Forumo

Temoj(Inter)komunikadoHavi aŭ ne havi komunan lingvon?

Mireille
afiŝita je 2013-10-01 13:11:41

Tiu teksto aperis en la revuo "La Sago", organo de SAT-amikaro.

Mia amikino Jacqueline estas skulptistino. Kiel mi ŝi estas franclingvanino. Ŝi ricevis taskon : renovigi kamparanan domon tipe ĵurasan, malnovan, protektitan pro ĝia granda aĝo. Ŝi ricevis du helpantojn : temis pri viro el Rumanio kaj viro el Francio. La rumano estis lerta en sia profesio, li tuj vidis tion, kion ŝi faris, komprenis, adekvate helpis. En la momento, kiam ŝi levis pezan ŝtonon, li venis kun kojno, portilo, levilo, por trafe kaj ĝustatempe kontribui al ŝia laboro. Tamen ili ne havis komunan lingvon, ili ne povis paroli kune. La rumano adekvate agis pro siaj profesiaj kapabloj kaj observado de ŝia laboro. Tute alimaniere disvolviĝis la kunlaboro kun la franco. Li unue komentis, kritikis, demandadis, supozis…. farante nenion…. Dume ŝi jam finis la laboron… En tiu situacio povas esti, ke la fakto, ke la estro estis ina, povas ludi rolon. Resume ŝi konkludis sian rakonton dirante, ke vere komuna lingvo ne nepre helpas al komunikado !

Imagu, ke vi komencas praktiki aikido-n. Temas pri senperforta luktarto japana. Vi staras sur tatamoj kune kun cento da aliaj personoj, ĉiuj surhavas blankan laborveston (keikogi). Unue la majstro montras movon, poste vi faras la samon, provas fari la samon kun iu partnero proksima al vi. Do vi laboras kun iu nekonata persono, kiam temas pri granda somera staĝo internacia. Dum la laboro vi vidas, ĉu temas pri li aŭ ŝi, ĉu li estas alta aŭ malgranda, ĉu ŝi estas dika aŭ magra, certe vi ridetos unu al la alia en silento, kiel decas en japanstila trejnado. En la aikido-teknikoj oni tenas la manartikojn de la atakanto, oni eble tenas lin aŭ ŝin per la kolo, do oni alproksimiĝas al la korpo. Tiam oni malkovras, ĉu la alia ŝvitas aŭ ne, ĉu la alia malmolas kiel ligno aŭ molas kiel herbo… en silento, kiel decas en japanstila trejnado. En tiu momento neniu scias, ĉu tiuj du havos komunan lingvon por komuniki dum la unua paŭzo. Ĉu vi eltenos ? Aŭ ĉu vi flustre demandos al li/ŝi : « Do you speak english ? Tu parles français ? Deutsch ?.... » Multaj komencantoj ne eltenas tiun ne-scion kaj demandadas pri komuna lingvo. Koni aliulon nur per vido, palpado/tenado, eventuale flarado, estas stranga situacio por ni nun en Okcidento, tamen eltenebla ! Ni prokrastu la babiladon ! Ĝi certe iam aperos ! Per kiu lingvo ? Jen surprizo !!

tukero
afiŝita je 2013-10-16 21:58:24

Kara Mireille, en via unua alineo temas pri konkreta situacio, en kiu la malsamlingvulo uzis siajn kapablojn por helpi al plenumo de la tasko. La samlingvulo uzis sian lingvon por teoriumi, sed ne por praktike helpi. Ne temas pri lingva, sed pri socia problemo kaj pri la karaktero de la du viroj. La prapatrinoj, kiuj senlingve instruis al siaj infanoj furaĝi, kaŝiĝi kaj fari aliajn utilaĵojn, poste instruis al la idoj la ekestintan lingvon, poste uzotan por teoriumado. Farado kaj parolado estas agadoj, kiuj rilatas unu al alia. Ke iuj misuzas komunan lingvon, tio ne senvalorigas ĝin.
En via dua alineo vi tuŝas laŭ mia opinio alian situacion, al kiu oni preparu sin. Pri tiaj sportoj haveblas normale faka literaturo, en kiu troviĝas la klarigo de la nekonataj terminoj.
Tamen la de vi aludita surprizo kuŝas interalie en tio, ke multaj homoj ege ĝuas la situacion sen komuna lingvo, ĉar ĝi prezentas multajn amuzajn kaj edukajn spertojn. Tamen, tio ne estas la plimulto de la homoj kaj ne malvalidigas la utilon de internacia lingvo.
Cetere, Esperanto estas vere internacia lingvo, do aparta speco de komuna lingvo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.