Forumo
Temoj / Poemetoj en lingvoinstruado / Pri dialektiko de sukcesa verkado
(Eksmembro) blazio
Pri dialektiko de sukcesa vekado
(vekkanto) Min vekadis la fratino, min vekadis la patrino -- vane ili min vekadis, ĉar ja mi ne vekiĝadis. Revekadis min fratino, plu vekadis min Patrino -- vane ili min vekadis: tute mi ne vekiĝadis. Vek-tretadis min katinjo, vek-lekadis min hundino vane ili min traktadis, ĉar mi eĉ ne vekiĝadis. Vek-kisetis min filino vek-kisadis min edzinjo - vane ili min karesis, ĉar mi dormi ja ne ĉesis. Provis veki min nepino provis veki min l' avino: vane ili min skuadis -- ŝajne mi ne veikĝadis. Jen vek-tuŝis min la patro, ekdoloris min cikatro -- ne plu estas mi vekata, ĉar mi estas jam vekita! Li min v e k i s! Mi v e k i ĝ i s! kaj subite koleriĝis -- ĉiu ĉe ni ja sentaktas, jen min ĉiu nur mistraktas! Se ne estus vekiĝinta, ja ne estus mi vekita! gravas ne nur la skuado, gravas ankaŭ la skuato! |
Belmiro
Mi ŝatus montri ĉi tie tre belan soneton de la portugala poeto Luís de Camões (1524-1580)
Traduko de Geraldo Mattos Ĝentila animo mia, de la tero malĝoje foririnta tiel frue, ripozu en ĉielo tempoflue kaj tie ĉi mi vivu en sufero. Se nur en via sido el etero pri vivo eblas rememorigi ĝue, la amon ne forgesu, kiun skue mi montris al vi en okulsincero Kaj se vi povus juĝi min merita je iom da konsol' pro la dolor' vin perdi en la disto infinita, al Dio petu, vin preninta al glor´, min porti tiel frue el tero spita, kiel li portis vin de mia kor'... |
(Eksmembro) blazio
Dankon! Ĝi estas bela.
Kiam laŭ vi oni devas komenci instrui Esperanto-literaturon? Ĉu oni diskutas ie pri tio? |
Mireille
Se vi estus rozo, mi volus esti roso.
Se vi estus herbeto, mi volus esti la suno. Se vi estus anĝelo, mi volus esti la ĉielo. Se vi estus koralo, mi volus esti la maro. Poemo verkita de ĉinino "Rozo". Ŝi deklamis kaj kantis ĝin dum Internacia Arta Vespero dum UK en Kopenhago en 2011. Mirejo Grosjean uzis ĝin dum sia kurso "Unua Kontakto" en Kotonu, Benino, en novembro 2011. La gestudentoj tre ŝatis ĝin. |
tukero
Jen por mi feliĉigaj pruvoj de la taŭgeco de Esperanto por la poezio, kvankam kelkfoje uziĝis esprimoj kritikotaj de fundamentistoj aŭ kontraŭ-neologismuloj aŭ minimumistoj (limigemuloj de la vorttrezoro).
|