la naciaj lingvoj al Esperanto, kaj atendi kompareblan rezultojn.
Tio, kio esta malfacila en la naciaj lingvoj povas esti infane simpla en Esperanto. Inverse, la specifigo de terminoj por ĉiutagaj aferoj, kio estas simpla por la naciaj lingvo povas prezenti problemon por eĉ plej sperta Esperantisto.
Zamenhof mem argumentis ke taŭga interlingvo nur povas esti lingvo artefarita kaj aranĝis ke multaj karakterizaĵoj de la 'naturaj' lingvoj kiuj bremsas komunikadon ne aperu en Esperanto.
Esperanto estas lingvo aparta. Ĝi certe estas lingvo de 'Homo Sapiens' kaj do meritas esti serioza studobjeko de psiko-lingvistoj, tamen ĝi restos en alia klaso ĉiam dum la tempo ke la Esperantistaro traktos ĝin kiel interlingvon. Por tiu rolo ĝi ne devas fariĝi kiel la naciaj lingvoj.
Kiam Esperanto ŝtopiĝos de idiotismoj kaj perdos sian regulecon, la mondo devus serĉi alian lingvon por ĝin anstataŭi.
Tre interese, ke vi tiel multe uzas Esperanton ĉehejme, sed tio ne estas tipa de la parolantaro, kaj la baza koncepto estas ke ĝi estu lingvo kiun oni povas uzi sen tro granda investo de studtempo, kaj kies karaktero estu tia ke en ĝi oni povas elturniĝi sen tro granda peno sendepende de kiu Eŭropa lingvo estas la patrinlingvo.
Mi pensas ke mi estas pli tipa de la parolantaro en tio ke estis longaj periodoj en mia vivo dum kiuj mi ne legis, aŭdis aŭ elbuŝigis vorton en Esperanto. Kaj tamen mi povis komponi (espereble senerare) ĉi tiun mesaĝon - kio pruvas kiel genie Zamehof faris sian laboron.
Neniel, mi volas vin malkuraĝigi aŭ malestimigi vian laboron, mi nur polemikas akadamiece. Ni havu la KER ekzamenojn por la ekstera mondo - tio estas tre bona afero - sed inter ni la nivelo-gradigo devus esti io alia, kiu respegulas la apartan naturon de Esperanto - almenaŭ tiel al mi ŝajnas.
Amike, pragmatike, kaj tre bondezire.

Katalin
afiŝita je 2010-10-12 12:50:52

Kara, tute sendepende de miaj meritoj au respondeco, mi provas objektive arumenti kaj esprimi mian opinion, kioe stas la sama. En la ekzamenoj la kandidatoj mezuriĝas laŭ la ĝeneralaj nomroj, sendepende de la trajtoj de la lingvo kaj la vojo, kiu kondukis al la diversnivela alproprigo de la lingvo. Tio estas fakto kaj ĝuste tiel kreiĝis la KER-sitemo ke oni ĉie laŭ la samaj kriterioj povu taksi la konojn. Kiam oni antaŭe parolis pri KOMENCINTOJ neniam eblis scii kion tio signifas, kion fakte la persono scias, kabalas en la lingvo. Nun la nivelo B1 klare indikas tiujn kabablojn kaj por ĉiu estas evidenta la nivelo. Tio estas la avantaĝo.
Mi tre ŝatis unu deklaron en via mesaĝo. La KER-ekzmeno estu por la ekstera mondo. Mi aldonu, ke ankaŭ por profesia kaj studcelaj uzoj en la ekstera mondo. Mi daŭre diras, ke por movadaj celoj ni povas pluvivigi la landajn ekzamenojn kaj tiun de UEA-ILEI, kiuj krom la lingvaj konoj ekzamenas ankaŭ movadajn kaj kulturajn konojn, kaj laŭ via ideo povus eĉ pli disbranĉiĝi, respektante la faciligajn trajtojn de nia kara lingvo. Do, fine ni alvenis al interkonsento.
Ĉu vi foje eĉ provu trapasi la ekzamenon? Simple provi pri kio ni diskutas .... kaj poste daŭrigi la diskuton. Ĉu?

(Mi ŝatus peti vin uzi malpli da liberaj linioj en viaj mesaĝoj, ĉar ili okupas tro da spaco sur la ekrano kaj homoj kun malpli modernaj komputiloj eble ne ŝatos legi ilin. Mi do, iom reredaktas la tekstojn kaj poo tio mi petas vian pardonon.)

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-13 13:29:33

Parolante de persona vidpunkto, mi neniam elspezus 80 eŭrojn por pruvi ke mi ne kapablas. Tamen mi volonte legus senpagan specimenon (je la plej alta nivelo) de la skriba ekzameno. Eble vi povus doni ligilon.
Pensinte pri la diferenco inter Esperanto kaj la naciaj lingvoj, mi donus la jenan komenton.
Mi ne tro diligente lernetas la francan kaj kiam mi rigardas la francan televidon, mi ofte rimarkas tutajn frazojn aŭ frazerojn kiuj tre utilus en certa situacio. [Bedaŭrinde mi estas tro pigra studento por ilin noti por posta parkerigo kaj simple plu ĝuas la programon sen interrompo.]
Mi do, tre konscias ke granda parto de la tasko de la eventuala plibonigo de mia franca estus la akiro de granda repertuaro de tiuj pret-formitaj frazoj/esprimoj.
Sed skribante au parolante Esperanton, mi havas tute alian koncepton de tio, kio necesas por plialtigi mian nivelon.
Ĉar ŝajnas al mi ke tre malmulte ekzistas tiaj esprimoj por Esperanto (mi pensas oni nomas ilin eble 'paroles faites' en la franca). La parolado/skribado en Esperanto konsistas el konstanta akrobatado - oni ĵonglas kun la ebloj donitaj de la lingva strukturo - oni ne elektas el inter konataj esprimoj pret-uzeblaj (pretkuiritaj), esprimoj/parolturnoj, kiuj en la menso estas jam forte ligitaj al la koncerna situacio.
Kaj se Esperanto evoluus al la punkto je kiu tiaj esprimoj/frazoj ekzistus abunde, tiam estus tro facile por komencanto soni komike aŭ kiel 'fremdulo' ĉar li ne uzas ilin, preferante tion kio ŝajnas al li logika (laŭ kion li lernis de la lingvo-strukuro) al la kliŝoj kiujn li ne konas.

Por konkretigi tion: estas ofta esprimo en la angla 'It's about time', france, mi kredas, 'il était temps' - sendube vi konas ekvivalenton en la Hungara.
Por esprimi tion en Esperanto mi ne sercas specifan esprimon sankciata de la uzado. Kontraŭe mi ellaboras frazeton kiu ŝajnas al mi porti la saman signifon - kaj la ebloj por tiu frazeto estas tre diversaj.

Alt-nivela ekzameno en nacia lingvo testus mian scion de tiaj pret-bakitaj esprimoj. Sed en la kazo de Esperanto, tio ne havas sencon. Estas esenca parto de la karaktero de Esperanto ke ĝi permesas ĉiuj klarajn esprimojn ne-antaŭjuĝante ke iuj estas preferendaj super aliaj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.